retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Floreal Martorell             01.03.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Informletero de Vinilkosmo n-ro 22

Marto 2008

 

 

Enhavo : http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=22&lge=e 

- Jacques Yvart : Nova albumo "Invito por vojagxo"

- Duoble unu : reeldono de disko "Sen lim' gxis..."

- Carlos Devizia : preparoj por "Bizara lando"

- baRok' : baroka metalo el Brazilo

- Hiphopa kompilo: relanco de la projekto

- Aliaj diversaj projektoj : Krio de morto, La Perdita Generacio, Alejandro Cossavella, Kaj Tiel Plu....

- Espo en myspace, Ipernity ... : Ale, Stefo, Rafael, VVPCx, Doktoro Oakroot, Tupelopone,
  Esperanto (Italio, Litovio, Japanio, britio, Usono, Auxstrio....)

- La ondo podkaste : la nova podkasto de la Ondo de esperanto

- Esperantomuzikblogo : cxio pri espomuziko kompilita en cxi tiu blogo

 

* * * * *


Estimataj legantoj 

Kiel promesite, sed kun iom da prokrasto, Vinilkosmo inauxguras la jaron per nova albumo de Jacques Yvart, kiu nun resanigxas post grava koroperacio. Pro la malsanigxo de Jacques kaj pro teknikaj kaj administradaj problemoj tiu albumo farigxis mem longa vojagxo; kaj tiel ankaux unu el la plej simbolaj albumoj kiam ajn produktitaj de Vinilkosmo. 

Tre surprizige estas, ke necesis represi la kodiskon de Duoble Unu jam du monatojn post ties apero, la hiphopa kompil-projekto renaskigxas post endormigxo, Carlos Devizia maturigas bizaran albumon, krome aliaj kurantaj projektoj, kiuj plenumigxos en 2008, kun novaj malkovrindaj artistoj kaj verkoj, ili anoncas ricxan esperantomuzikan jaron kun inspirigaj suprizoj. 

Ni deziras al vi bonan legadon kaj plezurigan promenadon tra la multnombraj novaj ligoj, kiuj konfirmas pli kaj pli la cxeeston de Esperanto kaj de sia muzika scenejo en la interreto, ni dankas vin, ke vi dedicxas al ni tiom de via tempo, gxis baldaux!


Nia kompleta katalogo cxe : http://www.vinilkosmo.com 

 

Vinilkosmo-Novajxoj

 

VKKD 90 " Invito por vojagxo " 

JACQUES YVART 

Por sia 26a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton. Tio ne estas lia unua provo en la internacia lingvo, sed "Yvart kantas Brassens"(VKKD19) datumis jam de 1998 !! Helpe de rimarkinda elekto de kanzonoj, Jakvo evoluigas unu el siaj preferataj temoj: la vojagxadon. Oni tiel trovas do kaj kanzonojn de Leonard Cohen (Birdo sur drato), de Johnny Cash (Diamantoj), de Georges Moustaki (Mia liber'), de Georges Brassens (La cxevaleto) kaj liajn proprajn elektitajn komponajxojn el la plej bele adaptitaj en Esperanton: (En la valo de l' rozoj, Oe, oe en la sxipo!, Magelanoj de l'Universo, ktp.....), krome menciendas kelkaj poemoj enmuzikigitajn de li, ekz. 'La invito por vojagxo' de Charles Baudelaire, kiu donas ecx la titolon al la albumo. 

La tekstaj adaptistoj, Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj Jxak Le Puil, faris rimarkindan laboron kaj foje estas tre proksime al la originaloj, kio ne estas facila afero, precipe se temas pri kanzonoj. 

La muzikista skipo, gvidata de Olivier Gérardin, estas menciinda kaj donas al cxiu kanzono la gxustan etosan tonon poluritan en la studio de la Trappe/Vinilkosmo fare de Triboulet. 

Krom la 14 titoloj, tiu "KD ekstra" entenas plusan muzikon de "La tempo de l' cxerizoj", la karaokeajn versiojn de 14 titoloj kaj ankaux videosesion realigitan dum la registrado en la studio. 

Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi : http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd90&lng=e

 

Duoble Unu reeldonita

Duoble Unu tiom suprizas nin kun la granda sukceso de sia nova KD, ke la bando devis ecx represigi gxin. Do la tempo sxajne tre urgxas, se vi volas mendi vian diskon ankoraux suficxe frutempe "Sen lim' gxis ..." se vi ne faris tion ankoraux! Uzu la duan okazon! http://www.vinilkosmo.com?disc=vkkd91&lng=e

 

Hiphopa kompilo 

La hiphopa kompil-projekto en atendo jam de kelka tempo, reaktivigxas, kaj pluraj artistoj anoncigxis kaj sendis aux definitivan materialon aux demoversiojn.

Intertempe ni povas citi jam la jenajn artistojn:
- La Pafklik (Parizo)
- Dolchamar (Finnlando)
- DJx Rogxer' (Hispanio/Brazilo)
- Tone (Antonio Moreira, Brazilo)
- Musabana (Norvegio)
- Jan Shroeder (Germanio)
- DJx Kunar (Germanio)
- Trackman Artifex (ex La Zinfonia, Cxilio) 

Krome ni atendas la demojn aux definitajn mastrojn de jenaj artistoj : 

- Eterne Rima (Pollando/Japanio)
- Argxenta nubo (Suda Koreio)
- Marteno Minihx (Slovakio)
- Hotel-Desperado (Danio)
- Whity (Britio/Francio)
- Tomio (Svedio) 

Jen veto por 2008 : la defio estas lancxita!

 

Cxiam Bizara Lando 

Carlos Devizia estas argentina artisto kun multaj talentoj, kiu kiel artisto movigxas inter pentrado, grafiko, muziko kaj videoarto. 

"Cxiam" estas la unua kanto en esperanto, kiun Carlos finis, sed aliaj estas preskaux finpretaj aux ankoraux prilaborataj. Carlos planas fini sian albumon "Bizara Lando" en tiu cxi jaro. 

Carlos proponas miksajxon eksternorman (por ne diri strangan) de sonfontoj tiom elektronikaj kiom klasikaj, uzante por tio muzikilojn kiel la saksofonon, klarneton, klavarojn kaj aliaj nekutimajn ilojn kiel la digxeriduon aux ukulelon, la tuto peras multkulturan kaj esperantan impreson ricxigitan per strukturoj kaj gamoj el tre diversaj horizontoj. 

La videofilmeto de la kanto "Cxiam" realigita de Carlos mem kaj invokanta la trasercxadon de aspektoj de libereco estis publikigita en "La Farbskatol" por anonci la preparadon de la albumo. 

Por la realigado de sia videofilmeto (Klipo), Carlos uzis kelkajn filmfragmentojn kaj fotojn el la publika liberrajta heredajxo, kaj kreis etajn movbildojn, kiuj vekas en la spektantoj etoson tiel bizaran kiel lia muziko. 

Spektu mem: http://farbskatol.net/dotclear/index.php?user=carlosDevizia&mode=redac

 

Brazila metalo

La bando " baRok' " fondita de la gitaristoj Rafael Milhomem kaj Rafael Muniz (Kadriya) estas nova barokmetala projekto, la bando kantas esperantlingve kaj havas sian centron en la koro de Brazilo, en Goiânia, la cxefurbo de la sxtato Goiás, kie logxas la du Rafaeloj. 

Raphael Milhomem estas tre sperta kaj lerta gitaristo, kiu ludas tiel bone rokon, metalon kiel klasikajn muzikojn. Li estas ankaux komponisto kaj muzika arangxisto en diversaj aliaj bandoj rokaj aux metalaj en Brazilo, kiel ekz. "Sunroad", "Euphony" kaj akustike ankaux en "Alma Brasileira" kaj en la triopo "El Ligno Trio".    http://www.myspace.com/ellignotrio 

Li preparas esperanto-albumon, kies demo pretos en la venontaj monatoj. Li ankaux laboras por pretigi kontribuon kun partopreno de multaj kantistoj el la muzika medio de Goiânia por la projekto de metalkompilo en esperanto lancxita de Vinilkosmo kaj Kosmuzik. 

Dume vi povas jam viziti la personan pagxon de Raphael: http://www.myspace.com/rafaelmilhomemoficial

 

Aliaj projektoj 

- Krio de Morto, la subgrunda pola bando (VKKD35) delonge preparas sian esperantan albumon malgraux tio, ke Gregor foriris el Pollando por eklogxi en Skotlando... lauxdire ili preparas sian spektaklan prezentadon por UK 2009 en Bialistoko. Vi povas spekti videoklipon de aperonta kanto en tiu albumo en la pagxo de EUROKKA (aligxo senpaga): http://artista.ikso.net/eurokka/membro/login.php       Se vi ankoraux ne estas membro, bonvolu aligxi al ni, kaj tiam ni sendos al vi vian nomon kaj la kodvorton. 

- La Perdita Generacio el norda Svedio post apero sukcesa kun la kodikso "Ek sen lime" (VKKD 89) laboras jam por nova albumo, kiu devus aperi antaux la fino de la jaro. 

- Alejandro Cossavella la argentina kantisto de La Porkoj (VKKD23) kaj de Strika Tango (VKKD70) laboras kun la brazila eldonejo Kosmuzik' (kaj eble kuneldone kun Vinilkosmo) por sia nova albumo... Momente ne estas eble diri sub kiu nomo la artisto eldonos sian albumon . lasu surprizigi vin. Demo estas prezentata en la pagxo de Alejandro cxe Ipernitio http://www.ipernity.com/home/alejandrocossavella 

- La barcelona bando Kaj Tiel Plu anoncas al ni sian intencon recxetabligxi por ampleksigi sian repertuaron per tiom da aldonaj titoloj, ke ili povas krei novan albumon . eble 2009 estos la jaro por ilia 3ª disko.. sed nenio certas...

Rigardu ilian pagxon kiun vi trovos en « cxefamikaro » de Vinilkosmo : http://www.myspace.com/vinilkosmo 

 

Esperanto en Miaspaco (Myspace) 


Konstanta fluo de novaj esperantlingvaj artistoj aperas regule en Miaspaco!
Jen la unua, Stefo, nova kantisto- gitaristo el Berlino (Germanio) kiu prezentigxis en cxi jara IS : http://www.myspace.com/stefichjo 

- Rafael Mihomem el Brazilo (vidu la artikoleton supre) kaj lia akustika triopo : http://www.myspace.com/rafaelmilhomemoficial http://www.myspace.com/ellignotrio 

- La famega bando, kiu ankaux skandale furoris en iama IS, la VERDVARMCXILIPIPRO http://www.myspace.com/verdvarmchilipipro 

- La blusa artisto Doktoro Oakroot el Usono http://www.myspace.com/doctoroakroot 

- La Madrida povpopa nova bando Tupelepone ekkantas en esperanto.. Pepe la kantisto estas esperantisto kaj li faris unuan provan kanton, kiu auxskulteblas tie : http://www.myspace.com/tupelopone 

Pluraj bandoj, kiel jam konate, donis al si la grupnomon 'Esperanto' sen scii nek kanti la internacian lingvon (el Britio, Italio, Litovio, Japanio, Auxstrio, Usono, Argentino, Bolivio) 

En Londono grupo nomas sin 'Esperanto'. cxar ili kreas cxefe miksajxojn de mondmuzikaj gxenroj (la unua albumo "Esperanto Kuba" el kubaj influoj - la venonta albumo estos "Esperanto Afrika"), tiu nomdonado sxajnas al ili tipa por la epoko. 

Je la origino de la projekto trovigxis du personoj : Helicopter Girl, kiu verkas la muzikojn, la tekstojn kaj kantas kaj al tio Ike Nossel, kiu ludas preskaux cxion, produktas kaj realigas cxion. La bando jxus finpretigis sian unuan albumon kaj sekve esperas fari turneon de festivaloj en Britio kaj Euxropo. http://www.myspace.com/esperantocuba 

- Auxstria rokbando (el Tirolo) kun nova kantistino, Gerlinde Präauer .. http://www.myspace.com/esperantomusic 

- Itala poprokbando el Romo http://www.myspace.com/discoesperanto 

- Japana pop-rokbando http://www.myspace.com/esperanto3 

- Elektronika/tekno- bando el Kaunas en Litovio http://www.myspace.com/esperantas 

- Pop punka bando el Buffalo, Novjorko, Usono http://www.myspace.com/esperantorock 

- Akustika muzikfandiga bando el Bonaero en Argentino http://www.myspace.com/esperantogrupo

- Latinroka bando el Bolivio http://www.myspace.com/esperantobolivia 

- sendependa rokbando de El Paso, Teksaso, Usono http://www.myspace.com/esperantorocks

 

Vinilkosmo en Ipernitio (Ipernity) kaj Facebook

La interreta prezenteco de Vinilkosmo pliampleksigxas kun la fresxdata malfermo de la pagxoj en Ipernitio   : http://vinilkosmo.ipernity.com           kaj
Facebook : http://www.facebook.com/profile.php?id=756238348 

Tiuj cxi komplementas la pagxojn jam plurmonate ekzistantajn, ekz. cxe Miaspaco (Myspace): http://www.myspace.com/vinilkosmo 

Ankaux artistoj komencas nun malfermi novajn pagxojn en Ipernitio: 

- Alejandro Cossavella, le fama argentina artisto, kantisto de La Porkoj kaj de Strika Tango : http://www.ipernity.com/home/alejandrocossavella 

- La Pafklik (repa bando el Parizo) : http://www.ipernity.com/home/lapafklik   kaj 

   Flavio Fonseca (Brazilo) : http://www.ipernity.com/home/32881

 

La Ondo de Esperanto podkaste 

Jam de longa tempo pluraj radioj dissendas podkaste, kiel ekzemple inter aliaj Pola radio, Radio Aktiva aux ankaux Parolu mondo. 

Tute nova... la 20an de februaro 2008 aperis la dua podkasto de "La Ondo de Esperanto". Post superrigardo pri la reagoj al la unua radioprogramo de "La Ondo", oni povas auxskulti Esperanto-novajxojn el pluraj landoj de la mondo, prezenton de la nova disko "Invito por vojagxo" de Jacques Yvart kaj, kiel la cxefan programeron, humuran novelon "Historio de komerca entrepreno" de Anton Cxehxov. La 38-minutan programon vocxe prezentas Halina Gorecka kaj Aleksander Korjxenkov. 

La podkastoj de "La Ondo" estas auxskulteblaj en: http://la-ondo.rpod.ru/ [premu la sonvinjeton por auxskulti] 

Oni povas aboni la podkastojn. Se vi havas "iTunes" aux similan programon, enmetu en la abonejo la adreson : http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml Plezuran auxskultadon! 

 

ESPERANTOMUZIKO 

Se vi interesigxas pri Esperantomuziko, bonvolu viziti la retmagazinblogon ESPERANTOMUZIKO. Tie vi trovas preskaux cxion, kio sciindas pri Esperantomuziko, tion, kion vi ne trovas tie, vi trovas tutcerte en EUROKKA aux en la muzikeldonejo Vinilkosmo, aux en la iama ROK-gazet' (kelkaj ekzempleroj plu acxeteblas rekte cxe Vinilkosmo). Krome multaj adresoj, ligoj kaj kompreneble artikoloj pri Esperantomuziko. 

La blogo ESPERANTOMUZIKO estas laux propra priskribo:

Komune administrata retmagazina blogo de esperantistoj pri cxio, kio koncernas Esperantomuzikon, ekz.: EUROKKA, DATENBAZO de artistoj, VINILKOSMO kun reta muzikvendejo, informleteroj, EVENTOJ, movado, adresoj, LIGILOJ, terminaro, artistoj kaj bandoj, albumoj, muzikstiloj, MiaSpaco, Ipernitio, amikaro, radioelsendoj ktp... 

La blogo estas iniciato de EUROKKA, kiu bonvenigas kunlaborantojn, interesigxantoj turnu sin al "Cezar" <kaiser-altenburg (cxe) t-online.de> aux al alia kunlaboranto de la muzikblogo.

 

 »«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» 

 

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton 

Por persona kontakto kun Flo, bonvolu utiligi : floreal@vinilkosmo.com 


 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com