|
Saluton!
Mia edzo, Gary kaj mi vizitis Thermal-Kalifornio-n dimanche.
Mi vestis min Michoakan-stile, kun mia tradicia "rebozo" kaj ni shoforis dum du horoj kaj duono por cheesti chi tium specialan di-servon.
Jen kelkaj fotoj. La belaj sonoj de la indighena lingvo Purépecha de la Meksika shtato Michoakano, kie mi naskighis, estis audataj chie. Mi esperas ke oni decidu fari tian eventon chiujare! =)
1. Bel-vestitaj "Uarhis" (Purépecha virinoj) dancis sur la pulvo-kovritaj stratoj antau kaj post la di-servo.
2. Estis multe da "Viejitos" ("Maljunaj" dancistoj) de chiuj aghoj kaj grandecoj.
3. Episkopo Gerald R. Barnes prelegis sur kamiono al centoj da malrichaj Michoakan-devenaj bien-laboristoj kiuj loghas en ege malbonaj kondichoj che Duroville Trailer Park.
Chi tiu evento memorigis min pri la filmo "Invisible Chapel" (Nevidebla Preghejo) kaj pruvas ke oni ne bezonas konstruajho por havi preghejon (au lernejon).
Vidu: http://www.invisiblechapel.com/
Parenteze, vershajne la posedanto de tiu loko devas plibonigi la viv-kondichojn, se ne, la registraro fermos ghin kaj miloj da loghantoj estos sen-domaj.
http://www.peruzeit.com/main/article/2008-01-15-Judge-issues-ultimatum-to-Duroville
http://www.nytimes.com/2007/10/21/us/21land.html?_r=1&oref=slogin
Kompletaj artikoloj, en la angla:
Bishop to hold Easter Mass at Duroville on Sunday | MyDesert.com | The Desert Sun
Bishop shares Easter message of hope with Duroville residents | PE.com
Pli pri Episkopo Barnes:
http://www.justiceforimmigrants.org/files/HR1033statement.pdf
http://www.pe.com/video/sanbernardino-index.html?nvid=229184
Ghis la Venonta!
Fonto: AMIKEMA@aol.com |