retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         16.04.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Internacia virina tago en Hirosima 

 

 
 
Salutas OSIOKA Taeko el Hirosima.

Ankaux cxi jare mi petas vian kunlaboron por la Internacia Virina Tago de UN 2008 en Hirosima.

Bonvole donu mesagxon vi mem kaj transsendu gxin al viaj amikinoj.


_______________________________________


Solidareca Masagxo el Hirosima por la Internacia Virina Tago 2008

Estimataj, Karaj Sinjorinoj en la Mondo!

En la nomo de kunveno por la Internacia Virina Tago 2008 ni preparkomitato de 20 grupoj kaj municipo Hirosima sendas al vi cxiuj elkore amikecan saluton.

Okaze de Internacia Virina Tago en la 8a de marto ni havos kunvenon, spektos dokumentan filmon "HIMEYURI (matenstela lilio)" kaj dancon kaj kanton de Okinavo. La filmo temas pri
lernantinoj, viktimoj en la milito sur insulego Okinavo, kiu havas belan naturon kaj ricxan kulturon plejsude en Japanio.

En la dua mondmilito cxe surtera batalo logxantoj de Okinavo estis entiritaj. 94000 japanaj soldatoj kaj proksimume 150000 logxantoj mortis, plej parte virinoj, infanoj, kaj maljunuloj.
Hodiaux en Okinavo sidas 75% de usonaj militbazoj en Japanio, kaj okupas 11% da tereno de Okinavo.

En la mondo dauxras bataloj kaj militoj, cxiam unue malfortuloj estas distretataj perforte. Ni volas studi kia estis la faktoj en la batalo de Okinavo kaj plifortan povon por paco.
Ni samtempe havos ekspoziciojn de "Porpacaj Mesagxoj de Virinoj en la Mondo", "Batalo en Okinavo", kaj simpozion pri "Partopreno de Virinoj en Politika Decido".

Ni virinoj en Hirosima kordeziras neniam plu ripeti teruran militon. 

Ni tenas la Japanan Konstitucion kun la 9a artikolo:

"La Japana Popolo, sincere deziras internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por cxiam rezignas kaj militon, kio estas ekfunkcio de regnopotencoj, kaj minacon per armita forto aux uzon de armita forto, kiel rimedon por solvi internacian konflikton. Por realigi la celon de la antauxa paragrafo gxi neniam tenas landan, maran kaj aeran fortojn kaj ankaux aliajn militfortojn. Ni ne agnoskas la rajton de militado de la regno."

Ni klopodu por paco kaj homaj rajtoj kun virinoj en la mondo.
Ni trans muroj de nacieco, religio, kaj kulturo kunlaboru manen mane, tenu reciproke por konstruado de paca 21a jarcento. Bonvolu doni al ni vian mesagxon pri paco.
Ni prezentos gxin en la ekspozicio por la Virina Tago helpe de esp-istoj en la mondo.

S-ino NOBUMASA Tieko, la Reprezentanto de la Komitato por Internacia Virina Tago 2008/ Municipo Hirosima

Kun organizoj de Socia Partopreno de Virinoj/ de Japana Konferenco 2007/ WE-Palaco/ Semipalatinsk Projekto/ de Lokaj Virinaj Organizoj/Kina Karavano/ de Telkomunika Industrio/ de Bonfarto de Familio sen Patro(gubernia k. urba)/ Novjapana Virina Asocio/ Japana Medicina
Laborsindikato/ Savu Irakajn Infanojn/ Patrina Asocio por Bonkvalitaj Libroj/ Tutjapana Instruista Sindikato en urbo Hirosima/ Laborsindikato de Municipaj Oficistoj/ Virina Demokratia klubo/ YWCA de Hirosima/Laborsindikato de Urbaj Oficistoj/ Arko de Hiroaima/ Gubernia Ligo de
Patrinoj/ Virina Sekcio de Emerita Sindikato/

Peranto de mesagxoj por la kunveno:
OSIOKA Taeko osioka@mail.goo.ne.jp
Limdato:la 20an, feb.

Bv. aldoni al responda mesagxo noton pri via nomo, agxo, kaj okupo, urbo mi petas.

 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com