|
En la rusia segmento de Interreto lancxigxis nova profesia muzika retejo, ofertanta tutmondan muzikon. La retejo nomigxas Sentero.ru kaj la
o-finajxo tute ne estas hazarda koincido - la vorto vere estas inventita helpe de
Esperanto-gramatiko.
Tion oni komprenas ankaux vidante la uzeblajn interfacajn lingvojn de la
retejo: krom la rusa kaj la angla oni havas eblecon elekti Esperanton.
La retejo estas absolute profesia kaj kreita sur ege alta nivelo. Impresas
ankaux la grandegaj stokoj de tutmonda muziko, acxetebla, provebla kaj
senpage elsxutebla de la retejo, kaj la elstara "uz-amikeco".
La spertaj ret-uzantoj rapide komprenas, ke temas pri plia projekto inter
la sukcesegaj kaj jam skandale mondfamaj rusiaj MP3-retejoj. Uzante multe pli
tolereman rusian legxaron pri la auxtoraj rajtoj, la retejoj legale
(vidpunkte de la rusia, sed ne de la usona juro) vendas ajnan muzikon
kontraux suficxe simbolaj prezoj. La diferenco estas, ke la rusia legxo ne
postulas kontrakton inter la vendanto kaj la rajtposedanto, permesante al
la vendisto postfakte pagi procentajxon de la konkreta vendoprezo pere de
speciala agentejo.
La usonaj kaj euxropaj rajtposedantoj nun premegas al
Rusio, por la rilataj legxoj estu amenditaj kaj certaj striktigoj jam
okazis, sed ankoraux ne tiom kruelaj, ke la retejoj igxu eksterlegxaj.
La E-ajn interfacon kaj la nomon la retejo ricevis dank' al klopodoj de la
projekt-gvidanto, Aleksej Kletsel, rusi-devena israelano, kiu lernis E-on
antaux kelkaj jaroj en la ruslingvaj retaj E-kursoj. La mendinta firmao
konsentis pri la propono, opiniante, ke tio aldonos al la projekto iom pli
da unikeco.
Laux Aleksej Kletsel, oni volonte prezentus en la retejo
ankaux E-muzikon.
Andrej Grigorjevskij
- la retejo anoncas enhavon de pli ol 500.000 kantoj en mp3
- adreso de la retejo:
http://www.sentero.net/esperanto/
fonto: Ret-info: > http://www.eventoj.hu
|