retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         30.04.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Hotelo en Herzberg - cxu por esperantistoj?

 

 

Hotelo Goldener Hirsch (Ora Cervo) en la urbo Herzberg ankoraux favorpreze haveblas

En la fino de la lasta jaro ni informis niajn retlegantojn pri favorpreze havebla hoteleto "Ora Cervo" en Herzberg - la Esperanto-urbo. Dun kelkaj jaroj jam nemalmultaj Esperanto-gastoj tranoktis tie. Pro la malsaneco de la gxisnuna mastro estas unika bonsxanco akiri la hotelon vere favorpreze.

Estis kaj estas jam pluraj homoj, kiuj interesigxas pri la objekto. Ankaux cx. 10 esperantistoj jam enrigardis kaj interesigxis pri ebla acxeto de la hoteleto en Herzberg am Harz.

Laux niaj informoj la hotelo:

1) disponas pri tereno de pli ol 2.700 m2 kun gxardendometo.
    Laux tio la valoro de la tereno jam pli valoras ol la tuta hotelobjekto!
2) estis konstruita en la jaro 1955.
3) disponas entute pri 12 hotelcxambroj kun entute 20 litoj 
4) Cx. duono de la hotelcxambroj estas en akcepteblaj gxis bonaj statoj.
    La aliajn cxambrojn oni devos tute renovigi.
5) La restoracio en solida stato disponas pri 50-70 segxoj.
    Krome ekzistas moderne ekipita     seminaria cxambro por 20-30 personoj.
6) En la subtegmentejo trovigxas du malmodernaj logxejoj kun cx. 40 m2 kaj 50 m2.
    Eble tie oni povas konstrui amaslogxejon aux grandan logxejon por la posedanto, ktp.
7) La fenestroj estas grandparte modernaj. La domo havas gashejtadon.
    Izolajxoj, ekz. sub la tegmento, evidente mankas. La eksterajn domflankojn oni devos
    renovigi aux almenaux blankfarbigi.
8) La kelo estas vere granda kaj seka. Ankaux tie povos parki auxtoj.
9) Ekzistas grandaj modernaj necesejoj por viroj kaj virinoj.
10) Krome ekzistas du bonaj betongaragxoj kaj biergxardeno.

Principe la hotelo estas tuj uzebla kun malmoderna tamen funkcianta kuirejo. Ekzistas la eblo ricevi por renoviglaboroj kaj izolado 30 %-an subvencion. Krome la subdistrikto repagos (post peto) subvencion inter 5-20 % de la acxetprezo, se oni uzos la domon kiel hotelon (por turistoj, kursoj, festoj), ktp.

Kiu kuragxa kaj kompetenta esperantisto povos mastrumi la hotelon (ankaux por Esperanto-turismo, konferencejo, ktp.)?

Lauxdire la hotelo kostas nur cx. 85.000 eurojn.

Pluaj informoj haveblas cxe ni, aux cxe "Burghardt Consulting, Gerald E.
Burghardt als Insolvenzverwalter". Tel. +49-05528-999688

Amike kaj samideane salutas

Peter Zilvar
http://ic-herzberg.de
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983


fonto: Ret-Info:
http://www.eventoj.hu


Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com