|
NI INVITAS AL STUDADO DE TURISMO, KULTURO KAJ LINGVOJ en 2008/2009
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo estas trijara nepublika
post-maturecekzamena lernejo funkcianta ekde 1991, laulegxe registrita cxe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj cxe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (UKW), Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio jxurnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo „Kujavio kaj Pomerelio", Pola Esperanto-Asocio kaj Oficejo de Vojagxantoj „Flugo".
En la studumo povas studi cxiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenau meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. Plena eduk-ciklo dauras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en nau profesioj (simboloj de Europa Unio):
post la 1-a studjaro - akireblaj kvalifikoj: lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj arangxoj; profesioj/postenoj: oficisto pri turisma informado (422104), oficisto en vojagxagentejo (422103) kaj internacia vojagxgvidanto (511301);
post la 2-a studjaro - kvalifikoj: lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko; profesioj/postenoj: organizanto de turisma priservado (341401), regiona turisma cxicxerono (511304) kaj animanto de kultura agado (347601);
post la 3-a studjaro - profesioj/postenoj: kursgvidanto de Esperanto (235910), specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo (241915) kaj specialisto pri organizado de kulturo (241990); ev. titolo de bakalauro de AIS pri humanistiko au morfosciencoj.
Lau dekreto de la pola Ministro pri Edukado de la 1-a de augusto 2000 j., kiu estis publikigita en la sxtata legx-jxurnalo — fin-diplomoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj rajtigantaj cxicxeronojn kaj vojagxgvidantojn labori en Esperanto.
En la jaro 2008/2009 kadre de la Studumo oni planas kunlabore kun Oficejo de Vojagxantoj „Flugo" gvidadon de specialigitaj kursoj pri turismo, kulturo kaj bizneso kaj ankau konversaciaj lingvokursoj. Eblas ankau partopreni semajnajn kursojn kun studentoj de ISTK/AKB – prezo 10 EUR + logxado en studenta domo po 8 EUR/nokte.
Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas akiri sciojn pri diversaj brancxoj de scienco kaj kulturo — i.a. pri ekologio, eurologio, etnologio, etnografio, ceramiko, kultur- kaj soci-geografio, interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, komerco, merkatiko, estrado, teatro - danco kaj de pluraj lingvoj.
La studjaro 2008/2009 dauros ekde septembro 2008 gxis majo 2009 kaj ampleksos: lau cxiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne (ferioj decembre kaj januare), kaj lau t.n. ekstercxeesta sistemo — la tri stud-ekzamenajn AKB -Sesiojn: 33 Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kun 35 AKB – Sesio dum 20-28.09.2008, Internacia Pedagogia Kurso dum 2-10.02.2008 kaj 33 AKB-Sesio kadre de 33 Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz dum 19-27.04.2008. Necesas partopreni almenau finekzamenan 34 AKB-Sesion dum 19-27.04.2008. Ekstercxeestaj gestudantoj povas ankau partopreni, sen krompago, libere elekteblajn kursojn ekster la sesioj.
Dum la jaroj 1991–2007 lecionojn en la Studumo gvidis lekciistoj el 60 landoj de Europo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Australio por gestudantoj el 90 landoj de la mondo. La plej ofte uzataj lingvoj en la Studumo, apud la pola kaj Esperanto, estis: angla, hispana, franca, litova, cxina, albana, itala, mongola, germana, rusa, portugala kaj svahila. La gestudantoj konatigxis tiel pri kulturo kaj lingvoj de diversaj nacioj, kaj fremdlandanoj ankau pri la pola. Okazis ankau Internacia Festivalo de 36 lingvoj.
En Bydgoszcz la studjaro 2008/2009 komencigxos per 33 Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kun 35 Sesio de AIS Klerigejo Bydgoszcz (AKB) dum 22-28 de septembro 2008, okaze de Monda Tago de Turismo (27.09) kaj Europa Tago de Lingvoj (26.09). Ekde 1.04.2008 okazos Kurso de Pola Lingvo en la Universitato (UKW) en Bydgoszcz.
La studkotizoj por la studjaro 2008/2009 estas samaj por ambau sistemoj – 200 USD au 200 EUR gxis la 31-a de decembro 2007, 250 USD au 250 EUR gxis la 31-a de marto 2008, 300 USD au 300 EUR gxis la 30-a de junio 2008, 350 USD au 350 EUR gxis la 1-a augusto 2008, poste – 400 USD au 400 EUR. Kaze de enpago kaj neeblo alveni la kandidato povas prokrasti la studentigxon gxis la sekva studjaro (t.e. 2009/2010), studentigi anstataue alian personon el la sama au alia lando, au – se eblas – utiligi la pagon por internaciaj vojagxoj de la Internacia Klubo „Esperantotur"; resendo de la mono ne eblas.
Eblas ankau aligxi por Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kaj Kurso de Pola Lingvo en Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz(UKW) dum 1.04.2008 – 1.05.2009, kio kostas 500 USD au 500 EUR. Eblas krome aligxi nur por Kurso de Pola Lingvo en Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz dum 1.04-30.09.2008 kio kostas 250 USD au 250 EUR, tiam vi ricevos ankau invitilon de la Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz, kio faciligos ricevon de pola vizo. La kurso ebligos lerni la polan lingvon tiugrade, ke oni povos aligxi sen ekzamenoj ankau al studado cxe Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz cxu por studi geografion kaj turismon, cxu aliajn fakojn en la Universitato. Tiamaniere, studante en Bydgoszcz eblos samtempe akiri kvar diplomojn: de ISTK, bakalauran kaj magistran de AIS kaj magistran de la Universitato (UKW).
Aligxojn akceptas la sekretariejo de la studumo (adreso supre); la studkotizojn oni pagu al bankkonto:
Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz
Konto n-ro (IBAN): PL80 13201117 2034 0100 2000 0001,
SWIFT kodo POCZPLP4 por Internacia Centro
Grave: sen studpago ne eblas ricevi invitleteron, se la aligxinto gxin bezonas por akiri polan vizon; krom tio konsideru, ke ekde septembro estas tre malfacile arangxi vizon por la kuranta studjaro — tial indas aligxi kaj pagi frue, prefere gxis julio.
La modestaj viv-kostoj en Bydgoszcz (logxado en studentaj domoj+mangxado) estas ekde 200 USD au 150 EUR cxiumonate — kaj tiujn oni povas pagadi surloke.
Gestudantoj de la studumo povas ankau studentigxi cxe la Akademio Internacia de la Sciencoj (krom-kosto 32,50 EUR), kio rajtigas al 75% rabato de kromaj kurset- kaj ekzamen-kotizoj de AIS en Bydgoszcz au aliloke en centra/orienta Europo — kaj al cxiuj fin-studintoj permesas akiri la titolon de bakalauro, kaj, post pliaj du studjaroj, ankau magistro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) pri humanistiko au morfosciencoj.
Dum 2006/2007 en ISTK en Bydgoszcz studis 132 gestudentoj el pli ol 20 landoj kaj 4 kontinentoj kaj gis nun aligxis pli ol 150 gestudontoj por 2007/2008 de la tuta mondo. Ankorau oni povas aligxi por studjaro 2007/2008 – kotizo 200 USD au 200 EUR, au nur por Internacia Pedagogia Kurso kiu okazos dum 2-10.02.2008, au por Internacia Kurso por Esperanto-vojagxgvidantoj dum 19-27.04.2008, kotizoj por ambau kursoj po 100 USD au 100 EUR.
Jam nun lau la samaj kondicxoj eblas aligxi por ISTK-studado 2008/2009 en Bydgoszcz – aligxkotizo estas 200 USD au 200 EUR gxis la 31.12.2007.
Venu ankau vi kaj viaj geamikoj!
Bonvenon al nia Internacia Studumo kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz(AKB), kiu estas la unua en la mondo, kie oni cxiutage instruas en Esperanto!
Sekretario de la Program-Konsilio Prezidanto de la Program-Konsilio
(—) mag. Wojciech Ruminski (—) ASci.mag. Andrzej Grzebowski
|