retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         29.04.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Kio estas Parolu Mondo?

( http://parolumondo.com )

 

 

Parolu Mondo estas brazila radioprogramo, elsendata cxiusabate, je la deka vespere, de la spiritisma entrepreno Rede Boa Nova ( http://www.redeboanova.com.br ), en la cxefurbo
Sao Paulo. (AM 1450).  En auxgusto, gxi farigxos 2-jara programo. 

Parolu Mondo estas la nura esperanta radioprogramo en Brazilo. 

Jen iom el gxia historio: 

Cxirkaux la mezo de la jaro 2006, kunsidis en la sidejo de Rede Boa Nova la direktoro S-ro Jether Jacomini Filho kaj Lucas Yassumura por interkonsenti pri la ebleco enkonduki en la programaron de la tiu entrepreno radioprogramon pri Esperanto. La ideo realigxis en la 20-a de auxgusto 2006.
Gxi estis tiam cxiudimancxa portugallingva programo, kiu dauxris 25 minutojn.

Post sep monatoj, la estraro de Rede Boa Nova decidis, ke Parolu Mondo farigxu esperantilingva programo, tiel ke gxi estu modela por la lernantoj de la lingvo, elsendante ekumenan, informan kaj kulturan enhavojn. 

De auxgusto 2007 gxis hodiaux, nia programo estas tridekminuta esperanta radioelsendo, cxiusabate, je la deka vespere (brazila oficiala horo, GMT -3).

La son-arkivoj kaj la tekstoj de Parolu Mondo estas je dispono de la internacia gxuado
en la adreso:
http://parolumondo.com .

En februaro de la kuranta jaro, gxia kreinto kaj produktanto Lucas Yassumura, pro profesiaj
devigoj, foriris de antaux la mikrofono, kaj pasigis la respondecon pri gxia produktado kaj cxiusemajna zorgado al Mirna Marino. Malgraux li ne rekte produktas la programon, li estas
gxia direktoro kaj la peranto de la estraro de Rede Boa Nova kaj cxiuj anoj de la skipo de
Parolu Mondo.

En tiu nova fazo la skipo de Parolu Mondo komencas alkiri internacian partoprenadon, kreante diverstipajn erojn por renovigi la programon.   

La nuna skipo estas: 

Direktoro: Lucas Yassumura, 39 jaragxa, logxas en Jundiai, sxtato Sao Pauxlo.

Kunordigado kaj produktado: Mirna Marino, logxas Petropolis, sxtato Rio de Janeiro.
Profesie radioparolistino kaj radioproduktanto; 36-jaragxa; esperantisto ekde 2000.
Membro de BEL. mirnamarino@yahoo.com.br 

Emilio Cid, 48 jaragxa, esperantisto ekde 1981, logxas en San Vicente, sxtato Sao Paulo, komercisto, respondecas pri la kadro Universalismo. 

Ari Caldeira: Fakulo pri informadiko; respondecas pri la kadro Gutoj de Spiritismo. 

Marcia de Castro Soares, 56 jaragxa, esperantisto ekde 1987, logxas en Praia Grande,
sxtato Sao Paulo, emerito, respondecas pri la kadro projekciologio kaj naturmedio. 

Caesar Tofanini: 27-jaragxa, logxas en Jundia, sxtato Sao Pauxlo.
Li estas profesoro pri Informadiko en Universidade Paulista. Respondecas pri la kadro Humoro.

La bazaj celoj de Parolu Mondo: 
- La cxefa: Uzi la internacian lingvon Esperanto kaj tion stimuli;
- Esti ekumena programo kaj diskonigi cxiujn religiajn kaj/aux filozofajn manifestaciojn de la mondo,
   cxefe tiujn, kiuj apogas Esperanton; 
- Informadi pri Esperanto; 
- Apogi bonajn projektojn kaj agadojn por la disvastigado kaj zorgado de la lingvo; 
- Kontribui por ke la gelernantoj de la lingvo auxskultu Esperanton per interesaj informoj; 
- Apogi la Esperantan Kulturon;
- Kontribui al la homa Esperanto-amikigxo.

Cxiuj esperantistoj estas invitataj partopreni kaj kontribui por la programo.
Niaj adresoj en la reto estas: rede@radioboanova.com.br kaj radio@parolumondo.com

Kontaktu nin! Ideoj, sugestoj kaj komentoj estas cxiam bonvenaj. 
La skipo de Parolu Mondo. http://parolumondo.com 
 

Emilio Cid

 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com