retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         25.04.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Gazetaraj Komunikoj de UEA - 13.02.2008 

 

 


Enhavo:

1. Buller esploris pri UK en Kubo
2. Cxirkaux 1200 aligxis al Roterdamo: Francio cxepinte
3. Esperanto en la Unesko-retejo

* * * * *

BULLER ESPLORIS PRI UK EN KUBO

Osmo Buller, la gxenerala direktoro de UEA, vizitis Kubon de la 2-a gxis la 9-a de februaro laux invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondicxojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de sxtataj, urbaj kaj turismaj auxtoritatoj KEA invitas la esperantistan mondrenkontigxon al Kubo 
jam por la dua fojo. Unuafoje la UK, la 75-a, sukcese okazis en la kuba cxefurbo en julio 1990.

Buller renkontis funkciulojn de diversaj instancoj, kies sinteno al la reokazigo de UK estas tre entuziasma. Li estis akceptita i.a. de s-ro Fernando Rojas, vicministro pri kulturo, kaj s-ro Conrado Martínez, prezidanto de la Kuba Kongresa Buroo kaj antauxe urbestro de Havano. Krome li renkontis funkciulojn de la Ministerio pri Turismo, Kuba Libroinstituto, Fremdlingva Eldonejo José Martí, la nacia flugkompanio Cubana kaj Radio Havano. Grava estis la rekonatigxo de Buller kun la kongresejo, kiu en 1990 donis perfektajn kondicxojn por la UK. Intertempe gxi estis renovigita, kun alkonstruo de hotelo, kie la kongresejo disponas pri pliaj salonoj. La gxenerala direktoro vizitis multajn hotelojn kaj restoraciojn, admirante la 
multobligxon de ilia nombro kaj entute la radikalan disvolvigxon de turismo en Kubo dum la pasintaj 18 jaroj. Unu tagon li pasigis en la fama strandparadizo Varadero cx. 140 kilometrojn oriente de Havano.

Dum la vizitoj al unuopaj lokoj Buller estis akompanata de estraranoj de Kuba Esperanto-Asocio. Buller ankaux kunsidis kun praktike la tuta estraro de KEA dufoje en la bela sidejo de la Asocio. Surpriza kaj agrabla estis la konatigxo kun s-ro Abdel Fattah Ezzeldin, ambasadoro de Egiptio, kiu lernis Esperanton en 1982 en Budapesxto. Li invitis Buller kun reprezentantoj de KEA al sia rezidejo por vespermangxo, kiun cxeestis ankaux la ambasadoroj de Jamajko, Kambogxo kaj Pollando, honora konsulo de Finnlando, direktoro de la oficejo de Unesko por la Kariba regiono, kaj prezidantino k.a. funkciuloj de la Nacia Unesko-Komisiono de Kubo. Dum la vespero la ambasadoro pruvigxis lerta pledanto por Esperanto, kiu kun siaj Esperanto-kolegoj kompetente respondis al plej diversaj demandoj de la ne-esperantistaj gastoj.

Jxauxdon, la 7-an de februaro, okazis en la teatro de la Nacia Biblioteko José Martí simpozio pri la 100-jarigxo de UEA, kun partopreno de cx. 100-kapa publiko. La festparolanto estis Osmo Buller, kiu lauxdis la simpozion kiel "eble la unuan grandan arangxon omagxe al la jubileo de UEA". 
Pri sia esperantisteco kaj idealoj kaj avantagxoj de la lingvo verve parolis ambasadoro Abdel Fattah Ezzeldin. Prelegojn pri la historio de la movado en Kubo kaj gxiaj ligoj kun UEA faris la prezidanto de KEA Julián Hernández Angulo, kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA Maritza Gutierrez González, kaj la estraranoj de KEA Juan Ramón Rodríguez kaj Alberto 
Fernández-Calienes Barrios. Kiel omagxon de la kuba esperantistaro al la forpasinta Claude Piron aktorino Yoandra Isabel Rodríguez deklamis lian poemon "La sufero de l´aliaj". Poemojn de Aquiles Nazoa kaj L.L. Zamenhof deklamis aktorino Georgina Almanza.

Lige kun esploroj pri estontaj UK-oj la gxenerala direktoro de UEA havas en sia vojagxplano almenaux Moskvon, kien li planas iri en majo.


* * * * *

CxIRKAUx 1200 ALIGxIS AL ROTERDAMO: FRANCIO CxEPINTE

Gxis la 13-a de februaro 1195 esperantistoj el 59 landoj estis registritaj kiel aligxintoj al la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio 2008). Trideko da aligxiloj ankoraux atendis solvigxon de bankaj komplikajxoj. Kun 155 aligxoj Francio transprenis de la gastigonta lando Nederlando la unuan lokon. Ankaux Germanio, kun 133 aligxintoj, preterpasis Nederlandon, kiu gxis nun liveris 
123 kongresanojn. Kun pli ol 20 aligxintoj reprezentigxas Japanio (85), Belgio (62), Italio (47), Litovio, Pollando kaj Rusio (po 42), Britio (33), Danlando kaj Finnlando (po 32), Hispanio, Irano kaj Svedio (po 23), kaj Svislando (21).


* * * * *

ESPERANTO EN LA UNESKO-RETEJO

Danke al la nova atento de UEA al la agado de Unesko kaj la aktiveco de UEA por diskonigi la Internacian Jaron de Lingvoj, celebratan cxi-jare, Unesko afisxis en sia retejo ankaux Esperantan tradukon de la deklaro de la gxenerala direktoro de Unesko, s-ro Koiichiro Matsuura, pri tiu speciala jaro de UN kaj Unesko. En multaj landoj aktivuloj de UEA ludis rolon por atentigi la naciajn komisionojn de Unesko kaj aliajn oficialajn instancojn pri la Jaro, kaj komunaj aktivajxoj estas planataj. Esperantistoj ankaux laboris por traduki la deklaron de Matsuura al diversaj lingvoj.

La deklaro de Matsuura en Esperanto k.a. lingvoj trovigxas cxe:

http://portal.unesco.org/culture/en/ev.php-URL_ID=36000&URL


-----
fonto: Ret-info:
http://www.eventoj.hu

 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com