retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         18.04.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Kiel faldi esperantan stelon 

 

 
 
1 ) Ni prenu verdan paperfolion A4 grandan aux duono A4 grandan, aux kvarono A4 grandan. 

2 ) Ni skribu sur la anguloj A, B, C, D tiamaniere ke : 
     * AB kaj CD estu la plej longaj lateroj 
     * A en la maldekstra kaj supra angulo 
     * B en la dekstra kaj supra angulo 
     * C en la dekstra kaj malsupra angulo 
     * D en la maldekstra kaj malsupra angulo. 


3 ) Valfaldu laux la diagonaloj AC kaj BD kaj skribu O en la centro de ABCD. 

4 ) Dorsoflanke ni ankaux skribu A, B, C, D kaj O. ni tre atentu ke cxiu angulo havu la saman
     literon en ambau flankoj... 

5 ) Ni revalfaldu laux BD kaj arangxu nian laborajxon por ke BD estu horizontala kaj la pintoj C
     kaj A aspektu kiel pintoj rande de vulkana kratero, C starante pli antauxe ol A. 

6 ) Per valfaldo ni alportu B sur C kaj per montfaldo ni alportu D sub A. 

7 ) Antaux plulabori, kontrolu ke la du pintoj A kaj C de la kraterrando staras supre, kun A iom
     pli malantauxe ol C, kun B sur C kaj D sub A. 

8 ) Nu, ni tre atente rigardu al la pinto B. Tie videblas orta triangulo kiun ni nomas OBS
     (S ortas la triangulon), kaj ankaux videblas izocela triangulo kiun ni nomas OBH ( BH=OH) 

9 ) Faldu vale kaj monte laux HB, tiel vi povas sxovi la parton HBS sub OBH. 

(Nun la pinto B aspektas izocele triangula cxar nur videblas OBH.)

10 ) Valfaldu laux OA kaj OD. 

11 ) Alportu D sur la punkton H. 

12 ) Montfaldu laux AD

( izocela triangulo kusxas interne de la pinto A. )

13 ) Sen faldi la pinton D refaldu monte laux OC kaj OB.

(Aperas 4 pintoj de la kvinpinta stelo. Dekstre dormas la pinto B sub la pinto C, cxu? )

14 ) Ni tuj veku la pinton B kaj alportu gxin maldekstren por formi la kvinpintan stelon kiun vi
      povas vidi supre. 

15 ) Por fari pli ekzaktan kvinpintan stelon mi konsilas al vi preni paperfolion 16*22 grandan
       cxar la kvociento 16÷22 tre proksimas tan 36°.

From: AMIKEMA@aol.com 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com