retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski          16.02.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Recenzo pri Eklipsas

 

 

La jena recenzo baldaux aperos en MONATO - Orient-azia itinero 

 

Jam en MONATO de junio 2005 mi havis okazon recenzi du poemarojn de Jorge Camacho Cord', Celakantoj kaj Saturno. Tie mi lauxdis la versteknikon kaj montris pli modestan entuziasmon koncerne la enhavon. La eseoj, kiuj ornamis tiujn du verkojn (de Nervi kaj Neves respektive), sxajnis al mi tro altetaksaj: evidente, poeto tiel persona kiel Camacho vibrigas diversfrekvence la animojn (kaj la jugxojn) de la legantoj. 

Laux la kutimo de la eldonejo, ankaux en la nuna libreto eseeto aperas postparole. Prave, cxar gxi ja ne prezentas la poemaron aux la auxtoron al legonto, sed parolas pri ili al jam leginto, kiu do povas auxskulti kaj konsenti aux mal-, sciante pri kio temas. Baldur Ragnarsson historie, estetike kaj ecx anekdote esploras pri la japanaj poemformoj, la hajko kaj la tankao, kiuj iel kaptis Camachon dum lia vojagxo en Japanio kaj Tajvano kaj farigxis sxatata formo en cxi tiu poemaro. Kaj li esploras, kiel Camacho tiujn versformojn mastrumas. La libreto entenas sepdekon da poemoj, verkitaj (krom unu forgesita en la antauxaj kolektoj) inter 2005 kaj 2006 plejparte dum la restado en tiuj landoj; granda plimulto de la poemoj havas kvazaux piednotan tradukon en la hispana, kelkajn pli longajn plena versio hispanlingva simple sekvas aux, sporade, antauxas, tiel ke ne nepras  distingo pri tio, kiu estas originalo kaj kiu traduko. Ne cxio estas gxis nun nepublikigita: Fonto estis jam estrado, sur kiu Camacho prezentigxis plurfoje per kelkaj el la nun kunigitaj poeziajxoj. 

Maleblus akompani la poeton sen liaj postmetitaj notoj, al kiuj la leganto tuj iru cxe okaza nekompreno pri vorto rara aux nomo nekonata. La notoj, krom doni interesajn instruojn pri orientaziajxoj nekutimaj por euxropanoj, rakontas ankaux pri tio, kiel la poeziajxo naskigxis aux evoluis: jen estas menciitaj poetofratoj, kiuj sugestis pli tauxgan verson, jen estas ekzegezo de vortoformo sxangxita en diversaj vortaraj eldonoj, jen estas danko al alia klerulo, kiu helpis per sia scio. Camacho honeste redonas cxiam al Cezaro la proprajxon de Cezaro. Sed cxi preskaux pedanta klarigo supozigas, ke ne la rezultinta poemo cxefe interesas la auxtoron, sed ja gxia knedigxo kaj elkresko. 

Tio vidigxas ankaux en la skrupula notado de la verkodatoj kaj verkolokoj: du plenaj pagxoj estas dedicxitaj al listigo de tiuj detaloj. Dek sep lokoj! Unu el la versajxoj, donanta la titolon al la poemaro, la auxtoro verkis, evidente, dum transkontinenta flugo, cxar li hezitas loki gxin cxu en Tajvano, en Mulhauxzo aux en Madrido ... 

Camacho cxizas malmultvorte; li iras sian vojon, pesimisme. Kvardekjarulo, la revoj de la junagxo estas jam for:  Notu bone, junuloj: vi ne estas la futuro. Elaston, energion kaj miragxojn jun-agxajn mi konas, spertis aux, almenaux, memoras,  sed la sola futuro nomigxas maljun'.  Ne trompu vin, junuloj: la paseo vi estas. Via futuro? Jen mi! 

Kaj tute pesimisme li rigardas al la grandaj konfliktoj de nia epoko: ekde la hirosxima katastrofo gxis Irako, Libano, Palestino (al cxi lasta turmentata lando li havis tra aliaj verkoj speciale ameman atenton). Prave Ragnarsson indikas la (longan) poemon "Datrevene", verkitan en Hirosximo, kiel la centron de la poezia sperto de Camacho en cxi tiu jarduo: la homa raso evoluis "de sxtonhakilo al atomnukle" tra la diversaj sciencaj  eltrovoj, cxiuj direktitaj al mortigo. Se licas komparo inter poeziajxo kaj plena epopeo, kelkaj versoj reehxas la etoson de La infana raso. Camacho lauxte protestas kontraux la militaj kaj diktatoraj fiajxoj: cxu sterila kaj neauxskultata protesto, kiel ofte denuncoj de poetoj, aux male lia engagxita indigno havas socian rolon kaj efikon konkretan? La leganto jugxos. Same pesimisma estas la koncepto pri vivdisvolvigxo kaj vivkonkludo (cxi-loke auxdigxas reehxo el Kalocsay): 

La tutan vivon labori sxpare, sxvite, preter ripozo, gxis inkognite kora atak', aux metastazo. 

Aliloke kaj alimomente, retrospektive pensante pri faligita domo de la infanagxo, tra citajxo el Espinosa, Camacho sugestas al ni pensigan bildon: historio reale komencigxas  de sia fino.  Alivorte, nur la dua ronda krampo permesas distingi la subtilan kurbecon de l' unua. 

La momentaj bildoj estas la atuto de la poeto en cxi tiu kolekto. Momentoj kaj pensoj, kiujn certe multaj jam spertis, sed ne priversis. Tamen ne decus postuli de cxiu mikropoeziajxo ion sensacian; imagoj, splitoj, apenauxaj flagroj, abruptaj ekbriloj tuj estingigxantaj; grandaj principoj, enfermitaj en malmultsilabajn strofojn. Multo pensigas, sed, se paroli tute libere kaj sincere, kelkio forgesigxas jam cxe pagxoturno. Camacho  publikigas cxion de si; aliaj verkistoj estas pli kritikaj al si mem kaj eldonas libroforme kvazaux antologion de siaj skribitaj linioj. Tamen, ne malbone: la poeto elmetas sin komplete kaj sen retenigxemo al la jugxo de la legantoj; tusxas siajn personajn kordojn kaj elmetas siajn sonojn. Cxu ili trovos resonancon en aliuloj, tio lin ne tusxas, kaj gxuste tiel Camacho  interpretas la esencon de sia poeteco. 

Carlo MINNAJA 

Jorge Camacho: Eklipsas. Eld. Bero, Rotterdam, 2007. 116 pagxoj brosxuritaj.
Prezo cxe FEL: 10 euxroj + afranko.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko:  http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=eklips... 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com