|
Litova jxurnalista-esperantista asocio ricevis financan subvencion por sia agado de Litova jxurnalista asocio 5000 lidojn (cxirkaux 1448 euxrojn).
Por tiu mono esperantista-jhurnalista asocio prezentis kaj efektivigos
kvar projektojn. Estas fondita kaj anoncita premio de la 1-a kaj la plej fama litova
esperantisto Aleksandras DAMBRAUSKAS (Adomas JAKSTAS, 1860 - 1938) pro la
popularigo de Esperanto en litovaj amaskomunikiloj - gxi estos 1000 lidoj.
La unua premio estos enmanigita dum la "Zamenhof-Tagoj - 2008".
Estas anoncita ankaux konkurso de la plej bonaj artikoloj por "Litova stelo" dum 2008 - estos premiitaj tri la plej bonaj kontribuoj cxiu po
500-700 lidojn.
Estos organizataj ankaux du perfektigaj seminarioj por esperantistoj-jxurnalistoj en 2008, unu en aprilo, alia en oktobro.
La cxefa projekto de tiu kaj aliaj du asocioj (Litova jxurnalista kaj Litova Esp-Asocio), kompreneble, estas organizado de la tutmonda kongreso
de esperantistoj-jxurnalistoj fine de majo en 2008 en Vilnius.
Sed tio-cxi estas tute aparta projekto, kiu havos apartan financadon. La unua bulteno
pri la esperantista-jhurnalista kongreso aperos baldaux.
Povilas JEGOROVAS
Litova E-Asocio
fonto: http://www.eventoj.hu
|