retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski          24.03.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Sano

 

 

Ho nobla sano, 
nia kompano, 
neniu konas, 
kiom vi bonas. 
Nur vin perdante 
ni spertas lante, 
ke vi plej gravas, 
kion ni havas. 
Char niaj bonoj, 
perloj kaj shtonoj, 
ankau junagho, 
bela vizagho, 
kaj altaj lokoj 
kaj larghaj povoj 
bonas - sed kiam 
ni sanas chiam. 
Se mankas fortoj, 
ne helpas vortoj, 
ech la plej karaj 
kaj malavaraj. 
Kara juvelo, 
restu en chielo 
mia mizera 
dum vivo tera! 

 


Jan Kochanowski (1530-1584) 

 


el la pola tradukis Stanislao Plachta (Krakovo) 

 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com