retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski          20.02.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

18 LANDOJ VIZITIS LA MALFERMAN TAGON 

 

 
La 27-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 24-an de novembro, allogis 110 vizitantojn el 18 landoj. Por la dua fojo la prelegoj de la Malferma Tago okazis en la nova konferencejo de la UEA-domo, sed en la antauxa fojo tie ankoraux mankis sxovebla son-izola muro inter la cxambroj Kanado kaj Auxstralio, kiuj pli frue servis kiel ejo de Biblioteko Hector Hodler. 

Cxi-foje ambaux cxambroj estis kunigitaj en unu grandan salonon po du horojn komence kaj fine de la tago, sed dum tri horoj okazis en ili samtempe du paralelaj programoj. 
Komence la libroservisto Ionel Onet konatigis al la publiko la plej lastajn novaxjojn de la Esperanta merkato. La cxefa gasto de la Tago estis la konata historiisto d-ro Ulrich Lins, kiu faris du prelegojn, "Esperanto kiel lingvo kaj ideo en orienta Azio" kaj "Mia alproksimigxo al Zamenhof". La dua prelego ligigxis al lia redakta laboro super la sesa eldono de la klasika verko "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat, kiun UEA lancxis en la UK en Jokohamo. Alia historiisto, d-ro Ziko van Dijk, elpasxis en sia ne malpli konata rolo de fakulo pri Esperanto-informado, prezentante sian plej fresxan libron, "Informado praktike". 

Unu el la plej elstaraj nuntempaj Esperanto-verkistoj, Jorge Camacho, prezentis ne nur sian propran novan verkon, la poemaron "Eklipsas", sed ankaux la volumon "La lingvo serena" kun kolektitaj poemoj kaj eseoj de la Nobel-kandidato Baldur Ragnarsson, kaj la novan periodajxon "Beletra Almanako", kies unua volumo jxus aperis. Alispecan verkon, sian lernolibron "Esperanto per rekta metodo", prezentis Stano Marcxek, kiu lancxis gxian nederlandan eldonon en la Malferma Tago. Kvankam origine lancxita antaux kelkaj jaroj, al multaj vizitantoj ankoraux nova estis ankaux la dvd-kurso "Esperanto - pasporto al la tuta mondo", kiun prezentis Lusi Harmon kaj Diana Babeck-Weichert. 

La vizitantoj povis konatigxi ankaux kun gxisnunaj kaj estontaj projektoj de E@I (Esperanto cxe Interreto), i.a. la planata reta informportalo pri Esperanto, kaj kun la agado kaj celoj de la euxropa Esperanto-partio Euxropo-Demokratio-Esperanto. La programon finis unuhora renkontigxo kun  estraranoj de UEA, dum kiu Ranieri Clerici, Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal respondis plej diversajn demandojn, i.a. pri la festado de la 100-jarigxo de UEA, Internacia Jaro de Lingvoj, UK en Roterdamo, kaj eksteraj rilatoj de UEA. 

Kun 12 ekzempleroj la reeldonita "Vivo de Zamenhof" estis la plej furora libro de la tago. Sekvis gxin "Informado praktike" de Ziko van Dijk (11) kaj la bildstrio "Zamenhof bildrakonte" (10). Aliaj popularaj titoloj estis "Beletra Almanako" (7), "La lingvo serena" de Baldur Ragnarsson (6), "Frauxlino Maitreyi" de Mircea Eliade (6) kaj la nederlanda eldono de "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marcxek (5). Entute la Libroservo de UEA vendis librojn k.a. varojn por 2858 euxroj. 

Novajxo estas, ke unuafoje eblas sekvi kelkajn progamerojn de la Malferma Tago virtuale. Filmis kaj enretigis ilin Andrej Grigorjevskij, kiu volontule prizorgas retajn servojn de UEA. Pro teknikaj kialoj la filmoj ne povis aperi en la propra servilo de UEA, sed eblas vidi ilin cxe http://video.google.com, sercxante per "Malferma Tago", aux pere de Libera Folio cxe http://www.liberafolio.org/2007/malfermatago/

La venonta Malferma Tago okazos sabaton, la 26-an de aprilo 2008, kaj estos dedicxita al la 100-a datreveno de la fondo de UEA. 

Gazetara komuniko de UEA, 2007.11.30. 

fonto: Ret-info:   http://www.eventoj.hu 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com