retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski          10.03.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Recenzo pri  "Metodikaj rekomendoj pri la lingvo Esperanto"

 

 


33 jaroj da perfektigo


En 1974 en la rusia urbo Ufa aperis modesta brosxuro "Metodikaj rekomendoj pri la lingvo Esperanto" fakte, malgranda lernolibro, kies auxtoro estis tiam juna instruisto de Esperanto kaj movada aktivulo Boris Kolker. La lernilo estis tiom sukcesa, ke gxi estis kelkfoje reeldonata kaj multfoje diversrimede multobligata kaj farigxis la plej populara en la tiama Sovetio. Dekmiloj da esperantistoj ekposedis la lingvon helpe de gxi; plejparto de nunaj ruslingvaj movadaj aktivuloj estas "lernintoj de Kolker". En 1992 la lernolibron eldonis moskva akademia eldonejo Nauka; gxi uzeblas (kaj konstante uzatas) en Interreto.

Tamen post la lasta papera eldono pasis 15 jaroj, kaj aperis bezono gxisdatigi kaj perfektigi la libron. Do, la auxtoro denove reviziis kaj aktualigis la lernilon, kaj la eldonejo Impeto entreprenis la novan belaspektan eldonon rezulton de la 33-jara perfektigo de la furorajxo.


Kio distingas tiun cxi lernolibron de aliaj kaj kie kusxas la kauxzoj de gxia populareco kaj efikeco?
Unue, en la scienca aliro al la kompilo. La auxtoro, mem sciencisto-filologo, zorge kombinis diversajn, malfacile kunmeteblajn principojn (oftecon de leksemoj kaj ilian lauxteman enkondukon, kompleksan prezenton de gramatiko kaj tauxgajn ekzercojn, ktp, ktp).

Due, la lernolibro alvokas perfektigxi en la lingvo plu kaj partopreni la movadon. Por tio estas destinitaj pluraj tekstoj en la lecionoj kaj la suplemento, kiu estas la unua leciono el alia furorlibro (jam internaciskale!) de la sama auxtoro "Vojagxo en Esperanto-lando" do la deziranto jam scias pri tio, kiel "enlogxigxi" post la kursofino en Esperantujo, kion fari kaj kion legi por plu kreski!

Trie, kaj plej grave, la lernolibro ne nur instruas gramatikon kaj leksikon, ne nur enkondukas en la Esperanto-kulturon " tion faras ankaux aliaj " gxi celas prepari ne simple bonan lingvoparolanton, sed ankaux aktivan movadanon, konscian propagandiston de Esperanto kaj gxia interna ideo. Por tio fine de cxiu el la 20 lecionoj trovigxas fragmentoj el ruslingvaj sciencaj artikoloj kaj doktoraj disertacioj pri interlingvistiko kaj esperantologio, bonaj priesperantaj artikoloj el gravaj gazetoj, fragmentoj de beletrajxoj de famaj verkistoj, kiuj pozitive rememoras sian uzadon de Esperanto, ktp.
Do, fininte la kurson (cxu cxeestan, cxu korespondan aux interretan, cxu okupigxante memstare), la studanto estos bone armita per la plej gravaj kaj precizaj informoj kaj argumentoj, kiuj apogos la disvastigan entuziasmon de la nova adepto je firma bazo. Cetere, la lasta tasko de la lasta leciono sonas jene: (Verku ruse artikolon pri la problemo de internacia lingvo kaj Esperanto ...)

Certe, la lernolibro estas direktita al ruslingvanoj, kaj alilingva instruisto ne povas rekte apliki gxin por siaj lernantoj (bedauxrinde!). Sed uzi iujn materialojn el gxi por prepari lecionojn sxi/li, tamen, povas kun bona rezulto. Temas, ekzemple, pri interesaj primovadaj tekstoj en lecionoj 14-20, ekzercoj pri vortfarado kaj pri uzo de prepozicioj (kio preskaux ne ekzistas en aliaj lernolibroj), vasta uzo de proverboj kaj aforismoj. Tial gxi havindas ankaux por cxiu bona Esperanto-instruisto, kiu ecx ne unu vorton komprenas en la rusa.

Nikolao GUDSKOV


Boris Kolker:  Internacia lingvo Esperanto: plena lernolibro. Eld. Impeto, Moskvo, 2007. 264 pagxoj. ISBN 978-5-7161-0172-2.

 


MONATO, 2007, januaro

Vidu:  http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=4103

 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com