Estas la 6-a frumatene kaj la temperaturo estas suficxe malvarma kaj la cielo nuba,
la
hodiauxa vojagxplano estas iri al nordo gxis al norvegia landlimo. Mi stiras gxis la
10h30°
kaj alvenas al Marstrand, bela urbeto cxe la maro. Jom mi estas tentata haltigxi sed mi
estas ankaux tre scivolema vidi Norvegion ….
Mi kontrolas la vojon per GPS-o, cxeestas ankoraux pli ol 800 km kaj preskaux 13
horoj
da
stirado por atingi Preikestolen, la una loko, kiun mi volas viziti en Norvegio.
Preikestolen –
kiu signifas "La Predikejo" – estas spektakla superpenda roko sur
majesta
fjordo .......
Multegajn fojojn mi vidis gxin per fotografio, nun mi tre deziras
admiri gxin persone!
Mi decidas provi cxi tiun maratonon de stirado – finfine se mi lacigxos, mi cxiam
povos
haltigxi kaj dormi. Mi stiras direkte al nordo; baldauxe posttagmeze mi
alvenas al Moss,
kie unue foje mi trafas pramsxipon por atingi Horten, sur la
kontrauxa flanko de la
Oslofjord. Post la urbo la strato malgrandigxas kaj transiras
montojn, direktita al la
okcidenta kosto.
La horoj pasas kaj nun mi veturas inter nekredebla pejzagxo, kvasaux kiel songxo ......
nenombreblaj lagetoj kaj montoj kovritaj per herbejoj kaj arbetajxoj.
Mi decidis atingi Preikestolen ankaux se kiam mi alvenos estos malfrue – sed je la 22-a
horo estas plena nokto kaj mi estas jom maltrankvila, cxefe kiam la mia GPS perdas sian
satelitan signalon kaj mi ne plu scias kie mi estas. Sed mi dauxrigas la vojagxon kaj
finfine
la GPS retrovas la signalon. Mi atingas la bazon de Lysefjorden, tie mi trafas alian
pramsxipon (Ve! Mi estas surprizita ke ankoraux cxeestas pramsxipoj je cxi tiu malfruxa
horo) por atingi Jorpeland, la plej apuda vilagxo cxe Preikestolen.
Mi parkas la auxtomobilon flanke la strato kaj post malmultaj minutoj mi jam dormas.
|