retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Itala Esperanto Federacio          23.03.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Informitale 117 - INFANA KONGRESETO EN GROSETO

 

Dum la Itala Esperanto-Kongreso de la 22-a gxis la 28-a de auxgusto 2008 La LKK-anoj de la Itala Esperanto-Kongreso de la venonta jaro trovis komfortan lokon por realigi infanan kongreseton.
Temas pri aparta logx-loko, Casa Sant'Anna, en la centro de la urbo kaj tauga por komuna restado de la infanoj. Aligh-kotizo por la tuta periodo: 250 euroj. 

La kotizo kovras kostojn de restado, tri mangxoj tage. Gxi ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu, liverante pruvilon. Ni akceptas nur infanojn inter 7 kaj 13 jaroj, kiuj jam komprenas kaj parolas Esperanton; tiuj povas veni el Esperantlingvaj familioj au lernejaj klasoj. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj ricevas automatan kaj senpagan aligxon al la Itala Kongreso. 

Inter la planataj programeroj estas ludoj, legado, muzikado, ekskursoj al la plagxo, al la apuda Natura Regiona Parko, al la historia centro de la urbo..

Estos konvenaj gvidantoj (unu por cxiu kvino da infanoj kaj unu lokulo). La Kongreseto okazos nur se ni atingos suficxan aligx-nombron. 

Informojn donas: Leonardo Pampaloni <pampal @ freemail.it> 

 

Itala Kongreso de Esperanto en Grosseto de la 22-a ghis la 28-a de augusto 2008  Reta alighilo al la Itala Kongreso de Esperanto estas je via dispono che http://italakongreso.esperantoitalia.it/index.html
Francesco Amerio

 

Informitale Itala Esperanto-Federacio - <fei@esperanto.it>
Itala Esperantista Junularo - <iej@esperanto.it
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it 

Kontribuojn sendu al: f.amerio@libero.it
Kompilanto: Francesco Amerio <f.amerio@libero.it> 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com