retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Simone Armand          30.03.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Bicikla Alternativa Rondirado

 

 

Mi havas la plezuron, informi vin, pri grava ekologio evento, (B.A.R.= Bicikla Alternativa Rondirado) kiu okazos en Francio, de la 3a gxis la 27a de julio.

Tiu BAR , de la 3a gxis la 27a de julio, okazigos al 80 biciklantoj, veturi cxirkaux 120 km cxiutage,
de apud Montpeljero, tra Liono, Orleano, Nanto, Bordozo, Sainte -Livrade (pr sin't' livrad') en Lot et Garonio , Paů, Tuluzo, kaj apud Montpeljero ..por denunci en 22 etapoj, la dopadojn (en la sporto sed ankaux en la agrokulturo) sed cxefe promocii :
- la alternativajn solvojn pri la ekologiaj problemoj,
- la diversecon pri semoj, pri kultivado kaj ankaux pri kulturo kaj lingvo, ktp ..

Inter la organizantaj asocioj, oni trovas : Attac, la agrokultura sindikato "Confédération paysanne, FNAB ( nacia federacio pri biologia kulturo) , Terralliance (kiu de tri jaroj organizas "Festivalo-n de la Tero", kies himno estas en esperanto, ktp ..)

Vi povos trovi pli da detaloj kaj pagxon en esperanto (alklakante sur "resumo en esperanto" de la unua pagxo de la TTT-ejo ( www.altertour. net) : 

Jam 5 francaj gesamideanoj enskribigxis (4 por bicikli dum unu aux pluraj etapoj , unu kiel nacia organizanto, partoprenos en pluraj el la 22 etapoj ...) . Nun, ni nepre devas varbi ne francajn partoprenantojn . 

Ni petas de cxiu samideano kiu aprobas tiun iniciaton, (kiu povos kontribui al granda propagando por esperanto: filmo kaj libro estas planitaj de Suzanne KOROZI, kies avino estis hungara entuziasma samideanino, kaj kiu promesis intervjui cxiujn gesamideanojn. ..) ke :

a) sxi/li bonvolu informi kiel eble da gesamideanoj pri tiu evento.

b) sxi/li studu, kun samlandanoj, la eblecon sendi iu(j)n gesamidean(in) on(j partopreni en almenaux un etapon... 

c) sxi/li studu la eblecon peti budon (senpaga) ori esperanto, okaze de la vesperaj festoj, kiuj okazos en cxiu etapo.

Same kiel la muzik-festo, naskita en Francio, disvastigxis en multaj landoj, imagu la efekton por esperanto, se cxi-jare, partoprenos almenaux unu samideano el 3 aux 4 landoj akompanata, se eble, de unu ekologia samlandano, kaj ke venontjare, en pluraj landoj, samaj BAR okazos dank'al esperantistaro, nia lingvo estonta uzita (ecx se estas apud la franca kaj la angla) kiel lingvo-ponto ?

Jam, cxi-jare, se ni sukcesos venigi plurajn nefrancajn partoprenantojn dank' al esperantistaro, kompreneble, cxiuj amaskomunikiloj mencios tion ! 

Jam cxiuj demanditoj (, Renato Ballaguy, Elizabeth Barbay, F kaj M Bernard, Guy Conche, R; Corsetti, H. Masson, JF Passarella , B. kaj M.Robineau, R.Triolle, W Lutermano, ktp .. ) aprobas la iniciaton.

antauxdankinde

korajn salutojn 

Emilo Mas 
2 rue de l'espéranto
47190 Galapian
05 53 87 84 58 
09 75 20 71 95 

Kiel multej scias, Bruno kaj Maryvonne Robineau prezentas kortusxan diapozitivaron pri ilia 8 jara vojagxo tra 20 landoj . Vidu : www.voyage-tourdumo nde.com !!

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com