retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Giuseppe Affaticati          14.04.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Vojagxo en Norvegio

 

De la 28 Auxgusto gxis la 11-a de Septembro 2007 mi faris vojagxon de 11.500 Km  kun mia  Honda Civic  el Italujo al  Norda Kabo,  la ekstrema norda terpinto de Norvegio.

Gxi estis grava sperto por mi, Norvegio estas unu el pli belaj euxropaj landoj kaj dum la vojagxo mi vidis unikajn kaj nekredeblajn pejzagxojn!

Cxi tiu pagxoj estas vojagxa taglibro, kiu entenas ankaux informojn pri fotekipajxoj, kiujn mi uzis kaj
miajn impresojn.

Bonan legadon!!

Emanuele "Juza" Affaticati      

 

 

 

 

 

 

 

 


 * * * *

 

Tago 01 - 28 Auxgusto 2007 - Celpunkto Kassel


__________________________________________________________________

Irita vojo : 985 Km               Horoj da gvidado : 9 kaj 15 minutoj 

Irvojo : Placxenzo - Brescio - Brennero (Italujo) - Kassel (Germanio)
__________________________________________________________________


Apenaux levigxis la suno sur malvarmeta mateno de fina auxgusto : jam alvenis la tempo komenci mian vojagxon!

Mi antauxplanis nur proksimuman vojplanon - cxiutage mi elektos precizan celpunkton. 
Hodiaux mi volus atingi la centron de la Germanio, estas multaj centoj da Km, sed la germana sxoseoj estas rapidaj (kelkaj partoj estas exc sen rapidlimoj .... estas impresa vidi kelkajn autojn, kiuj preterpasas min kun rapideco super ol 200 Km/H!).

Mi sxoforas dum pli ol 9 horoj inter norda Italujo, Auxstrio kaj Germanio, kaj malfrue 
posttagmeze atingas Kassel-on, kie mi luas placeton por mia tendo en kampadejo ekster la urbo. Cxi tie mi renkontas italan familion, kiu apenaux revenis el vojagxo en skandinavaj landoj - ili diris al mi, ke dum cxi tiu tempo la tagoj estas ankoraux longaj en nordaj landoj kaj ke ili estas entuziasma de sia vojagxo!


 

Auxstrujo : cxarma vilagxeto, kiun mi vidis el auxtosxoseo

 Bela dometo apud la auxtosxoseo en Germanio

 

Kassel : La tendaro

 

La mia tendo

 

  

 

 

Kassel  :  en la urbo

 

 

 

Tradukado  :  Giuseppe Affaticati

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com