|
Saluton al vi, en LINGVOLANCXILO David CURTIS 3.01.008 skribis:
" Nur lastatempe, en novembro, mi ricevis oficialan leteron de la
departamento de edukado, ke britaj lernejoj rajtas instrui Esperanton laux sia
placxo. .........
Antauxenigi Esperanton en Britio estas ege malfacile, cxar ecx alte edukitaj homoj kredas ke
cxiu mondano volas lerni la anglan!
Tio estas granda pasxo antauxen. Sed aperas la unua demando, cxu pri tiu ukazo konas la lernejdirektoroj. Due,
cxu tiu permeso puxsos la lernantojn lerni Esperanton, la lingvon, kiu preskaj nenie estas
ekonomie aux distre aplikebla?
David, vi skribis 9/08/007: "britoj gxenerale, aux senpense aux arogante, .. kontrauas Esperanton
Ili forpelas la proponojn utiligi Esperanton kiel la musxon, zumantan
cxe la orelo, cxu? La britoj ne kontrauxos Esperanton, se ili scios,
ke gxi estas la plej bona helpilo por la anglalingvanoj kaj por konservi la anglan lingvon mem. Ni pruvu al ili prezentante la argumentojn,
kiujn mi donos iom poste.
Jen kion mi diras:
1. Fakte la angla estas nun vera laborcxevalo, servanta en internaciaj
kontaktoj, kunlaboro, organizjxoj, kunvenoj ks. Gxi pli malpli bone
helpas al la homaro en internaciaj rilatoj, agado. Tio estas pruvo, ke
suficxas unu lingvo por pli malpli bone servi kiel internacia lingvo
inter la diverslingvanoj. Ni gratulu la homaron, ke gxi pruvis al si,
ke internacie povas servi unusola lingvo. Ni diru tamen ke ajna nacia lingvo plenumas sian internacian taskon malperfekte, kun grandaj
penoj, malfaciloj, malklarajxoj.
2. Necesas pruvi al la angloj kaj tiuj, kies denaska lingo estas angla,
ke estas tre malbona por ili mem, se ilia lingvo farigxis internacia.
Sed por interkomprenigxo inter, ekzemple, estono kaj belgo estas necesaj nur
cx. 200-500 vortoj. Tio suficxas por la cxiutagaj aferoj, por la profesia laboro inter diverslingvanaj kolegoj k.s.
Nur kelkcent vortoj! Kaj multaj neangloj konas nur tiun kvanton.
Ili ellenis tion en la lernejoj, kursoj k.s. Parolante kun alia denaska
anglalingvano usonano, anglo k.s. anglodenaskulo parolas sengxene, ne
timante miskomprenojn aux ne plenan komprenon. Parolante kun iu anglodenaskulo, tiu devas limigi sian vortotorenton,
cxar tiu timas esti ne plene komprenata. Limigante sin, sian vokabularon, la anglodenaskulo
alkutimigxas al la malricxa lingvajxo, kiu fakte konsistas el tiuj 200-500 vortoj kaj iom post iom komencas uzi ilin ankaux kun siaj
samnacianoj. La anglodenaskuloj malricxigxas propravole. Iom post iom
la ricxega kaj belega lingvo de la glora Sxekspiro transformigxos je
iu cirkumcidita jxargono kun stranga akcxento. Kaj tiun jxargonon la
denaskaj anglolingvanoj devas audi kaj imiti kunlaborante kun la
personoj, kies lernita angla ne estas denaska.
Necesas diri, ke la homo kapablas paroli nur unu (foje du) sian
propran denaskan lingvon. Neniu homo povas ellerni fremdan lingvon
iomete proksimnivele kun la denaskulo. Tio ne estas ebla. Ne eblas
ellerni la lingvon de alia nacio gxis la nivelo de la propra. Por bone
koni la fremdan lingvon, logxante en sia lando, cxirkauita de la
samnacianoj kaj samlingvanoj, necesas dedicxi al tio cxiutage kelkajn
horojn por plongxi en gxin, t.e. legi, auskulti, paroli en tiu lernita
lingvo. Kiu povas tion fari? - Preskau neniu.
3. Jes, eblas elerni tiujn kelkcent anglajn vortojn, eblas uzi ilin
gxustatempe kaj meti ilin gxustaloken. Sed por ellerni tion estas
necesaj jaroj. Eblas ellerni ankaux Esperanton samnivelan. Sed por tio
estas necesaj 2-6 monatoj.
Oni multe parolas pri la imperiismo de la angla lingvo. Eble
prave, sed kiu pleje suferas tion? La homoj, kies denaska
lingvo estas angla.
De la alia flanko ni diru al la angloj, kiuj opinias, ke tio estas
bona, se la ANGLA ESTU INTERNACIA TUTMONDA LINGVO, devas disvastigi
ESPERANTON. Ni pruvu al ili, ke g^i helpas propedeutike lerni la
ANGLAN en alialingvaj landoj.
La lingvaj baroj
ekzistis cxiam, ili ekzistas ankaux nun. Sed apero de Esperanto faris
ioman brecxon en tio. El la sperto lerni aliajn lingvojn oni konas,
kiom malfacila tasko estas lerni fremdan lingvon gxis la necesa nivelo!
El la praktiko - por lerni fremdan lingvon, oni bezonas jarojn - por
lerni Esperanton kun la sama vervo oni bezonas monatojn au ecx
semajnojn. Tio ne estas kredebla, sed Esperanton oni povas lerni gxis
la nivelo de la denaska lingvo. Kial? - Cxar oni ne simple lernas
Esperanton, oni kreas gxin en si. Estas tre malfacile fari erarojn en
Esperanto. Cxu vi ne imagas tion? - Provu!
Rimarko: samnacianoj, samlingvanoj konante tre bone iun fremdan
lingvon neniam interparolas inter si en la fremda, nedenaska lingvo.
Ili opinias, ili sentas malkomforton, foje egan gxenon paroli en
fremda lingvo. La homoj klopodas eviti malkomforton kaj parolas inter
si en sia nacia, denaska lingvo. Tio ne esdtas peko. Ni ne devas
rigardi la homojn naciistoj, ne sxatantaj paroli fremdlingve.
Esperantistoj ecx samlingvaj kaj samnaciaj senpene iuntersxangxas la
pensojn en la lernita Esperanto!!! Foje oni trovas Esperanton pli
preciza ol la denaska.
Esperantistoj ne nur parolas inter si Esperante, sed ili ankaux
verkas originale prozajxojn kaj poeziajxojn, kantas kantojn en tiu
lingvo, rakontas anekdotojn, humurajxojn kaj ......ridas!
"Language barriers have always existed, and they still exist
now. But the appearance of Esperanto has made a breech in
them. From experience learning other languages,
we know how difficult a task it is to learn a foreign language to the
necessary level! In practice - to learn a foreign language, one needs
years - to learn Esperanto to the same level one needs months or even
weeks. It is hard to believe, but one can learn Esperanto to the
level of a native speaker. Why? Because one doesn't just learn
Espeanto, one creates it oneself. It's hard to make mistakes in
Esperanto. Hard to imagine? Try it!
Note: People from the same country speaking the same language who know
some foreign language quite well never speak among themselves in the
foreign language. They feel uncomfortable, and we shouldn't consider
them to be nationalists, not liking to speak in a foreign language.
Even Esperantists with a common country and language easily
communicate in the Esperanto they learned! Sometimes one finds
Esperanto to be more precise than one's birth language. "
angligis Russ Williams
Kun estimo,
Eug. Serg. Perevertajo
abon. jashik 140, Pocxtamt,
UZB-700000, Tasxkento, Uzbekistano, CIS
retadreso: esperuzo@mail.ru
|