retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         13.04.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Esperanto en sporto 

 

 
 
Estimataj geamikoj, karaj gesamideanoj!

Ni devas plenforte disvastigi aplikadon de Esperanto inter la sportistoj mem.
Gxi bonege povas servi dum INTERNACIAJ KONKUROJ, RENKONTIGXOJ de sportistoj. esperantistoj. Ni mem ne nepre devas esti sportistoj, sed ni estu bonkoraj kaj helpopretaj al nialandaj sportistoj. Ni pretu helpi al ili, ke niaj sportistoj estu fortaj ne nur korpe, sed ankau lingve.

La mondo ne sercxas nin, ni mem proponu nin al la Mondo de sporto. Ni trovu adresojn de la enlandaj kaj internaciaj sportaj organizajxoj, kluboj, redakcioj de sportaj gazetoj. Ni verku leteron sur la bazo de la subaj vortoj. Ni pridiskutu niajn leterojn en la listo PER-ESPERANTO- SPORTO, elektu la plej bonan kaj dissendu gxin al la adresoj. Ni estu pretaj esti instruistoj de Esperanto por la sportistoj kaj tradukistoj de iliaj leteroj sendotaj internacie.

Nun preskau cxie, en cxiuj internacie konataj, popularaj agadoj firme regas la grandaj lingvoj, unualoke la angla. Tio farigxis normo. Pro tio la homoj, preparantaj sin, havontaj profesiojn internacirilatajn, lernas la grandajn lingvojn. Tio estas prudenta! Sed ekzistas kampoj, sferoj, internaciaj rilatoj, kiujn trafas la homoj lingve 
nepreparitaj. Ni trovu tiujn sferojn kaj proponu tie nian lingvon, bone "reklaminte" gxin, gxiajn allogajn eblecojn, kapablojn, kvalitojn, precipe relativan facilecon de gxia ellerno kaj rapidan, baldauan ekuzon. Unu el ili estas sporto. Pli gxuste la sportistoj, kiuj trafas internaciajn renkontigxojn, konkurojn. Kaj tiuj sportistoj ne estas armitaj lingve.

Sporto kaj Esperanto. Esperanto kaj Sporto. Esperanto servas al la sportistoj de la mondo. Tiuj ideoj jam delonge sxvebas en la mondo, cxu jes?

Renato Corsetti, iama prezidanto de UEA komisiis al mi lancxi la kampanjon. Por tio li kreis liston "per-esperanto-sporto". Li siatempe nomumis min KOMISIITO PRI SPORTO cxe UEA.

Mi ripetas:
Ekzistas profesioj, kie scio de fremdaj lingvoj estas nepre necesa. La studentoj, ricevontaj tiujn profesiojn, studas la "grandajn" lingvoj por tiu celo. Sed okazas, ke homoj trafas internaciajn rilatojn neatendite por si mem. Sed foje okazas.....

Jen iu junul(in)o sukcesis en iu sporto. Tiu estas sendata al alia lando por konkuro. Tio estas normala. Sed en tiu fremda lando la sportisto estas kiel en dezerto. Lin neniu komprenas krom la samlandanoj. Li (sxi) volas konversacii, dividi la pensojn, konatigxi kun iu el la alilandaj samfakuloj, demandi de la indigxenoj, pri la vojo, vidindajxo .... Sed tiu junul(in)o ankortau ne konas iun alian lingvon! Kion fari!!?

Tie cxi povas helpi nur Esperanto. 
Esperantistoj devas reklami, rakonti pri la eblecoj de nia lingvo gxuste al tiuj, kiuj bezonas interkomprenigilon. Jes, gxi estas rapide lernebla - dum 3-6 monatoj!!!

Sed tiu sportisto devas scii, ke liaj alilandaj kolegoj pretas uzi la lingvon. Tiu sportisto devas esti certa, ke li facile trovos almenau E-parolantojn en aliaj landoj. Necesas , ke esperantistoj samtempe en kelkaj "sportemaj" landoj arangxu kampanjon pri reklamado de nia lingvo, anoncu pretecon instrui gxin.

Dum la Pekina UK estas kreita sporta sekcio cxe UEA. Sed tre malmultaj samideanoj atentas gxin. Esperantistoj devas subteni disvastigon de Esperanto inter la sportistoj. De tio gajnos la spotistaj kaj Esperanto-mondo!

-- 
Kun estimo, Eugeno S.P.
mailto:Esperuzo@mail. ru
Esperanto-Centro,
abon. jashik 140, Poc^tamt,
UZB-700000 Tas^kento,
UZBEKISTANO, CIS

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato.corsetti@ esperanto. org>

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com