retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski          05.03.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Nova Esperanto-centro en Budapesxto!

 

 
La 20-an de novembro en 2007 en Budapesxto estis inauxgurita nova, moderna Esperanto-Centro de Eventoj! 

La nova sidejo servas kiel hejmo por la Esperanto-Lingvolernejo de  Lingvo-Studio, por la E-organizajxo "Kultura E-Asocio cxe Eventoj", kaj ankaux la hungara junulara E-organizajo, HEJ trovis cxi tie sian novan bazejon. 

La nova centro ampleksas 114 m2-ojn, havas 3 komplekse ekipitajn salonojn, te-kuirejon kaj organizan oficejon, kiuj povas servi kiel kursejo kaj/aux programejo por movadaj kunvenoj: auxdo-videaj sistemoj, projektilo, komputiloj, interreta konekto helpas la Esperantajn organizajn aferojn. 

La novan centron en malvasta, interna rondo inauxguris la 20-an de novembro Szilvási László, prezidanto de Kultura E-Asocio (iama cxefredaktoro de Eventoj). En la festo ni dankis cxiujn helpantojn, niajn kunlaborantojn, dankis la brilajn kaj elstarajn sukcesojn al niaj instruistoj, kaj gvidantoj de la junulara E-Asocio HEJ cxi tie diris publikan dankon al la fondintoj kaj mecenintoj de "Premio Melinda", al la gepatroj de Szekeres Melinda. 

La nova ejo certigas idealan lokon por plej diversaj kunvenoj, prelegoj, konferencoj aux aliaj diversaj Esperantaj programeroj. 

Cxe la retpagxo http://www.esperanto.hu -- "aktualaj novajxoj" estas videbla mallonga foto-kompilajxo pri la ejo kaj pri la inauxguro. 

Adreso de la nova Esperanto-Centro estas: strato Üllői, n-ro 95, en la 9-a distrikto en Budapesxto (tuj apud la metrohaltejo "Klinikák"). 

Enirporda sonorilkodo: n-ro 20. 

En la nova ejo nun en vesperoj funkcias la lingvolernejo, dejxorado pri movadaj aferoj okazas lauxbezone. Kontaktaj telefono: +36-1-2828885  (en alia oficejo de Eventoj), kaj retadreso: "szilvasi cxe eventoj.hu" 

Szilvási László 

fonto: Ret-info: > http://www.eventoj.hu 

 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com