|
Fabeloj tradiciaj kaj moderne verkitaj
Malabundas fabelkolektoj en Esperanto. Por junaj infanoj la rezulto estas,
ke tre granda parto de la monda folkloro devas esti perata en la etnaj
lingvoj.
Tra la tuta Euxropo, kaj el tie tra la Amerikoj, Oceanio kaj aziaj landoj,
disvastigxis, en nekalkulebla nombro da variantoj, kelkaj fabeloj, kiuj per
tio farigxis parto de la folklorstoko de miliardoj da infanoj. Kurioze, laux
unua vido, estas, ke neniu definitiva teksto de la fabeloj ekzistas. Kial? Cxar longe, antaux ol esti skribitaj, ili cirkuladis parole kaj tiel akiris
multajn formojn.
Infanoj gxuas auxdi (kaj poste legi) multegfoje la samajn rakontojn. Kiu
patr(in)o sukcesis eskapi la cxiuvesperan postulon "Rakontu/legu al mi pri
..."?
En cxi tiu tre modestaspekta libro ni trovas variantojn de kvin tradiciaj
fabeloj, plus du modernajn verkojn fabelkarakterajn:
1. La Montfort-a anasino. Bela junulino estas kaptita de grafo kaj
dorlotata, kvankam mallibera, en luksa cxambro. Sxi votas pilgrimi
cxiujare al pregxejo de certa sanktulo, se li ebligos al sxi eskapon.
Sxi liberigxas. Post sia morto, en formo de anasino kun idoj, sxi plu plenumas tiun voton.
2. La blua virbovo. Varianto de la fabelo pri Cindrulino. Servistigitino,
per helpo de la spirito de morta blua virbovo, trifoje, elegante vestite,
cxeestas meson, kiun cxeestas ankaux princo. La lastan fojon sxi perdas lignan
sxuon, kaj la princo gxin trovas. Trovinte, ke nur sxia piedo povas facile
eniri gxin, la princo sxin edzinigas.
3. La regxeto Johano. La plej juna el tri filoj de regxo kompatas malricxan
mortinton kaj porpagas lian entombigon. La vulpoforma spirito de la
mortinto helpas la junulon akiri turdon, kiu rejunigas, kaj belulinon kun
ora hararo. Gajninte ilin, la junulo heredas la regxan kronon.
4. La sorcxisto Merlino kaj la kavaliroj de la Ronda Tablo. Varianto de la
fama legendo pri Regxo Arturo kaj la sorcxisto Merlino.
5. La faboplanto. Magia faboplanto ebligas al malricxa viro grimpi
gxis la cxielo. Tie li petas kaj ricevas, de Sankta Petro, azenon, kiu fekas
monerojn. Sed gastejestro sxtelas la azenon. Duafoje la malricxulo petas
Sanktan Petron kaj ricevas busxtukon, kiu provizas mangxajxojn. Denove la
gastejestro sxtelas. Triafoje la malricxulo petas Sanktan Petron kaj ricevas
bastonon, kiu bategas, kiam ordonite. Gxi bategas la gastejestron, kiu
devas redoni la sxtelajxojn.
6. Arzoustaff. Tre
cxarma moderna rakonto, verkita de André Ronceray en 1993. Soifanta knabino renkontas ranon en fonto. Post diskutado la rano
petas al Thalamis, la regxino de la orkideoj, ke sxi refelicxigu la landon.
Thalamis sendas mesagxon, kiu atingas cxiujn akvojn, plantojn kaj bestojn de
la regxlando Galezio. Sxi ordonas, ke ili muzikadu por festo en certa
vilagxo. Flugkapabla porko portas iliajn reprezentantojn al la festo. Nun
cxiujare ili muzikas en la festo kaj gxojigas la landon.
7. La vera historio de la lupo en la
"Lupa Cxambro". Moderna rakonto, verkita de Josette Ducloyer en 2005. Tre mallonga rakonto pri la lasta
vivanta lupo.
Pluraj komposteraroj
gxenas legadon de la libro, sed ne suficxe, por senkuragxigi la leganton. La stilo de la rakontoj estas placxa, la enhavo
estas klara. Entute, bona kolekto havinda por tiu, kiu amas fabelojn
kaj/aux devas kontentigi siajn infanojn per fabeloj.
Donald BROADRIBB
Jean-Pierre Ducloyer: Bretonaj fabeloj. 1 â€" En Broceljando. Eld. FEB,
Rennes (Francio), 2007. 77 pagxoj vinktitaj. ISBN 2-9520978-3-6.
Prezo cxe FEL: 7,79 euxroj + afranko.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko:
http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=breton...
From: "Retbutiko de FEL" <retbutiko@fel.esperanto.be
|