retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski          23.02.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Adiaux al "kaj estas" (promocio de esperanto cxe Google)

 

 

Saluton!

Mi deziras raporti pri unu gravega atingo de Esperanto sur la kampo de interreto, pri kiu tamen gxis nun apenaux aperis informoj en la esperanto-komunumo. Unue mi auxdis pri gxi de Toon Witkam.

Cxu vi rekonas la vortojn "kaj estas", eventuale "kaj la estas"? Jes, ilin oni uzis en sercxiloj kiel Google aux Yahoo kiel aldonon al la efektive sercxata esprimo, por elfiltri el la tuta reto nur la esperantlingvajn pagxojn kaj en tiuj sercxi. Tiu solvo funkciis relative kontentige.

Ekde kelkaj monatoj tamen, tiaj vortoj ne plu estas necesaj, cxar Google decidi aprezi la esperanto-komunumon, aldonante esperanton kiel unu el la lingvoj laux kiuj eblas filtrigi la rezultojn de sercxo.

Atentu, ke ne temas pri la ebleco vidi la retpagxaron de Google en esperanto! - tio jam eblas ekde longa tempo kaj da tiaj lingvoj estas pli ol cent, inkluzive de interlingvao kaj porka latino.

La nova decido de Google envicigas esperanton inter nur 43 lingvojn, al kiuj eblas limigi la rezultojn de efektivigata sercxo. Tial la robotoj de Google nun trairante la reton auxtomate rekonas retpagxojn skribitajn en esperanto kaj dum sercxado ebligas al la uzanto sercxi nur ene de ili. Saman pozicion kiel nun esperanto ankoraux ne havas en Google tiom grandaj lingvoj kiel la hinda, la bengala, la latina, la afrikansa, aux la svahila. Cetere, esperanto estas la sola artefarita lingvo tiel agnoskita.

Por sercxi per Google nur esperantlingvajn pagxojn, uzu la adreson:

http://www.google.com/webhp?hl=eo&lr=lang_eo

Gravas en la adreso la teksto "&lr=lang_eo" cxe la fino - tiu limigas la rezultojn al esperantlingvaj pagxoj. Se vi aldonas gxin finen de adreso de ajnaj sercxrezultoj en Google, tio montros nur tiujn rezultojn kiuj estas skribitaj en esperanto.

Laux la provizataj informoj, sxajnas ke Google nun kapablas sercxi ene de pli ol 2.680.000 esperantlingvaj pagxoj. Tio donas bonan bazon ankaux por utiligo de Google kiel granda korpuso de esperanto.

Marek Blahus (E@I)
marek@ikso.net

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com