retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Jarmila Rýznarová          28.03.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Kuracejo de Hamza

 


Dum kvin semajnoj mi troviĝis en la fama Faka kuracejo de doktoro Hamza, en la urbeto Luže-Košumberk (legu Luĵe), kiu situas 40 kilometrojn sude de mia loĝurbo Pardubice. 15 konstruaĵoj estas ĉirkaŭataj de granda arboreto, kiu kuŝas tre proksime ĉe la burgruino Košumberk.
Pli frue estis ĉi tie kuracataj tuberkulozo kaj skrofulozo de infanoj, sed de la jaro 1962 oni kuracas ĉi tie statojn postakcidentajn kaj postoperaciajn, ankaŭ movproblemojn de artikoj kaj muskoloj, do okazas vasta korpterapia kuracado.



Mi venis pro kuraco de mia dolora artrosa ŝultro ĝuste en la tempo, kiam la kuracejon vizitis studenta grupo el la 5-a klaso de fizioterapeŭtoj el korpkultura fakultato ĉe la Universitato en Olomouc. Ilia tasko estis elekti kelkajn pacientojn por sia diplom-laboro je la temo "terapio kaj mezurado de dolora ŝultro". Inter kelkaj elektitaj estis ankaŭ mi. Estis interese vidi, kiamaniere ĉiu movo de mia ŝultro estis mezurita, notita kaj per tri kameraoj filmita.

Sed eble niaj ĉeĥaj kaj ekskterlandaj legantoj interesiĝos ankaŭ pri la vivo de la fondinto de tiu fama kuracejo. Ĉar mi samtempe dum la vesperoj legis la libron de Ilona Borská pri la kuracisto František Hamza, mi povas sciigi vin pri kelkaj informoj. La supre menciita libro, kiu nomiĝas Kiu savis unu vivon savis tutan homaron estas biografia romano pri la homo, kiu ĝuste ĉi tie savis centojn da infanoj tuberkulozaj. Ĝi tre vekis mian intereson. 
Profesoro doktoro František Hamza, kuracisto kaj verkisto, naskiĝis en la vilaĝo Kletečná, la 6-an de marto 1868, kiel filo de muelisto. Li havis 13 gefratojn, ok el ili mortis. Post doktoriĝo kiel praktika kuracisto li foriris je la jaro 1897 en la urbeton Luže sub Košumberk. Poste li edziĝis kun Julia Závodská, la familio havis du filojn kaj adoptis ankoraŭ 18jaraĝan knabinon.

El propraj monrimedoj li fondis instituton por ftizaj kaj skrofulozaj infanoj. La komencoj estis malfacilaj. En la jaro 1901 D-ro Hamza aĉetis bone konservitan vilaon kun nove fondita granda ĝardeno - oni diris "sanatorion". En la plua jaro la kuracejo vastiĝis je plua aĉetita domo kaj tie oni povis lokigi jam 31 infanojn. Post pluaj kvar jaroj posedis la sanatorio jam 5 adaptitajn domojn kun 212 litoj, propran operacio-salonegon, laboratorion kaj ĉambrojn por kuracistoj. En la jaro 1908-9, kvankam la doktoro Hamza tiatempe batalis per vakcinado kontraŭ epidemio de difterio, li malfermis du klasojn de lernejo, kie li ankaŭ utiligis laboran terapion de kelkaj branĉoj (kudrado, ŝuista kaj korbplekta metioj ktp.) Tiam estis en la sanatorio jam 13 pavilonoj. Dum la unuaj dek jaroj de la ekzisto en la sanatorio plene resaniĝis pli ol 800 da infanoj.
Sed mi ankoraŭ ne skribis pri liaj ĉefaj kuracmetodoj:
1) Kaprina lakto – se eble ankoraŭ varma tuj post la melkado, ĉar ĝi plej multe similas al la patrina lakto. Pli efika lakto estas tiu de speciala kaprinspecio, ĉeĥe nomata "sánská koza"(specio sen-kornhava) – ol de ceteraj normale breditaj kaprinoj. Ja, sur unu pavilono estas skribite per grandaj literoj:
Kie velkas forta trunko, kie malsaniĝas juna floro,
tie la lakto redonas Viajn fortojn.
2) Aer-trablovo – bezono ofte aerumi.

Doktoro Hamza apartenis al la plej admirindaj personoj. Li estis ankaŭ verkisto 
(la libroj: Simeono – la sorĉisto (Šimon-kouzelník), La reĝo de reĝoj (Král králů)
Romancoj de Želiv (Romance ze Želiva) kaj pluaj aliaj), ankaŭ sociologo, sed multajn jarojn li funkciis kiel urbestro de Luže; li ankaŭ estis funkciulo de multaj societoj. En tiu tempo li prizorgis multajn pliboniĝojn en la tuta regiono. Post fino e la I-a mondmilito li akiris kastelon en la vilaĝo Chroustovice, kie li fondis kuracejon por 140 knabinoj. Poste li estiĝis faka prezidanto en la ministerio koncerne higienon kaj estis kunfondinto de la „Masaryk-ligo kontraŭ tuberkulozo“. En pluaj urboj li fondis kuracejojn kaj sanig-institutojn.

Li eldonadis publikaĵojn pri higienaj loĝejaj informoj kaj senpage ilin sendadis al deputitoj, urbestroj kaj kuracistoj kun la slogano: „Neglekti pri sano de la nacio estas la plej malbona krimo, kiun povas fari politikistoj.“ Tamen ĝi ne helpis al plua disvastiĝo.
Somere 1929 la doktoro Hamza svenis en la lernejo. La malsaniĝo ne estis simpla, post la operacio de ulcero la kuracistoj ne volis diri al li pri malbona rezulto kaj montris al li rentgenan foton de iu alia. La 4-an de junio 1929 li diris hejme, ke la konfirmilon al la vendisto li devas skribi tuj, ĉar duon horon antaŭ la tria li mortos. – Li iom malfruiĝis. – Li mortis je la 14,45h.......

Ĝis la jaro 1990 la kuracejo nomiĝis laŭ la komunista prezidento Klement Gottwald, kvankam oni dubas, ke li iam vizitis la kuracejon; sed de la januaro 1990 ĝi ricevis titolon post sia fondinto – do la doktoro Hamza.



Estis tempo de la festo de mortintoj. Mi vizitis la lokan tombejon. La plej granda tombo apartenas al la familio de doktoro Hamza. La tombo ŝajnis forlasita, plena de falintaj folioj. Iomete mi ordigis ĝin kaj almenaŭ per kandelo mi honorigis liajn grandajn meritojn.

Jarmila Rýznarová

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com