retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         01.05.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Danco de ardeoj

 

 

Sur la frontpagxo de la hodiauxa eldono de la tagjxurnalo  "Kaliningradskaja pravda" (KP) aperis foto "Danco de ardeoj" de Sxoko Sakaeda. En akompana artikoleto "Capli prileteli iz Japonii" (Ardeoj alflugis el Japanio), kaliningrada jxurnalistino Irina Klimovicx klarigas, ke la publikigita foto ricevis la specialan premion en la temo "Festo" de la 10-a Internacia  Fotokonkurso de "La Ondo de Esperanto" kaj koncize prezentas "La Ondon", kiu cxiumonate aperas en Kaliningrad. 

Estas menciinde, ke KP, la plej populara tagjxurnalo en la Kaliningrada regiono, cxiujare prezentas la Internacian Fotokonkurson de "La Ondo de Esperanto". Probable, en la nuna Ruslando KP estas la regiona tagjxurnalo plej regule kaj objektive informanta pri Esperanto danke al Irina Klimovicx, kiu ricevis pasint-jare honordiplomon de Kaliningrada Regiona Unuigxo Esperantista (KREU). 

Halina Gorecka  sezonoj@kanet.ru 

fonto: Ret-info:  http://www.eventoj.hu 



Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com