retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski          08.03.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Recenzo pri  "La lastaj tagoj de Ada, Adusxka"

 

 

La neforgesebla Ada

 

Cxiu leganto de la gazeto Heroldo de Esperanto gxis la jaro 1996 konas la nomon de Ada Fighiera-Sikorska. Dum 34 jaroj, gxis sia morto, sxi redaktis tiun valoran eldonajxon, kaj en tiu longa tempo sxi akiris multege da amikoj inter la esperantistaro. 

En cxi tiu eta brosxuro sxia edzo Gian Carlo Fighiera kortusxe priskribas la lastajn penigajn tagojn de sia kara edzino, kiun li senteme nomis per la bela pola karesnomo Adusxka, kaj kiu forpasis pro kancero en malsanulejo. 

Ada Fighiera-Sikorska estis patriota kaj kuragxa filino de patriota kaj kuragxa patro, nome la pola generalo Wladyslaw Sikorski, kiu mortis en misteraj cirkonstancoj en 1943 (laux Gian Carlo Fighiera, en la Katin-masakro). Sxi naskigxis en Pollando en 1929, kaj sxiaj infanaj jaroj estas priskribitaj en sxia verko De tajgo al minaretoj. Kun sia familio sxi  estis internigia en Siberion, de kie sxi, kiam sxi estis nur 11-jaragxa, sendis leterojn al sia onklino en Pollando. Tiuj leteroj estas kolektitaj kaj eldonitaj, kaj sxia edzo skribas, ke la vivo-vera biografia rakonto, bazita sur ili, "estas iamaniere komparebla" pro historia kadro, drameco kaj infana spontaneco "kun la taglibro de Anne Frank". 

Tamen la recenzita verketo rilatas ne al sxia frua vivo, sed al gxia doloriga fino. Kun granda amo kaj malgxojo "sed samtempe kun tute pravaj admiro kaj fiero" sxia edzo rakontas, kiel tiu kruela malsano senigis nin de unu el la plej admirindaj anoj de nia malgranda kultura komunumo. 

Estis evidente, ke li faris cxion eblan por malpezigi sxian suferon. Li limigis la nombron de samtempaj vizitantoj al sxia hospitala cxambro kaj petis, ke ili restu cxe unu flanko de la lito "por eviti, ke Ada turnu la kapon (kio kauxzis doloron)". Li ecx arangxis, ke nur florbukedoj rugxaj kaj blankaj "la koloroj de la flago de la profunde amata hejmlando de Ada" estu liverataj al sxia cxambro en la hospitalo. (Parenteze, cxi tie trovigxas bonaj konsiloj por homoj, kiuj devas zorgi pri familianoj aux amikoj, kiuj "same kiel la patrino de mia edzino" simile estas mortontaj pro tiu senkompata malsano.) 

Post la morto de Ada estis plurloke raportite pri la honta konduto de la homo, al kiu estis transdonitaj la posedo kaj redaktado de la gazeto Heroldo de Esperanto. Gian Carlo ne povis ne mencii tiujn perfidon kaj ofendon al la memoro kaj al la sindona laboro de sia nobla kaj karega edzino. 

Cxiu generacio devas relerni la lecionon, ke la indiferenta universo ne garantias justecon al siaj gefiloj. Tiom ofte la plej bonaj personoj en la mondo estas submetataj al homa kruelajxo, korpa doloro kaj seniluziigxo. 

Kiam mi studis la portugalan literaturon, mi lernis soneton de Luis de Camões, la nacia poeto de Portugalio, kiun oni povus tiel traduki: 

Bonulojn cxiam vidis mi
Suferi pro peza turmento
Sed ecx pli surprizis min

Ke ofte nagxas malbonul' en maro de plena kontento ... 

Ni multegon sxuldas al tiuj, kiuj donas al la homaro tiel dedicxitan servon kaj tiom noblan ekzemplon kiel Ada Fighiera-Sikorska. Pacon al sxia cindro. 

Garvan MAKAJ 

Gian Carlo Fighiera: La lastaj tagoj de Ada, Adusxka. Dua eldono. Eld. UEA, Rotterdam, 2006. 32 pagxoj vinktitaj, ISBN 92-9017-094-8. 

Prezo cxe FEL: 2,50 euxroj + afranko. 

Por mendi, vi krozu al la Retbutiko:  http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=ada+ta... 

 

From: "Retbutiko de FEL" <retbutiko@fel.esperanto.be>

 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com