|
De la komuno de Dragash ( punkto c'e Restelico) je 41ŗ 47' nordlatitude kaj 20ŗ 36' orientlongitude , g'is la komuno de Leposavic' ( punkto de Gumnisht) je 43ŗ 16' kaj 20ŗ 49' respektive, de komuno de Kamenicė ( punkto de Tersten) je 42ŗ 39' kaj 21ŗ 47' orienten g'is komuno de Pejė (punkto Hadj'aj) je 42ŗ 43' kaj 20ŗ 00' okcidenten. La etendeco nord-suden estas 147 km , dum tiu orient-okcidenten 152 km.
La landlima linio kun Albanio, je g'ia tuteco disdividas albanojn de albanoj. Samtiel kun Makedonio, kun Montenegro kaj Serbio , parte. En Serbio estas ja tutaj teritorioj log'ataj de albanoj de Medvegjė , Bujanovc kaj Preshevė.
De Prizeren g'is la Adriatika maro estas 208 km . Kvankam c'irkau'ita de montoj g'is alteco je 2000m , Kosovo havas vojeliron al la tuta Balkanio.
1.1 La geografia divido :
Kosovo-kampo kaj Ebenaj'o de Dukagjin
La Kosovo- kampo ampleksas la duonon de la surfaco de la lando je alteco 500-600 m. La propra Kosovo- kampo estas 80 m longa kaj 7-19 km larg'a je surfaco de 950 km².
La Ebenaj'o de Dukagjin havas altecon averag'e je 300-500 m kaj c'irkau'atas de montoj 2000-2500 m altaj.
La klimato de Malbenita Montaro estas alpina, je longa vitro, severa, je oftaj grandaj neg'ofaloj kaj akraj frostoj kaj mallonga somero, fres'a kaj relative humida. La Blanka Drino ( g'is g'i eliras en ebenaj'on ) kaj ties branc'oj Bistrica de Pejė , Bistrica de Deēan, kaj Erenik , posedas grandajn energirezervojn. En Gjeravicė trovig'as granda grupo da glac'eraj lagetoj , inter kiuj la plej bela estas Hridi je alteco 1970 m kaj profundeco 6m. En Malbenita Montaro vivas multaj bestioj ( la bruna urso, la ora mustelo, la blanka mustelo, la sovag'a porko, la sovag'a kaprino, la cervo ; la sovag'aj kokino kaj virkoko, la monta perdriko ka ).
La Malbenita Montaro nomig'as hodiau' " Albanaj Alpoj" ( unuafoje de Sami Frashėri en 1888 jaro). Tre severa naturo , rompita kaj ne trapasebla reliefo , notinda manko de surfacaj akvoj nomigis ilin " Malbenita Montaro" kiun slavoj tradukis en " Prokletie" ( malbenitaj Montoj). En nia eposo pri bravuloj oni uzas ankau' aliajn nomojn kiel "Sekaj Montoj" , " Nigraj Montoj".
La montaro de Has dividig'as en Milda Haso , de Kosovo kun 60 vilag'oj kaj en Seka Haso de Albanio kun 24 vilag'oj. Pashtrik je altece 1989 m , Kunora 1573 m, Zani 1113 m estas kelkaj ties montoj.
La Montoj de Sharr ( la antikva nomo Skard- Skardus) etendig'as je longeco 80 km kaj larg'eco 25030 km de monto de Korab en Albanio g'is la Gorg'o de Kaēanik , de valo de Polog ( supra Vardaro) en ebenaj'on de Dukagjin ( kavegoj de Opojo , Srecko, kaj Sirinic'o) . Koritnik 2006 m , Cvijilen 1381m , Oshlak 2212 m , Jezerc 2090 m kaj nerodime 1721 m estas kelkaj el ties pintoj. La klimato de Sharr estas alpina. La vintro estas malvarmega, kun frostoj kaj neg'o kiu formas stabilan kaj eternan tavolon ( super 2300 m) , dum la somero estas mallonga , fres'a kaj humida.
La montaro de Drenico dividig'as en Supran Drenicon ( Rug'an) kaj malsupran Drenicon ( de Pas'ao). Ēiēavica 1091m, Carraleva 1177m , Gradina 1057 m , Breshanici 1046m , Drenica 1024 m, Golesh estas kelkaj montoj en g'i.
1.2 Riveroj kaj lagoj
De la teritorio de Kosovo iras averag'e al la maro ( Nigra Maro, Egea Maro kaj Adriatika maro) 3.6 miljardoj de kubaj metroj da akvo jare je modulo 10.5 l/sek/km² , do pli ol tiu de Moravo ( 6.8 ) kaj Vardaro
(7.8).
La Blanka Drino havas alportadon 30 kubaj metroj je sekundo. G'i havas akvofalon 30 m alta. La rivero de Drenico havas alportadon je 2 kubaj metroj je sekundo. Ibri havas averag'an alportadon de 10.5 g'is 36.5 kubaj metroj sekunde. Sitnica estas la c'efa rivero en Kosovo-Kampo. G'i havas alportadon je 15 kubaj metroj sekunde. Llapi havas maksimalan alportadon je 10 kubaj metroj sekunde. Bistrica de Pejė konatas ankau' per la nomo Lumėbardhi ( Beata rivero) de Pejė. Bistrica de Deēan au' Lumėbardhi de Deēan etendig'as same en la teritorio de Kosovo.
Erenik havas averag'an alportadon je 12-14 kubaj metroj po sekundo; Bistrica de Prizereno 0.7 kubaj metroj sekunde. Aliaj riveroj estas Mirusha, Toplluha, Klina, Istogu, Pllava, Morava de Binci , Lepenci , Nerodime.
Naturaj lagoj estas tiuj de Livadica , 2173 m super la marnivelo, la granda lago de Jandj'iku je alteco 2140 m kaj malgranda lago de Jandj'iku je alteco 2200m . La lago de Gornjesellė je alteco 2380 m je longeco 100m kaj larg'eco 53m Estas ankau' aliaj lagoj kiaj tiuj de Jaranikolicė , La Granda Lago ( je alteco 2320m ), Malgranda Lago ( je alteco 2360m ), lagoj de Gjeravicė , lago de Hidri ( je alteco 1970 m), lago de Opojė.
1.3 Flau'ro kaj fau'no
En Kosovo oni renkontas 2500 specojn da herboj el kiuj 200 estas endemiaj reliktaj. Do, en surfaco kiom 2.3 % de Balkanio oni renkontas c'irkau' 11 % de ties herboj. La arbaroj okupas c'irkau' 43 % de la teritorio. Estas ankau' endemiaj arboj en Karagaē de Pejė kaj apud Prizeren kiuj renkontig'as en Usono kaj Orienta Azioekz. la pino de Vainuto.
Fau'no
En Malbenita Montaro , c'ar tie estas ric'a herbaj'o, estas ankau' ric'a fau'no. En malaltaj zonoj kreskas erinacoj, talpoj , vulpoj, putoro , leporoj, ka). Inter birdoj oni renkontas la brunan korvon, paseron, pigon, turton, fazanon, kampan perdrikon. En kverkarbaroj trovig'as trovig'as la sovag'a porko ( oni supozas c'irkau' 4000 el ili). En montaraj zonoj estas la bruna urso, la sovag'a kaprino, la sovag'a porko, la lupo, mustelo, la sovag'a koko, perdriko, kc. Oni pensas ke en Sharr kaj Malbenita montaro vivas c'irkau' 1000 sovag'aj kaprinoj. La lupo trovig'as c'ieajn sed plejmulte en la montoj. C'i tie estas ankau' au'toktonaj cervoj.
La sovag'a kokino konservig'as en montaraj zonoj , bons'ance , ( c'irkau' 400 kapoj). Je turismika intereso estas ankau' la arbara kokino , pli malgranda ol tiu sovag'a, la monta perdriko, fazano kc. En la akvoj de Kosovo menciendas la truto de Blanka drino kaj de Lepenco, la angilo , karpo, truto, kaj multaj aliaj fis'specoj, dum en la lagoj la karpo.
La agrotero okupas surfacon je 584 000 ha au' 68 % de la teritorio, ege fertila.Oni kultivas 407 000 ha.
1.2. Ekonomio
Dum la periodo 1913-1998 Kosovo estis la plej postrestinta regiono de la eksa Jugoslavio. Tion kau'zis la manko de investaj'oj kiuj konistigis malpli ol 50" de la tutlanda averag'o tiutempe en Jugoslavio.
Industrio en la jaro 1989 provizis 39 % de la valoro de g'enerala socia producto. C'irkau' 1733 sociaj entreprenejoj kaj s'tataj entreprenejoj agadis entute.
Energitiko okupis la c'efan lokon. Du c'efaj grupoj de g'iaj resursoj estas mineraloj kaj akvoj. Je la fino de la jaroj 80 oni elc'erpis 7 milionoj da tunoj je karbo. La instalita povo en la termopovostacioj de Obiliq atingis 790 Mė "Kosova A" kaj 678 Mė "Kosova B" provizante jaran produkton je 6.1 miliardoj da Kėh.
La hidropovostacioj provizas nur 1.5 % de la energio, kvankam la hidrografia potencialo de la spaco de Kosovo estas konsiderinda ( 10.5 l/s/km 2 au' 114 kubaj metroj /s).
Post energitiko (kiu bazig'as en la eksplatado de la ric'aj basenoj je karbo en Obiliq , Belac'evc ka) notindan disvolvig'on havis la metalurgio de koloraj metaloj ekspluatanta la subterajn ric'aj'ojn de polimetaloj je bazo plombon kaj zinkon.
Ekde la komencig'o de jaroj 80 la jara produkto de la metalurgio de plombo- zinko estas atinginta 2 milionoj da tunoj. Sur tiu bazo la kombinato metalurgia-h'emia centre en Zvec'an apud Mitrovico estas produktinta dekmiloj da tunoj je plombo rafinita, elektrolita zinko, rafinita arg'ento, oro, elektrolita bsmuto, zinka klorido, pirita koncentato, kadmium, akumuliloj je plombo ka.
La industrio de ellaborado de metaloj en Kosovo estis orientigita c'efe en la produktado de la tuboj per gluado ( Ferizaj) , de ladaj'oj zinkigitaj (Vushtri), de amortizatoroj ( Prishtine), de s'ang'pecoj por au'toj ( Peje), de aldonc'aroj por traktoroj ( Mitrovice), de kuirejaj ujoj ( Prizeren) ks; elektroindustrio estis orientigita en la produktado de elektromotoroj ( Gjakove), de gladiloj ( Ferizaj ).
En Mitrovice produktig'is superfosfato kaj sulfura zinko, en Prizereno sintetikaj fadenoj, en Pejo medikamentoj. Industrio de konstrumaterialoj produktis ceramikon, cementon, kalkon kaj antau'fabrikaj'ojn en Gjakove, Han de Elez, en Kamenice, Kac'anik ka.
Industrio de ellaboado de ligno produktis lignaj'ojn, kompensaton kaj meblojn en Peje, Ferizaj, Prishtine ka, dum tiu de la papero ka kartono en Lipjan, tiu de teksaj'oj kaj konfekciaj'oj en Pris'tine, Gjakove, Prizeren, Gjilan ka.
Industrio de ledo kaj s'uoj en Peje, Prizeren, tiu de gumo en Suhareko, nutraj'industrio ( mueliga, konserva'oj, alkoholaj'oj, sukero, viandaj'oj, laktaj'oj, vegetala olio kc) en Peje, Prishtine, Ferizaj ka.
Agrikulturo
La tritiko okupas la kvaronon de semita agro. Oni semas ankau' maizon kaj sekalon. Inter la industriaj plantoj estas la sukerbeto , la sunfloro , tabako. Oni kultivas pomojn, plumojn, pirojn, c'erizojn kaj vinberon. La legomoj okupas 30 000 ha.
Brutbredado
La c'efan lokon okupas bovoj , la nombro de tiuj atingas 400 000. La s'afaro estas malpliigita ( en la jaro 1950 estis 650 000). Sed la kosova ekonomio post la Dua Mondmilito profilig'is lau' maniero ne rentabilitate ( per malalta akumulado kaj malmulta absorbeblo de la laborforto). C'irkau' la duono de energio foriris ekster Kosovon ne alportante profiton kaj poluante la medion. Je la fino de jaroj 80 la agrikulturo apenau' certigis la duonon de enlandaj bezonoj. Post la jaroj 90 , kiam oni maldungis 150 000 laboristojn , la senlaboreco atingis 90%.
Klerigado
En la universitato de Prishtinė estas diplomitaj c'irkau' 60 000 studentoj el kiuj 38 000 albanoj. Oni protektis pli ol 430 disertaciojn. Sed la klerigado estas ege atakita kaj batita de la serba reg'imo, samkiel tio okazis kun medicinista servo, sciencajn instituciojn, preson,eldonadon, masmedion, kc.
1.4.1 Mineraloj kaj Ercoj
Kosovo konsistigas unu el plej ric'aj zonoj de Eu'ropo pro mineraloj. Tio danke al g'ia bunta geologia-tektonika konstrukto kaj nova vulkanizig'o de terciaro. La ercoj de plombo kaj zinko estas ekspluatitaj de iliroj ( dardanoj) ekde 2000 jaroj antau'e. La ercejo de plombo kaj zinko en Trepēė apud Mitrovica estas la plej granda skarnohidroterma en Eu'ropo. C'irkau' 20 000 000 tunoj estas la rezervoj elkalkulitaj g'is nun . La ric'a enhavo ( 7% je plombo, 4 % zinko, 120 g/t argento, 3g/t oro, 120 g/t bismuto, 2 g/t kadmio, germanio, galio, talio, seleno,teluro). Tiu ercejo havas tre ric'an mineralogian enhavon ( sfalerito, siderito, pirito, piroto, pirotino, plombozo, arsenopirito, hedenbergito, dj'emsonito, kalkopirito, kvarco,kalcito, galenito, rodokrozito, dolomito, aktinolito, granate, magnetito kc. La mineralizig'oj estas en sia plejparto perfektaj kristalizig'oj je rara beleco , tial iliaj ekzempleroj konservig'as jam en multaj muzeoj de la mondo.
Estas ankau' similaj ercejoj en Tregu i Vjetėr ( Malnova Bazaro), Ajvali, Kishnicė, Novobėrdė , Cėrnac, Zhuta Perla, Koparic. Entute estas elkalkulitaj 85 milionoj da tunoj je rezervoj.
La ercejoj de nikelo silica trovig'as en Golesh kaj Ēikatovė. Ili havas 1.33-1.7 % kobalto. Estas c'irkau' 25 milionoj da tunoj. Feroboksidoj estas malkovritaj en Grebnik de Drenico ( 46-51 %) enhavantaj aluminion, feron, rarajn metalojn ( vanadio,skandio, galio, zirkonon,cerion).
Magnezitoj estas en Golesh, Strezovė kaj Dubovc ( 42-44% ).
Estas fres'aj olivinitoj je rezervoj 68 milionoj da tunoj ege demandataj por forsteritaj fajrorezistaj brikoj.
Estas bentonitoj (argiloj) je alta kvalito , ornamaj s'tonoj ( granitoj de Kraēevė , kvarcitoj de Stezovc kaj Koreticė, talko de Pejė ).
La mramorigitaj brekc'ioj apud Deēan konatas en la tuta eu'ropo por ornamaj platoj. Kalkaj'oj de Ēervenikė konatas por platoj en internaj surtavoligoj.
Perspektivhavaj estas la ferercejoj , tiuj de stibio, stano kaj aparte de kupro en la monto de Sharr, samkiel asbesto, borio, hidrargo,fluorito , borito.
La lignita karbo estas abundece, je dikeco 12-100 m tute apud la surfaco.
1.4.1 Komunikado
La g'enerala reto de a'totransporto atingas 4997 km el kiuj 1950 km estas vojoj je unua kategorio.
La fervoja reto komencig'is en la jaro 1872, hodiau' g'i atingas 333 km kun 60 c'efaj stacioj, g'enerale ne je alta samtempa nivelo..
La sistemo de telefonia- telegrafia servo estas relative vaste etendita.
Aeroporto je 17 km apud Pristine, en Slatine certigas la flugadon al c'iuj eu'ropaj centroj.
1.5 La log'antaro
En la jaro 1994 estas registritaj 2 175 000 log'antoj au' 200 log'antoj/km² . La Kosovo- Kampo havas 600 log'antoj/km² . La averag'a ag'o estas 24 jara. Tiaj urboj kiaj Ulpiana, Theranda, Siparanti, Municipium DD jam komencis sian vivon antau' Kristo g'is ilin anstatau'is Prishtina, Prizeren, Pejė, Gjakova, Mitrovica ka. La ortodoksaj preg'ejoj ekzistintis antau' la alveno de slavoj. Albanoj estintis log'antoj je plimulto en Kosovo c'iamtempe. En la jaro 1690 , 20 000 el ili militis kontrau' au'stroj. La translokig'oj komencig'is kun la Rusa-Turka Milito 1876-78. El regiono de Prokuplje, Vranja, Leskovc kaj Nish albanoj estis forpelitaj en 650 vilag'oj kaj sep urboj ( Prokuplje, Kurshumli, Vranja, Leskovc, Nish, Pirot, Bella Pallanka). Nur el Toplica oni forpelis 30 000 albanojn -skribas la serba geografo Cvijic'. Inter ambau' mondmilitoj estis translokigitaj 300 000 albanoj ( 250 000 en Turkion kaj 50 000 en Albanion). Postmilite, g'is la jaro 1960 fug'is al Turkio pliaj 250 000 albanoj . Post la jaro 1970 , komencig;is amasa ekonomia elmigrado al Eu'ropo. Post la jaro 1981 , serboj lanc'is kruelan kampanjon por amasa mallog'igo inter albanoj. Oni maldungis 130 000 albanojn. En la jaro 1996 en diversaj okcidenteu'ropaj landoj petis azilon 340 700 personoj el Kosovo. En la jaro 1999 , dum krizo de Kosovo oni forpelis 730 000 albanojn ( 443 300 en Albanion).
Log'lokoj
Estas entute 1445 el kiuj 30 estas urboj. La urboj enhavas la trionon de la tuta log'antaro.
Prishtina : 250 000 log'antoj , 585 m super la marnivelo. Arkeologiaj trovitaj'oj en Graēanicė , apude, datig'as je 6000 jaroj antau' Kristo , dum en Prishtinė mem 3000-2500 jaroj antau'e.
Pejė : c'irkau' 100 000 log'antoj , estas dau'riganto de antikva Siparanto.
Prizeren : C'irkau'atas de montaj c'enoj je 2000 m super la marnivelo. Oni opinias ke la vivo de la urbo komencig'as kun Theranda de antikveco, centro de iliraj dardanoj , kiu estis 6 km apud Prizeren. La nomo de la urbo renkontig'as en XI jc , kiam sur la monteto de la urbo ekkonstruig'is fortreso je defenkaraktero. En la jaro 1019 oni mencias episkopejon de Bicanca Imperio. En la jaro 1570 g'i farig'as centro de sandj'ako (administra unuo dum Turka jugo) , dum en la jaro 1813 centro de vilajeto (pli granda administra unuo). En la jaro 1994 g'i enhavis 80 000 log'antoj.
Gjakovė : Starig'as je alteco 383 m .La ruinaj'oj malkovritaj en la okcidenta parto de Erenik , trans la ponto de Tabakoj, atestas pri antikva urbo Gabuleo, el I-IV jc. La nuna nomo menciatas de vojag'into Evliha Ēelebi en la jaro 1662 , kiam g'i havis 2000 domoj kaj 300 butikoj. Je komencig'o de jaroj 90 la urbo havis 75 000 log'antoj.
Mitrovica : Starig'as je alteco 508 m . La spuroj de ruinaj'oj en vilag'o Zhitkovc ( Karagaē) atestas pri sia deveno ekde praa neolito. La kontinueco de la ilira etneco pruvig'as ankau' per trovitaj'oj apud Sitnica , en vallas kaj en la bordoj de rivero Lushė. Konstruinte la fervojo en la jaroj 1873-1878 , Mitrovica havis notindan impeton en komercado, metiarto, minejoj kaj pligrandig'on kiel log'loko. Je komencig'o de la jaroj 90 la log'antaro atingis 75 000 personoj.
Gjilan : estas urbo en regiono de Anamoravo , fondita dum la dua duono de XVIII jc , post kiam iel perdis sian brilon la urbo de Novobėrdė. Post la jaro 1878en g'in enfluis rifug'intoj el Nish, Leskovc , Vranja. Je la fino de jaroj 90 la log'antaro atingis 100 000 personoj.
Ferizaj : Ankau' en Ferizaj enfluintis rifug'intoj el regiono de Nish, Prokuplje, Leskovc , Kurshumli kaj Vranja... En la jaro 1908 , La granda popola Kunveno kun 20 000 personoj notinde influis en Dj'on Turkan Revolucion kaj Deklaron de Konstitucio..
Kaēanik : trovig'as en la valo de Lepenc , je enirejo de la gorg'o de Kaēanik , kiu ligas la Kosovo- Kampon kun la valo de Vardar.G'i estas fondita je la fino de XVI jc kiel militcentron. En la jaro 1910 en la gorg'o de Kaēanik okazis sanguma batalo kontrau' turkoj.
2 Historia fono
2.1 La praeco kaj arkeologiaj centroj
Gravaj log'lokoj de neolita erao , kie oni entreprenis ankau' arkeologiajn fosadojn estas :
Rudnik, Fafos, Vėrnica, Tjerrtorja, Vallac, Reshtan kc. Je granda valoro estas ankau' la eneolitaj log'lokoj ( kupra erao) , jaro 2600-2200 antau' Kristo en Hisar, Gadime, Llushtė , kc. La kulturo de la kupra erao - la dua miljaro antau' Kristo, estas atestita per malkovroj en Hisar II , en Karagaē , Bėrnjicė kc. Multaj estas la atestaj'oj arkeologiaj apartenantaj al fera erao ( la unua miljaro antau' Kristo), kiel en Gadime, Cėrnicė, Dubovac, Hisar, Bellaēevc, Komaran, Gatnje kc samkiel de tumulaj tombejoj en Romajė, Suharekė, Slivovė , Malishevė, Bistrazhin, Llashticė, kc. La donitaj'oj de antikvaj au'toroj , tiuj lingvistikaj kaj tiuj arkeologiaj, igas konvinka la vidpunkton ke la lando de Kosovo dum la unua miljaro antau' Kristo, konsistigis kulturan kaj etnecan unuecon kaj log'atis de ilira gento de dardanoj.
2.2.1 Log'lokoj
En la dua duono de IV jc antau' Kristo , Dardanio menciatas en antikvaj donitaj'oj kiel geografia kaj politika tuteco memstara kaj je komencig'o de II jc antau' Kristo la Dardana Reg'lando aperas kiel grava politika organizaj'o , dum en la jaroj 80 de II jc antau' Kristo dardanoj kontrau'staras la invadon de keltaj gentoj. La Dardana Reg'lando irigas tiamtempe 20 000 soldatojn helpe al la makedona s'tato.
Dum la romia tempo la plej gravaj urbaj centroj estis Ulpiana ( poste nomig'inta Justiniana Sekunda) kaj Municipium DD.
La Kristanismo startis en Kosovo en IV jc post Kristo.
La amasaj alvenadoj de slavaj popoloj en VI-VII jc malhelpis al ekonomia disvolvig'o de Dardanio kaj devigis la iliran log'antaron en tuta parto de Okcidenta Balkanio falti siajn teritoriojn, sed ili ne sukcesis asimili g'in.
Dum la dua duono de XIV jc aperis la osmana dang'ero. En la jaro 1389 okazis la batalo en Kosovo- Kampo. Inter la albanaj nobeluloj sin distingis Gjergj Balsha la Dua kaj Teodor Muzaka la Dua kiu falis en batalkampo. En la jaro 1448 Kosovo transformig'is denove en militejojn, inter la hungara armeo de janosh Huniado kaj la osmana armeo de sultano Murado la Dua. En la jaro 1455 la plejparto de Kosovo g'i okupig'is de osmanoj. Komencig'is tiel ankau' la islamig'o de la log'antaro. Je la fino de XVI jc , 90 % de Vushtrio, 60 % de Prizereno, estis jam islamigita. En XVII jc la islamo disvastig'is ankau' en vilag'ojn.
Lau' oficialaj statistikoj , Kosovo havis en la jaro 1878 entutan log'antaron el 840 000 personoj. Dum je la fino de XIX jc , la vilajeto de Kosovo ( konsistanta el sandj'akoj de Shkup , de Prishtinė , de Prizeren, de Pejė, de Pazar i Ri kaj de Tashllixhe ( Plevje) havis surfacon je 32 900 km² kaj log'antaron je 1 066 891 personoj. En la jaro 1910 la log'antaro atingis 1 270 000 personoj kie la albanoj estis 800 000 kaj serboj 226 000, slavo-makedonoj 204 000.
2.3 Historia fono
La Orienta Krizo en la jaroj 1875-1876 kaj precipe la rusa-turka milito de jaroj 1877-1878 , profunde skuis la albanan popolon en Kosovo kaj en c'iuj aliaj ties teritorioj. En januaro 1878 Serbio , kiu kune kun Montenegro , enirintis en militon kontrau' Turkio, okupis la nordorientajn kaj sudorientajn albanajn teritoriojn de vilajeto de Kosovo, Nish-on, Piroton, Kurshumlion, Vranjon, Leskovc-on, kaj Gjilan-0n , dum Montenegro , la nordajn teritoriojn de vilajeto de Shkodėr, Tivar-0n, Ulqin-on, Podgoricon, Shpuz-on , Zhabjak-on kc. La okupado de teritorioj de vilajeto de Kosovo kaj Shkodėr akompanatis per murdado de albana log'antaro fare de serboj , montenegranoj kaj rusoj, inkluzivante la virinojn, infanojn kaj maljunulojn kaj per forpeladon de siaj teroj de 150 000 albanoj.
La ruso-turka Traktato de Santa Stefano ( 3-a marto 1878) , kiu aneksigis al Bulgario, Serbio kaj Montenegro la duonon de albanaj teritorioj, samkiel la novaj'o pri Kunsido de Kongreso de berlino ( 1878) , kiu revizius tion kaj solvus la Orientan Krizon , kaj g'enerale la dang'ero de dispecigo de la lando , plifortigis c'e albanoj la senton de unuig'o. Ligo de Prizeren , fondita je 10 junio 1878 celis la defendon de labanaj teritorioj kontrau' dispecigo. La ribeloj dau'ris sed ili atingis sian kulminon en la jaroj 1908-1912, kiam la balkanaj s'tatoj , Serbio, Bulgario, Montenegro, kaj Grekio , en septembro 1912 konkludigis la Balkanan Aliancon kaj en oktobro startigis la Unuan Balkanan Militon. Envere , la militagoj koncentrig'is en albanaj teritorioj kaj kontrau' Albanio. Je 15-an de oktobro komencig'is la ofensivo de serbaj trupoj en regiono de Vranja kaj je 18-an de oktobro la tuta serba armeo el 286 000 soldatoj sin j'etis en atakon. Okazis rezistado fare de albanoj en merdar (14-19 oktobro) , norde de Podujevo, sed la serba armeo, ekokupis unu post alia la teritoriojn de Kosovo. Granda batalo okazis en Kumanovo je 22-24 oktobro kie serboj alj'etis 126 000 soldatojn kaj kie mortigitis 10 000 volontuloj kaj albanaj soldatoj. Je komencig'o de decembro 1912 serboj atingis la valon de Shkumbin. Nur du unuajn monatojn de la milito mortigitis 25 000 albanoj. La urboj ruinig'is, la vilag'oj forbrulig'is , la log'antoj mortigitis au' forbrulig'is vivaj. En Lumė oni murdis 700 albanojn , inkluzive ec' j'usnaskitojn.C'irkau' 150 000 albanoj estis devigitaj translokig'i.
2.1.1 Linio de Teodoso
La politika divido de la Romia Imperio Okcidento-Oriento , altrudita de Teodoso en la jaro 395 post Kristo, lasis Albanion ( kie Dardanio havis 7 episkopejojn) en la orienta parto. Iliroj, en la jaro 732, falis sub kristanan patriarh'aton de Kostandinopolo, estrita de imperiestro Leo Isaurian. Tamen, kosovanoj plurestis orientigitaj al Romio kaj ne al Bizanco, ec' pro geografiaj kialoj. Post la Granda Skismo inter katolicismo kaj ortodoksismo je la jaro 1054, la nordaj albanoj plurestis kun Romio, dum serboj kun Kostandinopojo. Post la slava invado, slovenoj kaj kroatoj inkluzivitis en Okcidenta Imperio, dum Serbio, g'is tre malfrue, estis en la Orienta parto. Kvankam albanoj estis "oficiale" notitaj kvazau' orientanoj, la marbordoj de Montenegro kaj Albanio, same Bosnio kaj Kosovo, kune kun iliaj log'antoj, plurestis esence en la politikaj evoluoj en tiuj regionoj, kiuj trafis la diversaj intrigoj fare de Okcidento kaj Oriento.
2.1.2 La slava okupado
Ilirikumo falis dufoje sub la slavan jugon, unue en la jaro 570- 580 post Kristo, kaj denove en la jaro 851 sub bulgarojn. ( turka popolo asimilinta la slavan lingvon) . Tiuj lastaj regadis en Kosovo du jarcentojn, g'is kiam ili estis forpelataj de bizancoj. La dokumentoj rilate la slavan regadon, komencig'as je IX jarcento, dum la unuaj indikaj'oj pri albanoj kiel distingitan etnecon, aperas du jarcentojn poste, en la jaro 1043. La definitiva slava okupado de la log'ataj teroj de albanoj okazis je la fino de XII jarcento, kiam la fondinto de la serba dinastio, Stefan Njemanja ( la Granda J'upano) gvidis al siaj soldatoj el Ras'ka ( unua staciloko de serboj en Balkanio, ie en nordokcidento de Kosovo) al la orienta parto de Kosovo. Njemanoj konstruis kelkaj monah'ejojn, koncentritaj c'irkau' iliaj administraj familiaj centroj norde kaj okcidente de Kosovo, kio pligravig'is nur post kiam oni starigis la Patriarh'ejon de Peja, translokigamte tien tiun de J'ica, situinta centre de Serbio. La imperiestro Stefan Uros' la Unua, konata kiel Stefan Dec'anski, dum la unuaj jardekoj de XIV jarcento ekzercadis tiom fortan premon al la katolikaj albanoj (aparte en la jaro 1320) tiom provokante la starig'on de la Ligo de tiuj lastaj por memdefendo, multfoje. La filo de Stefan Dec'anski, Stefan Dus'an estas murdinta sian patron ( per strangolado). Jaron post la morto de Dus'an ( 1356) lia imperio falig'is kaj albanoj rekonfirmis sian katolicismon, sub la gvido de princo Gjergj Balsha, je la jaro 1368. Balshoj okupis ec' areon en sudokcidenta Kosovo. En la jaro 1389 , la 15an de junio, okazis la batalo de Kosovo-Kampo kiu notis la descendon de otomanoj en Balkanion.
La reokupado de Kosovo fare de serboj okazis dum la Unua Balkana Milito, kiu komencig'is je 8an de oktobro 1912. Pris'tino falis je 22an de oktobro, post kiam g'i rezistis unu semajnon. La turka armeo tuj retirig'is sed la albanoj dau'rigis la rezistadon gvidataj de tiaj politikaj figuroj tre timigaj al du serbaj generacioj: Hasan Bej Prishtina, Isa Boletini kaj Bajram Curri.
2.1.3 La kristanismo c'e albanoj
Ilirikumo ampleksinta ankau' Dardanion, kristanigitis frue. La sankta Florio kaj la sankta Lau'ro estis ja martiroj el Ulpiana, nuntempa Pris'tina.
La frau'lino Durham (angla verkistino) kiu konis bone ankau' albanojn, en sia verko "20 jaroj da balkanaj kvereloj" skribas : en la vilag'oj de la Norda Albanio ekzistas praa dikredo kristana. Sed preskau' c'iu log'anto akceptas turkan nomon- Said, Sulejman, Hysen ktp, kvankam li malamas turkon.
Samkiel la bosnianoj, albanoj estas konvertig'intaj al Islamo simple pro ekonomiaj kaj poltikaj motivoj. Tiel albanoj en siaj medioj intimaj sentas sin kristanaj, dum en la publiko muslimaj por ke sin distingu disde serboj kaj slavoj g'enerale
2.3.5 La eterna serba s'ovinismo
En XIX jarcento kiel sciite, Ilia Garas'anin, kompilis profunde s'ovinisman programon ankau' kontrau' albanojn. Je liaj spuroj iris ankau' Vaso C'ubrilovic' en XX jarcento, kiu dum la titoisma Jugoslavio farig'is ministro pri agrikulturo. Je 7an de marto 1937 La Kultura Serba Klubo en Nis' estas publikiginta la fifaman programon "Iseljavanie Arnauta" ( La forpelado de albanoj) kiun oni sugestis al la tiama reg'a serba registaro. Per sia cinikeco, C'ubrilovic' rimarkis: " se Hitler sukcesis forpeli centmilojn da hebreoj, se rusoj sukcesis deportigi de unu parto de kontinento al la alia parto, milionojn da homoj, la forpelado de kelkcentmiloj da albanoj ne povus inciti novan mondmiliton". Tia filozofio envere, katakterizus la serbo-albanajn interrilatojn g'is la jaro 1999!
2.3.6 Pri la milito en Kosovo dum la jaroj 1998-1999
La jaro 1989 notis la likvidig'on de au'tonomeco de Kosovo. Post tio, oni faligis c'iujn instituciajn au'tonomajn strukturojn, politikajn, ekonomiajn, jurajn, policajn, medicinistajn kaj kulturajn de Kosovo kaj c'io submetig'is al s'tatpotenco de belgrado ( Serbio). En majo 1990 oni kompilis " Deklaron de Akademio de Artoj kaj Sciencoj de Kosovo" kie oni postulis ke Kosovo sin deklaru sendependa subjekto kaj tutegala en Jugoslavio kaj oni arang'is la kunvenon de 114 albanaj deputitoj de la Kunveno de Kosovo je 2-an de julio kiuj deklaris " Respublikon de Kosovo" ene de jugoslava federacio. Je 26-an -30-an de septembro 1991 oni okazigis referendumon por doni al Respubliko de kosovo la necesan legitimecon , au' ene de Jugoslava federacio , au' kiel sovrana kaj sendependa s'tato. Ekde tiam, en Kosovo ekzistis paralela organizado : tiu de registaro de serbio kaj tiu de Registaro de Kosovo.
Malfondo de Jugoslavio estis tre favora momento por demandi la disg'on de kosovo. Sed la internacia faktoro ne montris saman atitudon al albanoj samkiel al slovenoj , kroatoj , bosnianoj kaj makedonoj. La Konferenco de Dejtono delegis la problemon de Kosovo al Grupo de Kontakto , kunigante tion kun duagradaj aferoj. Tio okazintis antau'e en Londono en la jaro 1992 . Albanoj en Kosovo estis instigataj ekkredi ke ili nun havas sian s'taton , havis respublikon, konstitucion, registaron, parlamenton, prezidenton. La iluzio ke Kosovo iom post iom transformig'us en memstaran subjekton de la internacia juro , preter la propagando ke la problemoj de albanoj solvig'us poste, kau'zis ian portempan malekscitig'on de la movado por sendependeco de kosovo. Tia stato portempe estis je intereso ankau' de reg'imo de Belgrado, kiu estis engag'ita en la milito en Bosnio, tial kaj g'i toleris la tielnomitan " paralelan s'tatpotencon" esence fiktiva, kaj maldirekte popularizis iliajn c'efajn protagonistojn.
En la eu'ro-usona politiko , dume , oni opiniis ke la albana afero en Kosovo solvig'us ke " gnoskante la egalecon de la rajtoj de civitanoj" kaj en alia flanko de la landlimo en 1994, oni sin esprimis vortvorte " kontrau' la perforta landlims'ang'ig'oj". Ili riferig'is fojfoje al la ideo por " malgranda simpatia albana s'tato" , " malfermita je ambau' flankoj".
La unuaj aksioj de UĒK ( Liberiga Armeo de Kosovo ), rilatas al la fino de la jaro 1992 kaj komenco de 1993. Belgrado kvalifikis g'in kiel " terorista forto" , kiel " grupig'o de separatistoj kaj secenistoj". G'is la jaro 1996 ekzistis g'enerala malkredinda klimato al g'i. La studenta movado de majo 1997 revenigis amasforme politikan aksion en c'efurbon de Kosovo. Revenig'is kiel politika motivo la slogano de la jaro 1981 : " Respubliko kaj Konstituto, per favoro au' per milito". La impeta kresko de UĒK en la jaro 1998 kau'zis radikalan s'ang'ig'on de politika estimado pri g'i. La usona Administracio agnoskis g'in kiel " kunig'o de batalantoj por libereco" . G'is la mezo de jaro 1998 g'i kontrolis 80 % de la teritorio de kosovo. La ofensivo de serba armeo somere damag'is grave g'in sed vintre 98-99 g'i agadis paralele kiel politika faktoro de kosovo. En Rambuillet g'i partoprenis egalrajte. La misio de OSCE printempe 99 konstatis amasajn masakrojn kaj serban senbridan perfortadon kaj diskonigis tion al la internacia opinio. NATO intervenis kaj jugoslavio estis devigita , post kelkaj monatoj, subskribi la militc'esadon. Hodiau' Kosovo administrig'as portempe de internacia komunumo.
3 Turismecaj aspektoj de Kosovo
3.1 Etnografiaj regionoj
Kosovo-Kampo
La vestoj similas al tiu de Shkodėr, Pukė, Mirditė , Peshkopi , urboj en Albanio ( blankaj tirq-oj , iaspeca kamlota kostumo albana por viroj, lans'trumpoj kaj gummokasenoj). La virinoj sin vestas samkiel en c'iuj aliaj distriktoj de Kosovo ( larg'aj kalsonegoj kiuj anstatau'is la longan c'emizon, kotona kurta silka c'emizo , kutime ornamita, larg'a s'alo je nigra koloro g'is sia talio.
Drenica estas subdivido kun 90 vilag'oj , je kelkaj nuancoj.
La Ebenaj'o de Dukagjin : Estas montoj kaj la ebenaj'o.
La turdomoj (nobellog'ejoj) estas en g'i karakteriza log'ejo. Samkiel en Tropojė kaj Kukės de Albanio. La tirq-oj kun koloraj strioj kiel ornamaj'on , senpos'aj ; la virinoj kun blanka vestaj'o kun longa c'emizo kaj du broditaj lanaj dikaj au' maldikaj antau'tukoj. En XIX jarcento oni portis ankau' fustanel-on , multfaldan blankan jupon , samkiel en Kosovo- Kampo.
Subdividoj estas :
Rugova :
havas 13 vilag'ojn, proksimig'as al la montaro, la viroj portas tirq-ojn kun blanka kamlota fezo , blankan s'alon el maldika teksaj'o, tre longan laj larg'an kiun oni envolvas c'irkau' la kapo kaj sia mentono. La virinoj portas blankan veston kaj longan c'emizon.
Has :
Ni konsideras la Mildan Has-on orientparte kun 60 vilag'oj kaj Sekan Has-on kun 24 vilag'oj. La virinoj de Has sin distingas per preparo de fajnaj matracoj kaj kusenoj , bisakoj kaj tornistroj el lano.
Baladoj , heroeca eposo , popolaj melodioj kaj dancoj estas karakterizaj por ties ric'a folkloro.
3.2 Termobanejaj fontoj
Oni renkontas tiajn lau'longe de tektonikaj terfendoj.
Termofontoj de Banjska , je 550 m super la marnivelo , 26 km apud Mitrovica. Je alportado 13 l/s, la akva temperaturo iras de 31ŗ C g'is 54ŗ C. Oni uzas ilin por kuraci la reu'matismon, hau'tmalsanojn kc.
Termobanejoj de Pejė , je 12 km apud Pejė . La alportado entute estas 17.5 l/s , la temperaturo atingas 46-48ŗ C.
Termobanejoj de Kllokot en la Valo de Moravo de Binci , 17 km apud Ferizaj kaj 15 km apud Gjilan , je 500 m super la marnivelo. Oni uzas ilin por banado kaj por trinkado en boteloj.
Termobanejoj de Uglar en Izvornik , je 9 km apud Gjilan. La akvoj arig'as en kavego je 8m x 4m . Profundeco 6m. Alportado 5l/s. Temperaturo 29ŗ C.
Termobanejo de Kmetovec , je 6 km apud Gjilan. Alportado 1 l/s kaj temperaturo 27ŗ C.
termobanejo de Sllatina, de Zhitisht, Amara Akvo de Kastelo, termobanejo de Lluzhan kc
3.3 La Grotoj
13 % de la teritorio de Kosovo okupas la karstaj areoj , aparte la kanjonoj kaj grotoj.
La groto de Gadime au' Groto de Mramoro trovig'as en Malsupra Gadime de komuno de Lipjan. G'i estas malkovrita en la jaro 1967. Estas en g'i multaj galerioj kaj koridoroj kaj tri etag'oj. La meza etas adaptita por turismo. En la supra etag'o estas tre fascina lageto. Pli ric'aj je stalaktitoj, stalagmitoj , kolonoj, s'tonigitaj akvofaloj estas la koridoroj de Aragono, La Au'lo de Perlo, Supra Galerio , Au'lode Larmoj, La Lazura Koridoro kaj tiu de Almet.
La groto de Radavc trovig'as 11 km apud Pejė . La pejzag'o estas fascine montara, fau'no lak flau'ro tre ric'aj estas ja medieroj kiuj igas g'in pli alloga.G'i estas malkovrita en la jaro 1966. G'i havas tri etag'oj kaj kvar galerioj. Stalaktitoj, stalagmitoj , kolonoj kaj s'tonigitaj kurtenoj estas dominantaj kaj allogaj formoj en g'i. La fluantaj akvoj je g'ia interno eliras je alportado 5 kubaj metroj sekunde nutrante la Blankan Drinon. En la internaj ejoj estas multaj vespertoj kaj insektoj.Enakve estas la grota krabo. Estas trovite partoj de la makzelo de urso de grotoj, Ursus Speleus kaj fragmentoj de ceramikaj'oj uzitaj de homoj.
3.4 La monumentoj de kulturo
La plej gravaj kastekoj estas : en Zveēan, Lipjan, Novobėrdė, Vishegrad, Pejė,Prishtinė, Trepēė, Bėrnjac , Boraē.
En Prizeren ekzistas arkitektonika ensemblo bone konservita. En la centro estas la malnova merkato- Ēarshia , kie kontinui'gas la tradicioj de metiarto je kupro , oro kaj argenta ellaborado ; en tajlorado de nacikostumoj kc. La kvartalo c'e la maldekstra bordo de la rivero Bistrica, ekster la Kastelo, per siaj stratetoj pavimitaj , konsistigas ankorau' arkitektonikan komplekson. La S'tona ponto ekde la XVII jc kiu ligas Ēarshia-n kun la cetera parto de la urbo estas alia monumento. Oni trovas en la centro de la urbo la turkajn banejojn, la banejegon ( Hamam-on) de Gazi Mehmet Pas'ao, konstruita je la mezo de XVI jc, tre elstara en Balkanio.Alia hamamo trovig'as apud la Horlog'turo , konstruita dum la XVIII jc. Super la urbo altig'as la muregoj de la Kastelo de Prizeren , konstruaj'o mezepoka, sur la fundamentoj ekde la antikva periodo.Gjakova distingig'as per siaj grandaj pontoj el s'tono. La Ponto de Tabakoj sur Erenik ekde la XVIII jc estas 127 m longa kaj havas 14 arkojn. G'i situas apud Granda Ēarshia ( Bazaro), la ponto de Taliq ekde la XVIII jc en kvartalo Varosh, kaj la ponto de Terziu ( tajloro), la plej longa , 200 m kun 11 arkoj el XVIII jc, je 7 km de Gjakova. La Granda Ēarshia estas komplekso metiarta kaj komerca , kie dau're laboras argentistoj, tajloroj kc.
En Vushtri estas la plej malnova ponto el XIV jc; La ponto de Budisavc c'irkau' 18 km apud Pejė sur la rivero Istog estas same interesa.
La plej malnova banejo en Vushtri estas Hamamo de Gazi Ali Bej el XV jc, riparita en XVII jc. G'i elstaras en la tuta Balkanio. Same la hamamo de Mitrovica el XIX jc.
Kristanaj preg'ejoj
La preg'ejo de Apostolo en Patriarh'ejo de Pejė kun saj afreskoj je kolorecaj valoroj kaj la preg'ejo de Sankta Marija en la sama loko , la preg'ejo de Sankta Demetro en Pejė el XIV jc kun s'tona ikonostaso kie aperas ankau' afresko pri Gjergj Balsha en la jaro 1357 , la preg'ejo de Benita Sinjorino-Levishka en Prizeren ( 1307) starigita sur la fundamentoj de bizanca baziliko, kun pentraj'oj je alta majstreco, la postrestaj'oj de segmentoj en la mozaiko de la planko de preg'ejo de Sankta Arh'angelo en Prizeren , preg'ejo de Milutino en Monah'ejo de Banjska (1313) , preg'ejo de Deēan kun malnovaj ikonoj en ikonostaso samkiel vico da monah'ejoj ( de Graēanica 1314-1321 , de Deēan 1327-1335, kun liksaj dekoraj'oj per skulptaj'oj kaj ric'aj afreskoj , de Pejė, ka.
La mosketoj
En la loko kie okazis la Batalo de Kosovo-Kampo ( 1389) oni starigis la Turbedon de Sultano Murato kaj Turbedon de Bajraktaro-Gazimestano. En Prishtinė estas la mosketo de Sultano (1461), distingita monumento de la skolo de Bursa. La Mosketo de Ēarshia konstruita de Sultano bajazito kun eleganta minareto ; La Mosketo Pirinazer. En Prizereno estas la mosketo de Mehmet Pas'ao ( 1549) kie oni konservas ekzempleron de Korano ekde la jaro 1312 ; la mosketo de Sinan Pas'ao ( 1615) , kaj la mosketo Suzi ( lau' la nomo de poeto el Prizereno kiu konstruis g'in) . En Gjakovė estas la mosketo de Hadum (1595) , en Pejė la mosketo Bajrakli, en Kaēanik la mosketo de Sinan Pas'ao ( 1594).
La turbedoj de bektashianoj (sekto liberala islama) estas c'efe en Prizeren kaj Gjakovė.
En Prizeren estas ankau' la muzea komplekso honore al La Ligo de Prizeren , kiun serboj ege amag'is.
autoro Bardhyl
SELIMI
|