retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         25.04.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Studenta festivalo kaj 33 E-tagoj de BYDGOSZCZ 

 

 

Europa Festivalo de Studenta Klubo KULTURALIA 2008
Bydgoszcz 5 –11 de majo 2008, Pollando


Celo de tiu iniciato estas promocio de polaj urboj kaj regionoj, integrigxo de akademiaj centroj en la tuta mondo kaj apogo por iniciatoj kaj talentoj de junaj homoj. Kadre de nia Festivalo cxiutage, en universitataj cxefsalonoj de altlernejoj en Bydgoszcz kaj Torun okazos seminarioj kaj trejnadoj kun invititaj gastoj, elstaraj reprezentantoj de kulturo kaj arto. 

Studentoj partoprenos ankau en organizitaj de altlernejoj kulturaj trarigardoj el sube menciitaj fakoj. La largxa programo de nia Festivalo havas karakteron gxeneraldisvolvan. Alvenitaj gastoj sendepende de scienca fako povos partopreni en diversaj fakoj, largxigi scion per partopreno en prelegoj kaj prezentadoj. Estas tio neripetebla sxanco prezenti siajn kaj de sia sxtato au regiono atingoj antau internacia publiko. Eblos interesxangxi spertojn kaj gxui tempon en amika atmosfero. Cxiuj certe travivos kun ni eksterordinaran aventuron. Gxemelaj arangxoj okazos ankau en kelkaj grandaj urboj de Pollando. 

Dum dauro de la KULTURALIOJj 2008 funkcios du muzikaj scenejoj kaj studenta urbeto. Ni estas malfermitaj por cxiu aldona propono promocii Vian urbon, regionon kaj sxtaton dum la Europa Festivalo de Studenta Kulturo KULTURALIO 2008. Ni invitas artistojn de jenaj fakoj:muziko, filmo, teatro, danco, kabaredo, grafiko, fotografiko, poezio kaj prozo. 

La premio por gajnintoj de apartaj trarigardoj estas monsumo – 500 Euroj. Cxiuj akceptitaj kaj alvenitaj artistoj havos certigitan senpagan logxadon (7 tranoktoj en studentaj domoj) kaj mangxadon (3 mangxoj po tage) dum 5-11.05.2008. Vojagxkostojn cxiuj pagas mem. 

Eblas ankau aligxi por partopreni la Festivalon dum 5-11.05.2008, kio kostas 200 Euro au 250 USD kun la samaj 7 tranoktoj kaj mangxoj tri foje po tage. Aligxado por tiuj, kiuj bezonas la polan vizon gxis la 10.02.2008, por aliaj gxis la 25.03.2008. 

La aligxojn kaj pagojn oni sendu al: Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz str. M. Sklodowskiej – Curie 10, PL 85-094 BYDGOSZCZ, POLLANDO Konto n-ro (IBAN): PL 80 1320 1117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo POCZPLP4

Post ricevo de la pago Vi ricevos konfirmilon kaj invitilon se Vi bezonas la polan vizon. 

La provizorajn aligxojn kun proponatajn programojn de senpage akceptataj artistoj, prelegantoj kaj ensembloj sendu gxis la 10-a de februaro 2008 en Esperanto al Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz, str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85 – 094 Bydgoszcz, Pollando rete: stud@esperanto-turismo.org tel/fakso 48-52/346-11-51. La studentaj ensembloj povas veni kun Esperanto – tradukisto, kiun oni ankau akceptos senpage.

Pliajn informojn en Esperanto cxe la Centro kaj en pola au angla lingvoj cxe la organizantoj de la Festivalo:

Komitet Organizacyjny Kulturalia 2008 ul. Kujawska 2/3 85-031 Bydgoszcz; Polska

info@kulturalia.eu www.kulturalia.eu 

Prezidanto de la Organiza Komitato KULTURALIA 2008
/-/ Bartosz Halama

KURSO de POLA LINGVO, 33 Esperanto Tagoj de Bydgoszcz kaj Europa Festivalo de Studenta Kulturo KULTURALIA 2008 en BYDGOSZCZ 1.04–30.09.2008, POLLANDO

Dum 1.04 – 30.09.2008 okazos en Bydgoszcz kurso de pola lingvo por eksterlandanoj gvidata de Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz. 

Kadre de tiu kurso eblos partopreni la 33 Esperanto –Tagoj de Bydgoszcz dum 19.04 – 27.04.2008 kaj Europan Festivalon de Studenta Kulturo KULTURALIA 2008 en Bydgoszcz dum 5 – 11.05.2008. La studadkotizo por la ses monata kurso 1.04 – 30.09.2008 estas 400 Euro au 400 USD kaj ebligas partoprenon en Internacia Kurso por vojagxgvidantoj, finekzamenojn de la unua studjaro de ISTK kun ebleco aligxi por la dua studjaro 2008/2009 de ISTK kaj AIS studado en AIS – Kleregejo Bydgoszcz (AKB). 

Por la logxado kaj mangxado dum la duonjaro en Pollando la aktualaj reguloj de Schengenlandoj postulas, ke aligxinto havu po cx. 200 USD monate au 1200 USD por 6 monatoj. 

Valoras aldoni, ke septembre eblos krome partopreni Sesion de Interlingvistikaj Studoj en Universitato de Adam Mickiewicz en Poznan (13-19.09) kaj dum 19-21.09.2008 ankau ARKONES en Poznan - nun la plej popularan Esperanto – kulturarangxon en Pollando. Aligxojn kun la studadkotizo 400 Euro au 400USD por 1.04 – 30.09.2008 gxis la 10.02.2008 por tiuj, kiuj bezonos polan vizin kaj gxis la 25.03.2008 por aliaj akceptas: 

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) str. M. Sklodowskiej – Curie 10
PL 85-094 BYDGOSZCZ, Pollando stud@esperanto-turismo.org

Konto n-ro (IBAN): PL 80 1320 1117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo POCZPLP4

 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com