retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Richard Daniel BEBELACQUA ACOSTA      15.05.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

9a Informero de Radio Aktiva 

 

 
 
9a Informero de Radio Aktiva: Cxu cxesigo de la cxiutaga elsendo? / Podkasto #7 / Rezulto de la konkurso


RADIO AKTIVA - Ponto de Esperantujo Informero # 9 *

Enhavo de cxi tiu numero:* 

1. Cxu cxesigo de la cxiutaga elsendo de Radio Aktiva? Bilanco post unu jaro kaj duono de ekzistado. 

2. Jam elsxuteblas la 7a podkasto de Radio Aktiva kaj la 11a numero de La Roko. 

3. Rezulto de la konkurso pri kuriozajxo. 

 

1 - Cxu cxesigo de la cxiutaga elsendo de Radio Aktiva? Bilanco post unu jaro kaj duono de ekzistado

Post la unua jaro de elsendo de Radio Aktiva, la bilanco montris ke ankoraux mankis atingi cxefajn celojn. La decido tiam estis dauxrigi la elsendon dum kelkaj monatoj kaj sercxi manieron por diskonigi ankoraux pli la radion kaj atendi la reagon de la auxskultantaro al la novaj proponoj. Nun, je jaro kaj duono da dauxra elsendado, oni denove evaluis la rezultojn de la interreta cxiutaga elsendo kaj de la versio podkasta. La cxilasta havis suficxe bonan rezulton laux elsxutkvanto kaj nombro de landoj el kiuj oni atingas la podkastan retejon. Male, la konkludoj pri la atingoj de la cxiutaga interreta elsendo ne estis tiel bona; tial la elsendo riskas esti cxesigita de la respondeculoj de la radio. En la 7a podkasto aperas la klarigoj pri la kialoj de tiu ebla decido. Dume, Radio Aktiva elsendas dauxre cxiujn materialojn, kies enhavo ne perdas sencon dum la tempopaso, sed ne estas elsenditaj novajxojn aux novajn materialojn, krom tiujn kiuj venas de eksetere kiel kunlaborajxojn aux raportojn. Post kelkaj tagoj niaj auxskultantoj povos eniri la retejojn de Radio Aktiva por respondi opinian enketon pri la tasko, tauxgeco kaj utileco de la interreta elsendo. Laux la rezulto de tiu enketo kaj la reago al la cxiutaga elsendo, la kunrespondeculoj de Radio Aktiva faros la finan decidon. Kompreneble, retposxtmesagxoj <radioaktiva@googlegroups.com> estos tre bone ricevitaj, same kiel komentarioj skribitaj en la retejo de niaj podkastoj (http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com). 

 

2 - Jam elsxuteblas la 7a podkasto de Radio Aktiva kaj la 11a numero de La Roko. 

Krom la ordinara enhavo de niaj podkastoj (kuriozajxoj, prezentado de fakaj asocioj, informoj, intervjuoj kaj raportoj, ktp) cxi numero cxefe enhavas analizon kaj konkludojn de la interreta cxiutaga elsendo de Radio Aktiva post 18 monatoj da dauxra elsendado, kaj de la podkasta versio, post pli ol duonjaro. Pro tiu speciala enhavo, unuafoje la podkasto estas ankaux elsendata per Interreto dum la elsendo de la 21a kaj 22a de marto. Kompreneble, la podkasto estas ankaux elsxutebla kiel cxiam, el la oficiala retejo (http://radioaktiva.esperanto.org.uy) kaj el la podkasta blogo (http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com). Se vi volas scii pli pri la estonteco de la interreta elsendo de Radio Aktiva, kaj ecx partopreni la decidon, auxskultu morgaux la radion aux elsxutu la 7an podkaston. El la podkasta blogo eblas elsxuti ankaux la 11a numero de La Roko. Kaj jam mankas nur 4 numeroj por fini la unuan sezonon de nia rokmuzika programo. 

 

3 - Rezulto de la konkurso pri kuriozajxoj 

La venkinto de la konkurso nomigxas Noemi Rodriguez, el Urugvajo. sxi respondis korekte 6 demandojn. Versxajne la demandaro estis suficxe malfacila aux malmultaj homoj auxskultis cxiujn elsenditajn kuriozajxojn, cxar neniu superis tiun nombron de korektaj respondoj. Noemi elektis kiel premion KD'n de Miĥail Povorin. Pliajn informojn pri la rezulto de la konkurso vi povas trovi cxe la konkursa pagxo <http://radioaktiva.uyserv.com/konkurso1> en esperanto kaj la hispana:: http://radioaktiva.uyserv.com/konkurso1 *Al Noemí, niajn plej grandajn gratulojn!!!* 

Informis: Daniel Bebelacqua (dany.uy (cxe) gmail.com) RA-0301 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com