|
Saluton!
Antau kvin jaroj, la 21an de decembro 2002, lancxigxis www.lernu.net, la
retpagxaro por lernado de Esperanto kaj informigxo pri gxi. Tiam gxi enhavis enkondukon, bazajn gramatikklarigojn, tri kursojn, etan bibliotekon, vortaron, babililon kaj ne multon pli. La enhavo estis havebla en sep lingvoj.
Dum la lastaj kvin jaroj la pagxaro kreskis kaj multo sxangxigxis, sed la bazaj celo kaj ideo restis samaj - senpage helpi al
cxiuj retuzantoj en la mondo lerni kaj ekuzi Esperanton lauxeble facile kaj rapide. Ke
gxi almenaux parte atingas tiun celon montras la fakto ke inter la plej aktivaj projekt-kunlaborantoj
trovigxas tiuj kiuj mem lernis la lingvon per "lernu!" kaj ke apenaux eblas partopreni en iu
Esperanto-arangxo sen renkonti novulojn kiujn "lernu!" venigis al la movado (se vi ne jam spertis tion, demandu venontfoje kelkajn komencintojn, kiel ili lernis Esperanton) :-)
Iom da ciferoj
lernu! nun havas pli ol 100 000 vizitoj monate, iom pli ol 43 000 registritajn uzantojn (185
registrigxis dum 2002, 3 684 dum 2003, 6 505 dum 2004, 7 671 dum 2005, 9 822 dum 2006 kaj pli ol 15 500 dum 2007) kaj kelkajn dekojn da helpantoj kiuj tradukas la
pagxaron, lingve helpas uzantojn, plibonigas vortarojn, kontribuas enhavon, testas, programas, komentas kaj en multaj aliaj manieroj certigas ke la projekto floras kaj evoluas. Nombro de malsamaj
pagxoj en la pagxaro kalkuligxas en miloj kaj nombro de lingvoj en kiuj
gxi haveblas estas pli ol 30 kaj daure kreskas! 15 kompletaj kaj partoj de du pliaj kursoj kovras tre malsamajn nivelojn kaj metodojn de perreta lingvoinstruado.
Pri la enhavo
Krom kursoj kaj pure instrua materialo, kiel diversnivelaj gramatikoj, ekzercoj, testoj kaj ekzamenoj,
cxe lernu! ekzistas pluraj iloj por uzado de la lingvo kaj komunikado, ekzemple
mesagxsistemo, bildokartoj, forumoj, virtuala klascxambro,
tujmesagxilo kaj biblioteko kun ekzemploj de origina kaj tradukita literaturo, artikoloj de 13 malsamaj gazetoj, tekstoj pri la lingvohistorio kaj la movado, kolekteto de Esperanto-muziko, filmoj,
sxercoj kaj Zamenhofa proverbaro. Enhavon de kursoj kaj ekzamenoj kontrolas la Akademio de Esperanto, kaj unu el akademianoj estas en la kerna teamo de la projekto.
Pli da informoj
Pli detalajn informojn okaze de chi tiu gxojiga jubileo kun fotoj, bildoj kaj ligiloj, vi trovos che http://eo.lernu. net/pri_lernu/ informiloj/ artikolo. php. Por ke la projekto plu evoluu same vigle kiel
gxis nun, helpo cxiam estas bezonata kaj bonvena. Se VI sxatus iel
cxu praktike, cxu finance, cxe http://eo.lernu. net/pri_lernu/ subteno/index. php vi trovos la necesajn informojn. Vi ankaux estas
cxiam bonvena kontakti nin cxe teamo@lernu. net!
Dankoj
Laste, sed ne malplej grave, grandan dankon al cxiuj diversspecaj helpantoj, individuoj kaj organizoj, kiuj kunlaboris pri la projekto dum la lastaj kvin jaroj kaj
ecx pli longe!
Sen ili, "lernu!" ne estus tio kio
gxi estas hodiau. Apartan dankon al ESF, por granda financa subteno, kaj al E@I, por konstanta kaj diversmaniera praktika subteno.
Amike, gxoje kaj danke salutas,
la teamo de "lernu!"
|