retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski          28.02.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

3ª Meksika Esperanto-Semajnfino en Tecámac (Meksiko)

 

 

From: Martin Schffer 

 
Je la 24ª kaj 25ª de novembro okazis la 3ª Meksika Esperanto-Semajnfino en la komunumo Tecámac, pli precize en la vilagxeto "Santa Maria Ajoloapan". La organiza teamo; Mallely, Morayma, Nelly kaj Martin vastskale invitis partoprenantojn el pluraj partoj de la Meksika Respubliko kaj pro tio venis multaj personoj. Pro la proksimeco al la cxefurbo cxi-foje alvenis personoj el la universitataj kursoj (UNAM) de Hugo González kaj Daniel Moreno. Krome estis diversaj aliaj homoj, inter ili, kelkaj kiuj lernis Esperanton pere de la reto. Entute venis 37 personoj el Distrito Federal, Estado de México, Aguascalientes, Veracruz, Guerrero, San Luis Potosí, Hidalgo, Morelos, ecx unu virino el Japanio; el tiuj 28 estis esperantistoj kaj 9 interesitoj. 

Oni komencis per babilado, sekvis ege interesa prezento de arabaj dancoj de Morayma kaj Nelly. Poste kurso por komencantoj (gvidita de Hugo González Monteverde), kurso por progresintoj (gv. de Martin Schaeffer) kaj infankurseto (gv. de Nelly Martínez). Hugo montris la facilecon de Esperanto, kiu impresis la auskultantojn, kaj la uzeblecojn. Aliflanke Martin prezentis kelkajn poemojn, parolis pri la Esperanto-literaturo kaj uzeblecojn de Esperanto, Ankaux kun la komencantoj oni vizitis la babilejon de Lernu, kaj vizitis kelkajn modernajn retpagxojn kiel ekzemple http://www.raporto.info, http://www.gazetejo.org , http://www.amikumu.com , http://mondakalendaro.org , http://www.lingvo.info , http://radioverda.com , http://eo.mondediplo.com , http://www.tekstoj.nl
inter aliaj kaj ecx progresintoj surprizigxis pri la ricxeco de la ofertoj en la interreto. Nelly, pere de ludoj laboris kun la infanoj. Ili desegnis bestojn kaj lernis siajn esperantonomojn, poste sxi gvidis ludon, lernita de Atilio Orellana "Direktoro de ILEI en Nederlando", en kiu oni lernas la partojn de la korpo pere de fizika kontakto kun paro. 

Sekvis bonega prezento pri la 9ª Meksika Esperanto-Kongreso kiu okazos inter la 1ª kaj 5ª de majo 2008 en Aguaskalientes. Vicente Valdés prezentis la kondicxojn, programon kaj tranokteblecojn. Post tradicia meksika mangxo "Pozole" oni arde parolis pri la estonteco de la Meksika movado, la auxskultantaro havis multajn ideojn por plibonigi la situación, ekzemple; devus esti minimume unu nacia renkontigxo dum cxiu jaro, estu almenaux 2 – 3 regionaj renkontigxoj, okazu unu Somera Kursaro de Esperanto, okazu minimume 3 kursoj en diversaj urboj de la lando, estu almenaux 3 varbagadoj cxe festoj aux librofoiroj dum cxiu jaro, oni disdonu flugfoliojn cxe Universitatoj, k.t.p. Ankaux oni diris ke ni ne devas esti tro ambiciaj sed ke la planoj, kiujn oni faras devas esti vere realigeblaj. Poste estis babilado kaj muzikumado gxis la nokto.

Bedauxrinde nur relative eta parto de la homoj restis dum la nokto por kune matenmangxi kaj dimancxe komune viziti la piramidojn de Teotiuxakano. Morayma preparis tekston pri la historio de Teotiuxakano kaj 11-persona grupo grimpis sur la sunpiramidon. Tuj antaux la piramido cx. 10 gejunuloj, farante siajn lernejtaskon, subite haltigis al Martin Schaeffer kaj komencis demandi lin angle pri lia opinio de Meksiko kaj pri turismaj aferoj. Ni kaptis la okazon vaste informi ilin pri Esperanto. Ni faris multajn fotojn kune kun la Esperanto flago. Tiel multege da personoj, inter ili eksterlandanoj, vidis la vorton « Esperanto ». Cxirkaux 15 personoj alparolis nin cxar ili volis havi informojn pri nia verda kaj bela lingvo. 

La tago ne nur estis tre agrabla pro la varbado por Esperanto, sed ankaux pro la turisma flanko. Teotiuxakano estas belega kaj alloga, oni nur povas rekomendi viziti Meksikon kaj vidi la ricxegan kulturhistorion de tiu lando. La fino de la renkontigxo estis je 17ª posttagmeze kaj cxiuj komencis la revojagxon. Entute belega kaj ripetinda renkontigxo danke al cxiuj; organizantoj, helpantoj, partoprenantoj kaj esperantistoj kiuj ne povis veni sed ili cxeestis mense kaj donis al ni bonajn dezirojn. Ni esperas vidi ilin dum venontaj kunvenoj, supozeble la 4ª Meksika Esperanto-Semajnfino okazos en februaro /marto en la federacia sxtato San Luis Potosi. Vi estos bonvena! 

Mallely Martinez Mateos

PS: La fotojn vi povas vidi cxe: http://www.artefarita.net/eofotoj

 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com