|
En la plej granda regiona tagjxurnalo „Gazeta Pomorska" (Gazeto de Pomerelio) en Bydgoszcz (Pollando) aperis la 17.12.2007 kadre de Z.T la duonpagxa artikolo „Ligis ilin Bydgoszcz" kun granda foto de tri ISTK – studentoj Moses Simon Gabagambi el Tanzanio, Abraham Langoume el Senegalio kaj Augusto Casquero el Hispanio. La artikolo kun la foto estas trovebla en interneto sub la retadreso: http://www.gpmedia.pl/apps/pbcs.dll/article?AID=/20071217/WYWIAD/71216025 - (vidu foton)
La autorino de la artikolo red. Agnieszka Szynkowska permesis traduki kaj publikigi sxian artikolon en Esperanto kun foto por ev. Via utiligo.
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo
En Bydgoszcz, Pollando
Jen la traduko de la artikolo el pola lingvo al Esperanto:
HOMOJ. Studentoj el diversaj landoj studas cxe rivero Brda
LIGIS ILIN URBO BYDGOSZCZ
El Senegalio, Mongolio, Kamerunio, Cxinio, Uzbekio, Nigxerio, DRKongo, Albanio, Rep. de Sudafriko kaj Tanzanio. Pli junaj au pli agxaj. Ligas ilin malfacilaj por prononci nomoj kaj tio, ke ili logxas en Bydgoszcz. Kelkdek homoj el tuta mondo studas tie-cxi en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo. Ligas ilin ankau io alia: cxiuj konas lingvon Esperanto, kiun ilin lernas en ilia pola lernejo. Krome ili parolas en aliaj fremdaj lingvoj kaj hejmaj dialektoj. Po persone ili konas po kelkaj lingvoj. Malfacile ekkredi? Krome ili tute bone parolas pole.
Bold restos cxe ni ankorau du jarojn
Bold Chinzorig havas 25 jarojn. En Bydgoszcz logxas ekde ses jaroj. Kiel tien venis? Mia onklo logxis iam en Pollando, en Zawiercie. Gxi estas en sudo de la lando. Kiam mi finis lernejon en Mongolio, li proponis al mi, ke mi venu al li. Mi konsentis – li respondas. Li diras, ke kiam li venis Pollandon, li estis cxarmigita. Mi trovigxis en Europo dum mia la unua eksterlanda vojagxo. Li finis kurson de pola lingvo en Universitato de Marie Sklodowskiej -Curie en Lublino. La pola lingvo ekplacxis al li kaj fine li ekstudis en Bydgoszcz. Li studas, ne laboras, helpas al li gepatroj, kaj foje estas malfacile. Sed li ne ripozas kun lauroj. El Kujavia-Pomerelia Marsxala Oficejo en Torun li ricevis diplomon de vojagxgvidanto. Nun li arangxas vojagxojn de poloj al sia patrujo – Mongolio. Sekva vojagxo jam venontjare. Dum ses jaroj de restado en Bydgoszcz li kolektis multajn agrablajn rememorojn. Cxi jare kune kun fratino li feriis cxe Balta Maro en Leba. Ni iris lauplagxo. Homoj rigardis nin fascinitaj kaj volis fari fotojn kun ni. Tiaj situacioj okazas ofte. Sed ne cxiam estas tiel kolore. Iam vespere mi atendas cxe bushaltejo en Bydgoszcz. Venis al mi du kalvaj knaboj. Ridetante ili petis cigaredojn. Mi respondis, ke mi ne fumas kaj mi ricevis de ili vangofrapon. Neniu el starantaj apude homoj reagis. Batalante mi tirigxis al la strato, kiam venis automobiloj mi forkuris. Bold Chinzorig planas resti en Bydgoszcz ankorau cx. du jaroj. Poste mi revenos Mongolion eble fondos familion kaj mi laboros en turismo. Mongolio estas pli kaj pli populara inter turistoj.
Abraham sxatas bigoson kaj pastecxojn.
Abraham Langoume el Senegalio de tri jaroj logxas kaj studas en Bydgoszcz. Li venis tien, cxar lia kuzo estis tie pli frue. Li diris, ke Pollando estas tre bona lando kun simpatiaj homoj. Tio interesigis min. Pasis iom da tempo. Abraham pakis valizojn kaj alflugis Pollandon. Komence ne estis facile. La plej malfacila estis la unua vintro. Multaj vestajxojn mi devis surmeti al mi. En mia lando cxiam estas tre varme. Abraham felicxe neniam renkontigxis cxe ni kun diskriminado, rasismo. Li sukcesis trovi bonajn, sagxajn homojn. Li sxatas Pollandon. Kaj kion sxatas la plej multe? Mangxadon. Bigoson, pastecxojn, kokidajxojn.
Augusto devis esti kuiristo
Augusto Casquero preferas pizan supon. Li logxas en Hispanio tamen por kelkaj monatoj vojagxas tra la mondo. Aktuale regule venas al Cxinio kaj Pollando, kie lernas la polan lingvon kaj instruas hispanan kaj Esperanto.
Unuafoje mi venis al Bydgoszcz por feriado kun familio ankorau en 1975 jaro. Dum tiu-cxi vojagxo paneis mia automobilo. Tiam mi telefonis al miaj konataj instruistoj de Esperanto kaj ili helpis al mi – li rememoras kun rido. Mi eksxatis polojn, cxar ili similas al hispanoj. Mi sxatas vian tradicion kaj kulturon. Fine li komencis lerni polan lingvon. Hodiau li jam parolas tute bone. Jam li ecx ricevis proponon labori en televido – preparado de hispanaj mangxoj por prezentado en televida ekrano. Li rifuzis. Mi estas instruisto, ne kuiristo. Kvankam kiel opinias cxiuj liaj gekonatuloj li „kuiras" tute bone. Lia modela mangxado – estas la tradicia hispana mangxo kun rizo – paella. Por gxin prepari oni bezonas ankau kokidajxojn, legomojn, inter alie ankau tomatojn.
LERNEJO
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo edukas gestudentojn el la tuta mondo de 1991 jaro. Eblas en gxi lerni nau profesiojn ligitajn kun turismo kaj kulturo en tri jara postlicea (postmatura) lernejo. Dank'al kontrakto kun Internacia Akademio de la Sciencoj en San Marino (AIS) la Studumo ofertas al siaj studentoj ankau diplomojn de magistro de AIS.
Ili havas ankau amikoj inter poloj
Cxiuj cxi tri fremdlandanoj, kiuj studas en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo amikigxis kun poloj. Augusto ekzemple povus nomi almenau mil nomojn. Ili estas ekzemple Andrzej, Mirka, Korneliusz. Kun Abraham estas simile. En tiu-cxi jaro konatuloj arangxis por li la naskigxtagon kaj okaze de tio invitis lin al Gorzno (apud Brodnica) kaj Koszalin. Kelkajn tagojn li gastis cxe ili.
Agnieszka Szynkowska
agnieszka.szynkowska@pomorska.pl
|