|
Retejo: Regule konsultu la retejon por vidi la sxangxojn en la programo, la liston de partoprenontoj kaj la novajxojn: www.take7.ca
Kongresejo: UQAM gastigos TAKE-7-on kaj la E-USA-kongreson! La "Kebekia Universitato en Montrealo" (UQAM) estas la plej granda universitato en franclingvio, kaj gxi cxefe fakas pri artoj, komunikado, homaj sciencoj, ekologio kaj politiko.
La universitato lokigxas meze de la t. n. "latina" kvartalo, la kultura centro de Montrealo, kiun cxirkauxas diversaj vizitindaj kvartaloj kiel la malnova, la spektakla, la cxina kaj la geja. Tajpu UQAM MONTREALO cxe Google Maps kaj vi tuj trovos gxian situon.
Studentaj logxejoj: Ju pli rapide vi mendos, des pli bone. Ni ofertas tri kategoriojn inter 55 CAD (kanadaj dolaroj) kaj 110 CAD nokte. Bonvolu noti ke la limdato por rezervi cxambron en UQAM-logxejo estas la 31-a de marto 2008. Eblos mendi post tiu dato, sed ni ne povos garantii al vi lokon en cxiuj kategorioj.
Hotelo: Ni sugestas la hotelon "Lord Berri", kiu apudas la kongresejon (http://www.lordberri.com). Indiku, ke vi partoprenos en la "Esperanta kongreso": vi profitos rabaton! Tie okazos la bankedo kaj la estraraj kunsidoj de E-USA.
Bankedo: La bankedo komuna por la TAKE-7- kaj E-USA-kongresoj okazos dimancxe vespere. Notu, ke la salono ebligas nur al 80 personoj bankedi. Ni vere ne povos akcepti ecx unu plian personon! Por nur 30 CAD, estos bufedo, kaj JoMo poste koncertos. Ne okazos la anoncita danco pro spacomanko. Ni pardonpetas!
Antauxkongreso: Gxi estas limigita al 15 ekskursantoj. Jam 8 aligxis, do restas nur kelkaj lokoj. Notu, ke ne plu eblas mendi privatan cxambron kun banejo. Vi malkovros la urbon Kebeko (la cxarman cxefurbon de Kebekio, festantan sian 400-jarigxon!), la indianan kulturejon Uxendake, la historian kebekian vilagxon en Drummondville kaj la natur-biosferon de Lago Sankta-Petro.
Postkongresoj: Ni proponas du postkongresajn ekskursojn, unu al Kebeko kaj alian al Otavo (cxefurbo de Kanado). Bonvolu uzi la aligxilon (paperan aux retan) por aligxi al tiuj ekskursoj. La limdato por aligxi estas la 31-a de majo 2008.
Ekzamenoj: Okazos ILEI-UEA-ekzamenoj por oficialigi vian regon de Esperanto. Vi devas nepre antauxaligxi por rajti ekzamenigxi dum la kongreso. La ekzameno kostas 50 CAD/USD. Tuj skribu al ni, se vi interesigxas pri tio. Baldaux eblos aligxi al la ekzamenoj pere de la TAKE-7-retejo.
Kursoj: TAKE 7 estas malfermita al ne-Esperantistoj dezirantaj lerni Esperanton. Ne estos plia kosto por partopreni la kursojn: paginte la kongresan kotizon, vi povos partopreni ilin. Informu nin antaux la fino de majo kaj varbu viajn amikojn kaj samklubanojn!
Elstaraj gastoj: Partoprenos la fama franca kantisto JoMo, Maritza Gutiérrez González de Kubo, Atilio Orellana Rojas de
Argentino kaj José Antonio Vergara de Cxilio. Vi povos lerni pli pri ili cxe http://www.take7.ca/gastoj.html.
Partoprenontoj: Nun estas 117 aligxintoj al la komuna kongreso! 45 el Kanado, 30 el Usono, 15 el Euxropo, 13 el Kubo, 6 el Meksiko, 3 el Sud-Ameriko, kaj 5 el aliaj l andoj.
Multe da laboro atendas la LKK-on por prepari la kongreson, sed ni entuziasme aktivas por pretigi cxion. Bonan printempon!
Marteno, nome de TAKE7-LKK
informo@take7.ca http://www.take7.ca
|