|
Kiam ŝi mortis, li aranĝis al ŝi honestan entombigon. Venis ĉiuj amikinoj,
mallertaj oldulinoj en beretoj, en odorantaj per naftalino mantelaĉoj kun
kolumoj el kojpoj, el kiuj iliaj kapoj elstaris kiel grandaj palaj tumoroj. Ili
komencis taktoplene sorbetumeti, kiam ĉerko pendigita sur plurkaŭze malsekaj
ŝnuregoj malsupreniris, kaj poste arigitaj en grupetoj, sub kupoletoj de
kunmeteblaj ombreloj en la plej neprobablaj desegnaĵoj ekmarŝis al aŭtobusaj
haltejoj.
Ankoraŭ la saman vesperon li malfermis meblodrinkujon, kie ŝi tenadis
siajn dokumentojn kaj li serĉis tie ion, mem ne sciante kion. Monon. Sekretajn
akciojn. Obligaciojn por trankvila maljuneco, reklamigitajn ĉiam en televido
per aŭtunecaj scenoj plenaj de falintaj folioj. Li trovis nur malnovajn
asekurlibretojn, el kvindekaj, sesdekaj jaroj, partian legitimilon de patro, kiu
mortis en la okdeka jaro, en la absoluta konvinko, ke komunismo estas la
metafizika ordo kaj la eterna, kaj ankaŭ siajn desegnaĵojn el antaŭlernejo,
akuratece lokigitajn en la kartona paperujo kun gumtenilo. Tio lin ekkortuŝis.
Estis tie ankaŭ ŝiaj kajeroj plenigitaj per receptoj por kukumoj, marinitaĵoj kaj
konfitaĵoj. Ĉiu el ili komencis sur aparta paĝo, kaj ĝian nomon ornamis
malkuraĝaj sinuaĵoj – la kuireja esprimo de belecbezono. „Piklitaj kukumoj kun
sinapo”, „Marinita kukurbo a la Diana”, „Salato a la Avignon”, „Bolovetoj laŭ
kreoloj”. De tempo al tempo aperadis etaj ekstravagancoj: „Ĵeleo el pomujaj
ŝeloj” ekzemple aŭ „Akoro en sukero”.
Tio sugestis al li, por ke malsupreniri al kelo, li ne estis ĉi tie de jaroj. Sed
ŝi volonte tie restadis, li iel ne havis tempon mirigi per tio. Kiam ŝi opiniis, ke
tro laute li spektas matĉon, kiam vanaj estis ŝiaj ĉiam pli laŭtaj plendoj, li aŭdis
ŝliosiltinton kaj pli poste pordonbruon kaj ŝi malaperadis en sian amatan
okupon: malplenigadon de laŭvicaj skatoloj da biero kaj gratadon de
translokiĝado de du grupoj de viroj transvestigitaj en kolorajn ĉemizojn el la
unua duono de ludejo al la dua.
La kelo aspektis eksterordinare pureme. Kuŝis ĉi tie eta trivita tapiŝeto, oĥ
li memoris ĝin ankoraŭ ek de infaneco, kaj staris pluŝa fotelo, kaj sur ĝi ordeme
metigita, kroĉetiga plejdo. Estis ĉi tie ankaŭ andono kaj kelkaj je amen legiĝitaj
libroj. Tamen tio, kio faradis la inferan impreson – tio estis bretoj plenaj da
polurigitaj vazetoj kun manĝtaŭgaj marinitaj produktoj. Ĉiu el ili estis provizita
per memgluema etrikedo, sur kiu ripetadis titoloj el la kajero. „Kukumetoj en
spicaĵo de sinjorino Stanjo. 1999”. „Papriko por manĝeto 2003”, „Porkograso
de Sinjorino Sonja”. Iuj el tiuj nomoj sonis sekrete „Fazeoleto apertizigita” kaj
li absolute ne povis imagi kio signifas „apertizigi”, sed la vidaĵo de premigitaj
en la bokalo palaj fungoj aŭ sangruĝaj papriketoj vekigis en li la emon por vivo.
Li surkruste traserĉis ĉi tiujn arojn, sed ne trovis kaŝitajn malantaŭ ili paperujoj,
nek kunvolritan en rulon monon. Oni aspektis, ke ŝi lasis por li nenion.
Li disvastigis vivspacon al ŝia ĉambro – ĵetadis ĉi tien nur malpurajn
vestaĉojn kaj kolektadis kartonskatolojn kun bieso. De tempo al tempo li
portadis al si el maluprenejo la skatolon da uztaŭgaj manĝaĵoj, malfermadis per
unu manmovo kaj per forko ekskrapadis el vazetoj, tion kio tie estis. Biero kaj
nuksetoj lige kun marinita papriko aŭ per etaj, mildaj kiel beboj kukumetoj
bongustis belege. Li sidis antaŭ televidilo kontemplanante sian novan vivsituon,
novan liberecon, sentis sin kiel ĵus abituriĝus kaj ĉio stariĝus antaŭ li
malfermita. Kiel komencus la nova pli bona vivo. Kaj li jam aĝigis sin, en
pasinta jaro li transpaŝis kvardekon, sed sentis june, kiel abituriento. Kaj
kvankam la nomo el lasta rento de la mortinta patrino lante finiĝadis, tamen li
havas ankoraŭ tempon por konvenaj decidoj – li manĝados malrapide tion, kion
ŝi postlasis en heredaĵo. Li aĉetados maksimume panon kaj buteron. Kaj bieron.
Poste li eble vere ĉirkaŭrigardos je iu laboro, pro tio ŝi grumblis dum lastaj
dudek jaroj. Supozeble li iros al laborborso, certe oni trovos ion al kvardekjara
abituriento, al tia kiel li estas. Povas esti, li eĉ vestiĝos la helan garnituran
veston kun blua ĉemizo – kaj ekiros al urbo. Se nur ne estos en televido iu
matĉo.
Mankis al li tamen la bruŝovado de ŝiaj pantofloj, li alkutimiĝis jam al tiu
ĉi monotona brueto, al kiu ligiĝadis kutime ŝia mallaŭta voĉo: „Vi lasus tiun TV
-spektadon, vi irus ien inter homojn, vi konkgu iun junulinon. Ĉu vi intencas
pasigi reston de vivo tiamaniere? Vi trovus por vi propran loĝejon, ĉi tie estas
tro malvaste por du personoj. Homoj edziĝas, havas infanojn, forveturas por
somerferioj subtenden, kunaranĝas grill-umadojn. Kaj vi? Ĉu vi ne hontas, ke
vin vivtenas la maljuna virino, malsaniĝita. Unue via patro, kaj nun vi, ĉion por
vi oni devas eklavi, ekglati, eĉetojn porti hejmen. Tiu televidilo obstaklas al mi,
mi ne povas dormi, kaj vi sidas antaŭ ĝi ĝismatene. Kion vi tie spektas dum
tutaj noktoj, kial tio ne tedus al vi?” Tiel ŝi grumblis dumhore, do li aĉetis por si
mem aŭskultilojn. Tio estis iu solvo, ŝi ne aŭdis televidon kaj li ŝin.
Kaj nun estis iel tiel mallaŭte. Ŝia eleganta iam ĉambro plena da telertukoj
kaj servicoŝrankoj kurbiĝis sub stokoj da kartonoj, kaj poste komencis
plenumiĝi per stranga odoro – de putraj littukoj, stuko tuŝita per langaĉoj de
fungoj, fermita ejo, kiu movigita per neniu ventigo komencas damaĝi kaj
fermenti. Iam serĉante purajn mantukojn, li trovis sur profundo de ŝranko
laŭvicajn arojn da bokaloj; ili staris kaŝite, sub amaso da litaĵoj, alsinitaj en
lanbulojn, partizanoj, kvina bokalkolumno. Li trarigardis ilin atente – de tiiuj el
la kelo ili diferenciĝis aĝperiode. Surskriboj sur etikedoj estis iom paliĝaj,
ripetadis jaroj 1991 kaj 1992, sed estis unuopaj ekzempleroj ankoraŭ pli
maljunaj – okdek tria kaj unu el sepdek oka.
Jen ĝi estis la kaŭzo de malbona odoro. La metala riglileto rustiĝis kaj ne
enlasis al ujo aeron. Kio ajn troviĝis iam en vitra vazo, nun ĝi ŝanĝiĝis en
brunan bulon. Li forfalis la vazon kun malinklino. Sur etikedoj ripetadis similaj
surskriboj: „Citrolo en ribopureo” aŭ „Ribop en citrolopureo”. Estis ĉi tie ankaŭ
entute blankaj grizigitaj acidkukumetoj. Sed konsiston de multaj aliaj li ne
sciipovus jam ekkoni, se ne ĝentila kaj priservema surskribo. Marinitaj fungoj
estiĝadis maltrapenetrema tenebra ĝelo, konfitaĵoj – la nigra koagulaĵo. Pasteĉo
ariĝis en malgrandan sekigitan pugneton. Li trovis laŭvicajn vazetojn en la
ŝuoŝranko kaj en ujo sub bankuvo. Tiu kolekto mirkonsternis lin. Ĉu ŝi kaŝis
manĝaĵojn kontraŭ li, ĉu ŝi faris tiujn stokojn por si mem, asertante, ke iam ŝia
filo transloĝiĝos? Aŭ poveble, ŝi postlasis ĵus al li, supozante, ke ŝi foriros la
unua, patrinoj vivas ja pli mallonge ol filoj, eble ŝi volis al li garantii per tiuj
vazetoj estontecon? Li rigardis ĉi tiujn uztaŭgajn produktojn kun mikso de
kortuŝo kaj abomeno, ĝis kiam li hazarde renkontis unu vazeton ( en kuirejo sub
defluilo ) kun la surskribo „Laĉiloj en vinagro, 2004” kaj tio devus lin
trankviligi. Li rigardis la volvigitajn en globeton laĉilojn, fluantajn en spicaĵo
lorunajn ŝnuretojn kaj nigrajn globetojn de la angla herbo inter ili. Li eksentis
sin malopoprtune, nur tiom da.
Ŝi embuskadis lin, kiam li deprenadis aŭskultilojn kaj iris al banejo; tiam
ŝi rapideme bruigadis el kuirejo kaj starigadis sur la vojo. „Ĉiuj birdidopj lasas
nestojn, tia estas la ordo, gepatroj devas havi ripozon. En la tuta naturo devigas
tiu ĉi leĝo. Do, kial vi turmentas min, vi devis iam de longe elloĝiĝi kaj orgaizi
sian vivon”, ŝi lamentis. Poste, kiam li provis ŝin senteme preterpasi, ŝi
mankaptadis lin je manikon, kaj ŝia voĉo estiĝadis pli alta kaj ankoraŭ pli
akresona. „Mi meritas la trankvila oldecon. Lasu min jam en kvieteco, mi volas
ripozi”.Sed li estis jam en banejo, turnis ŝlosilon kaj ekprofundadis sin en siajn
pensojn. Ŝi provis lin ankoraŭ trakapti, kiam li revenadis, sed jam kun pli
malgranda konvinko. Poste malaperadis senrimarkeble en sia ĉambro kaj tie la
spuro post ŝi pereadis, ĝis laŭvica mateno, kiam jen speciale bruegis per potoj,
por ke li ne povu dormi.
Sed ja estas sciate, ke patrinoj amas proporajn infanojn, kaj tiucele estas
patrinoj, por ke ami kaj pardonadi. Li do tute ne emociiĝis kaŭze de tiuj laĉiloj
kaj – pli poste – kaŭze de spongo en tomata saŭco, kiun li trovis en la kelo.
Cetere ĝi estis subskribita:”Spongo en tomata sauco, 2001”. Li malfermis,
kontrolis, ke la surskribo ne eraris, kaj faligis ĝin en korbon. Sed ja li trovadis
ankaŭ verajn raraĵojn. Unu el la lastaj vazetoj sur supra breto en la kelo estis
bongustega porka piedo. Aŭ ĉi akre spicitaj betetoj, kiujn li trovis malantaŭ
vualo. Dum du tagoj li manĝaĉis el kelkajn vazetojn. Por deserto li elektis
konfitaĵon el cidonio.
Por la matĉo Polio-Anglio li portegis el la kelo la tutan skatolon da
uztaŭgaj produktoj. Li ĉirakŭstarigis aregon da biero. Li etendadis manon al
skatolo, hazarde trafadis kaj manĝis avide eĉ ne observante, kion li manĝas. Sed
je ĉi tiun vazeton li turnis atenton, ĉar ŝi ekfaris la ridindan eraron: „Marinitaj
fingoj, 2005”. Li eltiradis per forko blankajn, delikatajn ĉapelojn, kaj ili kiel
vivaj deglitadis al lia gorĝo. Pafadis goloj kaj li eĉ ne rimarkis, kiam formanĝis
ĉiujn. Dum nokto li devis iri al banejo kaj ŝajnis al li, ke ŝi staras tie kaj
lamentas per birdiga voĉo, sed konscie li rememoris, ke ŝi ja mortis. Li vomis
ĝis mateno, sed tio malmulte helpis al li. En malsanulejo oni volis fari al li
transplanton de la hepato, sed oni ne trovis donanton, do li ne reakirinte
konscion mortis post kelkaj tagoj.
Aperis iu malfacilaĵo, ĉar malestis iu preta preni korpon el kadavrejo kaj
organizi entombigon. Fine anoncis por ĝi amikinoj de la patrino, ĉi tiuj
mallertaj oldulinoj en beretoj kaj etendante omrelojn en la neprobablaj
desegnaĵoj ekcelebris super li siajn kompatajn entombigajn ritojn.
--------------------------------------------
El la pola lingvo tradukis: Stanisław Śmigielski
|