|
Saluton,
Mi jhus ricevis la informon ke Profesoro Guillermo Estrada, Meksika Profesoro pri Internacia Juro che la UNAM (Universidad Nacional Autónoma de México) sendis proponleteron al la Nobelkomitato en Oslo kun la peto konsideri UEAn por la Nobelpremio pri paco 2007
Mi ege dankas al Profesoro Guillermo Estrada.
Martin Schaeffer
------------ --------- --------- --------- --------- --------- -
PS1: Sube vi trovas dokumenton pri la laboro de UEA.
PS2: Oni ankorau povas sendi proponojn dum kelkaj tagoj (la limtago estas la 31a de januaro). Nur specifaj personoj (parlamentanoj de naciaj parlamentoj, profesoroj pri juro, filozofio, historio, juro, politika scienco kaj teologio) k. a. rajtas sendi proponon al la komitato. Se iu el vi interesighas kaj pensas ke dum la restantaj tagoj li/shi povas konvinki iun
personon ankau sendi leteron bv. kontakti min private:
Esperantst (x) gmail.com
__________________________________________
*C - DOKUMENTO "C" . **ESPERANTA VERSIO*
*LA LABORO DE LA UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO*
*POR PROMOCII LA PACON EN LA MONDO*.
La ideo pri la paco kaj la solidareco inter la homoj chiam kunestis kun Esperanto ekde ties naskigho. Tion celis Doktoro Zamenhof, la kreinto de tiu internacia lingvo.
Por la realigo de tiu ideo laboras la Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde sia estigo antau unu jarcento, en 1908, farita de la sviso Hector Hodler.
Tiu-chi opiniis Esperanton "intime alligita kun la triumfo de iu movado por starigi internacian normon de paco" kaj li petis, ke la UEA-membroj baraktu kontrau la "anarkio reganta inter la shtatoj.
En broshureto, eldonita de UEA, titolita "Dokumento n° 36 E", kaj kies resumo estas la chi-sekvantaj linioj, Doktoro Ulrich Lins detale priskribas la konkretajn kontribuajhojn de UEA por la akcelo de la monda paco kaj por la reciproka alproksimigho de la popoloj.
Tiuj agadoj de UEA celas, ne nur forigi au mildigi la konsekvencojn de la malpacoj, sed ankau krei, kreskigi kaj prosperigi iun kulturon de la paco kaj iun ekkonscion pri ties ebleco.
Tial estas pravigita la kandidatigo de UEA por la Nobel-Premio de la Paco en 2008.
*LA PACA ETIKO DE UEA KAJ DE LA ESPERANTISTA MOVADO DUM UNU JARCENTO*.
Por ebligi pacan kunestadon de la homoj, certe necesas preterpasi la venkon, kiun ebligas Esperanto, kontrau la lingvaj baroj. Zamenhof mem praktikeme konsciis, ke iu neutrala supernacia lingvo ne estas suficha, por alproksimigi la popolojn.
Sed ghi restas necesa kondicho. UEA faras el ghi la fundamenton de sia statuto, kun la celo : "...solvi la lingvan problemon en la internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon. .." ; "... faciligi chiujn pensajn rilatojn inter la homoj, malgrau la malsimiloj de nacieco, raso, sekso, religio, politika konvinko au lingvo..." ; "... plifortigi potencan senton de solidareco kaj ampleksigi komprenemon kaj estimon al la aliaj...". Tiu celo estas nedifekteble alligita kun chiu ajn strebo al la paco kaj al la internacia kunlaboro.
Ekde la komencigho de la lasta jarcento, konataj pacistoj animis la esperantistan movadon : la slovako Albert Shkarvan, la austro Alfred Hermann Fried, Nobel-premiito pri la paco en 1911, la brito Felix Moscheles, la germano Georg Arnhold, la franco Gaston Moch.
Ekde la unua mondmilito, UEA aperigis artikolojn, instigantajn al la starigo de novaj juraj reguloj regontaj la rilatojn inter la shtatoj, kaj difinantajn kiel esencajn principojn de la postmilita rekonstruo "liberecon de la nacioj, regon de la demokrateco, ligilon inter la shtatoj". Sed Hodler rimarkigis, ke "Iu ligo de nacioj, starigita sur tiaj bazoj, estos vivkapabla nur kondiche ke ghi kunigu, ne nur la registarojn per juraj strukturoj, sed ankau kaj precipe la popolojn per menso de reciproka komprenemo".
Samidee Zamenhof, en sia "Alvoko al la Diplomatoj" lanchita en 1915, ne nur rekomendis la memdeterminon de la nacioj kaj la garantion de la demokrataj rajtoj de la civitanoj de tiuj nacioj, sed ankau jam proponis la starigon de iu Europa Kortumo decidonta pri la solvado de la konfliktoj. Zamenhof antauvidis, post pli malproksima estonteco, la kreadon de Europaj Unuighintaj Shtatoj.
Inter la du militoj, la ghenerala vicsekretario de la Ligo De Nacioj, Inazo Itobe, nomis esperanton "motoro de internacia demokratio". Li konkludis oficialan protokolon, precizigante : "Lingvo estas potenca forto, kaj Ligo De Nacioj havas chiujn kialojn por konsideri kun aparta intereso la progreson de la esperantista movado, kiu, per sia antauvidebla estonta disvastigho, povos iam gvidi al grandaj rezultoj koncerne la moralan unuecon".
La tiuepokaj totalismaj reghimoj klare komprenis tion, kiuj malpermesis kaj turmentegis la esperantistan movadon. Hitler publike mallaudegis la "lingvon de la komunistoj" kaj "judajn iluziojn pri iu frateco de la popoloj". Soveta Unio kondamnis la "internacian spionorganizon" . Multaj esperantistoj pagis per sia vivo, en ekstermejoj, gulagoj, gaskameroj kaj fusilumejoj, sian pacemon.
Post la dua mondmilito, UEA estis unu el la unuaj internaciaj organizoj alighantaj al la celoj de la Unuighintaj Nacioj. Jam en 1947, unu jaron antau la alpreno de la Universala Deklaro de la Homaj Rajtoj (je la 10-a de decembro 1948), UEA aldonis al sia statuto artikolon precizigantan ke "la priobeo al la homaj rajtoj estas esenca kondicho de sia agado".
Ekde 1954 UEA havis oficialajn rilatojn kun Unesko.
UEA, kun UN kaj Unesko subtenas chiujn klopodojn plifortigantajn la konsideron de la homaj rajtoj kaj la plibonigon de la rilatoj inter la nacioj. Ghi partoprenas en la kampanjoj celantaj starigon de pli paca kaj pli solidara mondo kaj en la Temaj Jaroj proklamitaj de la Unuighintaj Nacioj.
Daure, UEA plu proklamas sian specifan pledon por la plisimpligo de la homa interkomunikado kiel nemalhavebla antaŭkondiĉo al efektivaj paco kaj interkomprenado ; celante, preter la kunestado de la ŝtatoj, amikan kaj paceman kunvivadon de la ordinaraj popoloj kaj homoj.
EKZEMPLOJ DE KONKRETAJ AGADOJ DE UEA KAJ DE LA ESPERANTISTA
MOVADO
POR LA PACO KAJ LA INTERKOMPRENO INTER LA HOMOJ.
La agadoj de UEA, lau ghiaj celoj al paco, estas eble malmulte konataj, sed ili estas realaj, pozitivaj kaj efikaj. Ili enskribighas lau kvar agadlinioj kaj ili estas chi-sube resumitaj.
Dummilita helpado.
Dum la tuta dauro de la unua mondmilito, UEA, tra sia sidejo de Ghenevo kaj sia reto de diverslandaj delegitoj, peradis por intershanghi korespondajhojn inter la loghantoj de la militantaj nacioj ; ghi plenumis chiutage 400 tielajn servojn. UEA sammaniere klopodis en serchado de personoj, sendado de nutrajhoj, vestoj kaj kuraciloj, rehejmenigado de infanoj, helpado al la militkaptitoj ; ghi plenumis chiujare 100.000 tielajn senpagajn farojn.
Denove dum la dua mondmilito, kaj malgrau la riskoj naskitaj de la nazia okupacio, la internaciaj esperantistaj organizoj starigis similajn servojn por: enkursigado de korespondajhoj kaj de nutrajhoj tra Svislando al malliberigitaj personoj, helpado al la viktimoj de la nazia teroro por forfughi el Germanio au aliaj okupaciitaj landoj, rimarkinda postmilita
laborado por rekunigi disigitajn familiojn.
Post la milito, laborego de informado pri la militaj terurajhoj estis farata de la esperantistoj, interalie de japanoj, kiuj tradukis detalplenajn raportojn pri la suferoj de la viktimoj de la atombomboj.
Ankorau nun, trovighas esperantistoj ene de multaj homhelpaj movadoj, kiaj Amnesty International.
Dum la milito en Bosnio-Hercegovino, iniciate de UEA estis starigita la fonduso "Konto Espero", kiu aktivis helpadi viktimojn de la milito en eks-Jugoslavio ; kaj poste viktimojn de la turmentegoj en la aliaj partoj de la mondo.
Pli lastatempe, kadre de la agado "Lingvo de paco", okaze de la lastatempaj militoj, la parolantoj de esperanto provis vastigi la agadon de la "Konto Espero", kaj provi la pac-potencialon de Esperanto pere de instruado de ghi en regionoj trafitaj de militoj. La ideo estas montri al junaj homoj en ambau flankoj de la milito, ke internacia solidareco ekzistas, kaj ke dialogo kun la "malamiko" estas maniero por malkovri la komunajn homajn valorojn. Tiu agado estis elprovita la unuan fojon che afganaj rifughintoj en Irano. Centoj da rifughintoj en la tendaroj chirkau Mashad, Irano, renkontighis kun iranaj esperantistoj, lernis esperanton kaj korespondis kun junaj homoj el la tuta mondo. En la postaj jaroj kelkaj el ili vojaghis, zorge de UEA, al internaciaj kongresoj, dum la ceteraj estis instruataj de eksterlandaj instruistoj. La agado poste movigxis al Kabulo, en Afganio mem, kun taghikaj instruistoj ; kaj nun en la universitato de Kabulo estas junaj studentoj,
parolantoj de esperanto, kiuj kontaktas kun la tuta mondo, kaj akiras ideojn pri toleremo kaj solidareco, malgraŭ la malfacilaj milit-kondiĉoj de la lando.
Alia ekzemplo de chi tiu agado rilatas al la batalantaj landoj/etnoj/ interes-grupoj en la shtatoj de Centra Afriko. Profitante la cheeston de jam vasta nombro da parolantoj de esperanto, oni starigis reton da lernantoj pri paco, kiuj kunvenis en granda renkontiĝo en la chefurbo de Burundo, Buĵumbura, kaj diskutis interalie pri la problemoj de reciproka
kunvivado. Temis pri homoj el la Demokrata Respubliko Kongo, Ruando, Tanzanio, el kiuj kelkaj estis burundaj rifughintoj, kiuj revenis hejmen pro la okazo.
Edukada laboro kontrau la shovinismoj kaj ties tabuoj.
UEA kaj la Alta Komisariato de Unuighintaj Nacioj en 1998 ligis rilatojn pri la homaj rajtoj surbaze de komuna simpozio "Lingvoj kaj Homaj Rajtoj".
UEA kunlaboras kun Unesko al ties paclaboro. UEA aperigis alesperantan tradukon de la Uneska eldonajho "Oriento kaj Okcidento, cele al iu reciproka komprenigho ?". Unesko eldonis en esperanto "Rekomendojn pri edukado al la
komprenigho, al la kunlaboro kaj al la internacia paco, kaj pri edukado al la homaj rajtoj kaj al la fundamentaj liberecoj".
UEA kaj la esperantista movado, same kiel Unesko kaj ofte kun Unesko, strebas enkonduki en la junularon la ideojn pri paco, la ekkonscion pri la alia kaj la toleremon.
La esperantistoj aktive kunlaboras kun la naciaj komisionoj de Unesko pristudantaj la revizion de la nacie uzotaj lernolibroj por el ili forigi chiujn erarajn stereotipojn pri fremdaj landoj kaj popoloj kaj chiujn signojn de shovinismo.
Jam en 1927 en Prago, konferenco "Paco per la Lernejo" uzis esperanton kiel ponto-lingvon kaj 500 delegitoj de 19 landoj alprenis rezoluciojn celantajn intershanghojn de lernantoj de diversaj naciecoj.
En 1957 en Jugoslavio, internacia seminario "Esperanto kaj la Lernejo" pledis por pli objektiva ekkonsidero pri la historio de la neeuropaj landoj en la europaj lernolibroj.
De 1982 en Sudorienta Azio, junaj esperantistoj japanaj kaj koreaj kunlaboris. Libro, eldonita en la japana kaj en esperanto, frakasis la tabuojn de la Korei-Japaniaj rilatoj, sen iu ajn antaujugho.
En 1955 en Japanio, aperis "La Infanoj de la Mondo", 15 volumoj en kiuj - pere de esperantistoj - chiulandaj geknaboj priskribas sian vivmodon al japanaj geknaboj.
En 1956 en Svislando, iu instruisto kunkontaktigis junajn esperanto-lernantoj n aghajn inter 6 kaj 15 jarojn pere de monda interlerneja jhurnalo, kiu en 1969 grupigis 36 klasojn el 16 landoj.
En 1998 samidee, UEA, kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, lanchis sur interreton la projekton "Interkulturo" , kiun partoprenis 92 klasojn sur la 5 kontinentoj.
UEA kaj la esperantista movado, per siaj revuoj en esperanto, provas fortigi la konsciojn pri la kolektiva respondeco en la helpado al la solvo de la mondaj problemoj: senarmiligado, batalado kontrau la malsato, protektado de la homaj rajtoj, elradikado de la rasismo kaj de chia kultura diskriminacio.
La Universalaj Kongresoj organizitaj de UEA.
Ili estas la bazaj manifestacioj de la esperantista movado. Ili chiujare kunigas averaghe 2500 gekongresanojn el la tuta mondo, chirkau vasta kaj varia programo,*de
sciencaj laborgrupoj ghis elokventaj konkursoj.
La sola lingvo de tiuj kongresoj estas esperanto. El tio sekvas, ke tie ne troviĝas tiu* *tipa sento de malsupereco ofte prisuferata de kongresano, kies denaska lingvo ne estas unu el la laborlingvoj de ties kongreso.
Mesaghoj al la kongresoj estas regule senditaj de la ghenerala sekretario de Unuighintaj Nacioj, de la ghenerala direktoro de Unesko kaj de la responsuloj de aliaj mondaj organizoj.
La personaj kontaktoj.
Lauforme de korespondajhoj, de vojaghoj, de kunvenoj, de forumoj, ili kompreneble konsistigas la efikaj mashoj de iu reto de internaciaj komunikadoj kaj ili kontribuas al la alproksimigho de la homoj kaj de la kulturoj.
Interalie ekzistas por la junularo, mastrumata de junuloj, servo prizorganta en diversaj landoj intershanghojn de restadoj en la familioj.
Interreto aktuale katalizas tiujn kontaktojn kadre de tio, kio nomeblus la praktika intenaciismo de la esperantistoj.
UEA tute aparte atentas pri la rilatoj inter la Norda kaj la Suda hemisferoj, klopodante krei kontaktojn ebligantajn al la homoj de tiuj malsimilaj partoj de la mondo la komprenon de alies problemoj kaj pensoj.
KONKLUDOJ
La Universala Esperanto-Asocio, ne nur en sia formo lau sia statuto, sed ankau praktike en la tuto de sia agado, konstruas la fundamentojn de paco en la homa menso.
Unesko tion agnoskas en sia rezolucio de la 10-a de decembro 1954, en kiu estas emfazitaj "la rezultoj atingitaj de Esperanto koncerne la internaciajn intershanghojn de ideoj kaj cele al alproksimigho de la popoloj de la mondo".
En 1985, la 23-a Ghenerala Konferenco de Unesko rememorigis la progresojn de tiam realigitajn kaj agnoskis la "grandajn eblecojn donitajn de Esperanto por la interkomprenigho inter la popoloj de malsamaj nacioj".
Sendita de "Martin Schäffer" esperantogrupoj( x)googlemail. com
|