|
Cxijare la feston omagxe al la kreinto de Esperanto organizis en Torun torunaj esperantistoj
kunlaborante kun la profesiaj kulturinstitucioj kaj kun la Internacia Studumo de Turismo kaj Kulturo en
Bydgoszcz. Pri la programo informis la toruna versio de Gazeta Pomorska kaj la regiona
radio.
Jam matene venis al Torun pli ol 20-persona grupo de instruantoj kaj studentoj el Bydgoszcz. Krom poloj venis esperantistoj el Cxinio, Hispanio, Uzbekio kaj el kelkaj afrikaj landoj.
Komence la gastoj promenis en la malnova urbocentro gvidataj esperantlingve de la profesia turistgvidantino..
Je la 11-a okazis renkontigxo kun gelernantoj en la Nikolao Kopernik Liceo - iama
toruna gimnazio, kie dum la jaroj 1873-1879 lernis Antoni Grabowski - „la patro de Esperanta poezio". Tie okazis mallonga dulingva prelego pri la fama esperantisto kaj poste spontana interparolo de gelernantoj el du lernejaj klasoj kun diversnaciaj gastoj. La lernantoj estis videble mirigitaj, ke gejunuloj el tiel diversaj landoj interkomprenigxas helpe de Esperanto kaj varme aplauxdis studenton el Kamerunio, kiu kun gitaro kantis esperantlingve konatajn kanzonojn. La direktorino de la lernejo regalis la gastojn per kafo kaj teo kaj valorigante la edukan efikon de tiaj renkontigxoj tuj ekplanis sekvontajn.
Sekvis la vizito en la toruna Etnografia Muzeo, kiu jam de multaj jaroj utiligas Esperanton dum sia populariga laboro. Tie la gastojn akceptis kaj gvidis esperantistino Maria Pokrzywnicka ,
laborantino de la Muzeo. Dank' al sxia faka esperantlingva komento cxiuj povis ekkoni polajn popolajn kutimojn, kunligitaj kun Kristnasko. Oni vizitis speciale arangxitajn ekspoziciojn en la cxemuzea etnografia parko kaj la ekspozicion de karakterizaj por Pollando „kristnaskajn budetoj".
Meritas substreki, ke vizitante la ekspoziciojn la gastoj interesigxis pri detaloj, demandis pri diversaj elementoj, kio mmalofte okazas dum la vizitoj de eksterlandanoj pro lingvaj baroj.
Posttagmeze la gastoj vizitis en la Nikolao Kopernik Muzeo la ekspozicion"La mondo de la toruna spickuko", kie studentino Ewa Szalwinska, vestita en la historia robo, unuan fojon prezentis al vizitantoj esperantlinve historion de la torunaj specialajxoj. La gastoj povis gustumi ilin kaj ankaux propramane prepari per tradiciaj formiloj ornamkukojn kiujn post bakado cxiuj ricevis kiel memorajxoj. En alia parto de la Muzeo la gastoj spektis auxdo-vidan spektaklon „Torun dum la epoko de Nikolao Kopernik" kun surbendigita komento en la internacia lingvo, kiun eblas elekti inter 8 aliaj lingvoj.
Post unuhora pauxzo por mangxado okazis la cxefa evento de la tago: la internacia koncerto en la Junulara Kulturdomo. . Tie la belan, antauxnelonge restauxritan salonon plenigis publiko ne nur esperantista. Cxeestis direktorino de la Junulara Kulturdomo kaj vicdirektoro de la Eduka Departamento cxe la Urba Estraro. Sur la scenejo lauxvice prezentigxis: la junulara teatro STUDIO „P", kiu, gvidata de la regxisorino-esperantistino Lucyna Sowinska, preparis jam sian 9-an spektaklon en Esperanto: „La kvina elemento", laux la poemo de la litova poeto Edward Miezelajtis kaj muziko de Ludvig van Beethoven, poste 2 torunaj junularaj dancensembloj „BABY JAGI" kaj „RYTMIX kaj la internacia muzikensemblo „AFRIKA UMBA", kiun formas studentoj – esperantistoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, devenantaj el Kameruno, Senegalo, Nigxerio kaj Tanzanio. La tuta koncerto estis gvidata dulingve, en la pola kaj en Esperanto.
La publiko varme aplauxdis cxiujn grupojn kaj speciale la afrikanan ensemblon, kiu per siaj varmaj ritmoj kaj gajeco entuziasmigis cxiujn.
Por sumigi la tuton mi citos vortojn de la koncertgvidantino: „Tiel, dank' al universalaj lingvoj – teatro, danco, muziko kaj Esperanto ni cxiuj estis transigitaj al la pli bela mondo".
Ni aldonu, ke gxojiga estas la fakto, ke en Torun esperantistoj kunlaboras kun profesiaj
kulturistitucioj, kiuj komencas utiligi Esperanton por sia populariga
laboro.
Tiamaniere eblas
altigi nivelon de esperantistaj arangxoj kaj ankaux vaste popularigi kultureventojn kaj valorajxojn de la urbo. Ke tio eblas, montris nun kunlabore organizita cxijara Zamenhof Tago.
Teresa Nemere
__________ NOD32 Informacje 2726 (20071217) __________
|