|
Antaŭ kelkaj monatoj iuj germanoj anoncis sian ideon de la germana
kiel la internacia lingvo, portempe, ĝis la momento, kiam oni decidos fine
pri la alia plej taŭga por la rolo de la internacia .
Eble la suba rakonteto, publikigita antaŭ cent jaroj en la krakova revuo
CZAS ( Tempo ), respondos al ĉi germanoj je starigita de ili mando pri la
taŭgeco de la germana por la lingvo internacia.
Nefacila parolo de Goethe
En lando de hotentotoj, Hotentoten, troviĝas en multnombro la
bestoj askomicetoj, el la ĝenro didelfoj, germane Beŭtelratte. Indiĝenoj
kaptadas ilin, hejmigadas kaj bredadas en ŝedoj, Kotter, prizorgitaj per
taĉmentoj, Lattengitter, por gardo de bestoj kontraŭ malbela vetero. Ĉi
ŝedoj nomiĝas germane Lattengitterwetterkotter, kaj didelfoj hejmigitaj
Lattengitterwetterkotterbeŭtelratte.
Iutage oni kaptis murdinton, Attentaeter, kiu murdis hotentotinon,
Hottentotenmutter, patrinon de du balbutantaj malsaĝuletoj,
Stottertrottel. Ĉi virino do en la korekta germana lingvo povas nomiĝi
Hottentotenstottertrottelmutter, kaj murdinto de ŝi
Hottentotenstottertrottelmutterattentaeter. La murdinton oni fermis en
ŝedon, Beŭtelrattenlattengitterwetterkotter, el kiu tamen li forkuris, sed
baldaŭ falis en manojn de iu hotentoto. Ĉi tiu, kontenta, alkuris al la estro
de regiono, kompreneble, germano.
Mi kaptis Beŭtelratte ekkriis.
Kiun? - ekkriis la estro.
Attentaeterlattengitterwetterkotterbeŭtelratte ekbalbutis indiĝeno.
Tiajn ni havas multajn.
Tio estas Hottenstottertrottelmutterrattentraeter elbalbutis indiĝeno.
Kaj vi ne povis tuj ekdiri! Vi kaptis
Hottentotenstottertrottelmutterrattentaeterlattengitterwetterkotterbeŭtelratte!
Ripetu!
Hotentoto svenis...
La supra ŝerco estas dediĉita por ĉiuj, kiuj ŝtas la belecon de la
germana ligvo. Al tiuj, kiuj lernas la germanan, oni proponas ekzercadi la
germanan elparolon ripetante la grasigitajn vortojn. Post la eklerno de ĉi
tiuj vortoj, ne estos jam pliaj germanaj... malfacilaj!
Stanislao Smigielski (pl.) - tradukinto de la supra rakonteto.
|