Mi estis tre fiera pri mia tendo “Ferrino Monster Lite 2” gxis al cxi tiu mateno.
Pluvis dum tuta nokto kaj la tendo estas nediskuteble malseka ankaux en la interno, mi ne atendis tion de alta nivela tendo. Mi decidas lasi gxin sur postaj sidiloj por konsenti
al gxi sekigxi, antaux remeti la tendo en gxia sako.
Je la 7,45-a mi forlasas Kassel-on kaj direktigxas al Danlando. Mi stiras dum tuta mateno sur
rapidaj germanaj auxtosxoseoj kaj alvenas al Danlando fruposttagmeze. Estas la 16-a kiam mi
traveturas sur la unua grandega ponto, apenaux post Nyborg.
Estas impresa vido, kiel priskribi gxin?
Granda, larga, enorma; gxi sentigi vin tiel malgranda!
La dua ponto, inter Kopenhago (Danlando) kaj Malmo (Svedujo) estas ankoraux pli
majesta, gxi estas longa pli ol 12 Km kaj pli ol 200 metroj alta.
Mi ne haltas cxe Malmo, sed mi dauxras gxis al Helsingborg. Gxi estas suficxe granda kaj moderna urbo kaj la malnordaj kvartaloj estas vere cxarmaj – cxiu strato donas
posxtkartajn vidadoj kaj la nuboj estas pentritaj per flava koloro de la sunsubira lumo.
Mi faras longan promenadon sur la sabla strando, tie mi povas admiri belan sunsubiron
sur la maro.
Je malfrua vespero mi vizitas la urbocentron kie mi acxetas mangxajxon kaj profitas de la
okazo por telefoni de strattelefono – pro nekonata kialo mi ne sukcesi fari internaciajn
telefonadojn el Svedujo per mia portebla telefoneto, dume mi havos neniu problemojn el cxiuj aliaj landoj.
|