|
En la tagoj 13/14 de oktobro 2007, sur la Hela Monto en Cxenstokovo, okazis Pregxtago de esperantistoj. Venis gesamideanoj el diversaj lokoj de Pollando. Estis 3 pastroj esperantistoj: p-roj Roman Forycki, Stanislavo Płachta kaj Stanislavo Stolz.
Sabate la S-ta Meso estis kuncelebrita en la kapelo cxe la pregxejo de patroj Pallotanoj, al kiuj apartenas p. Forycki kaj dimancxe en la Rozaria Kapelo trovigxanta cxe la enirejo al la Mirakla Kapelo sur la Hela Monto. Aliaj pregxoj, kantoj, diskutoj, informoj ktp. okazis en la kapelo en Pilgrimdomo.
Cxar cxi-jare Pregxtago okazis dum la 30-ka datreveno de IKUE Kongreso, kiu sur la Hela Monto okazis en 1977, la partoprenintoj de tiu Kongreso rememorigis gxin, oni parolis pri diversaj aferoj ligitaj kun la kongreso, organizado ktp.
Tre grava estis, ke alta protektanto de IKUE Kongreso en 1977 jaro estis kardinalo Karol Wojtyla.
P-ri Roman Forycki rakontis interese pri la okazajxoj ligitaj kun tiu cxi multnombra kongreso. Partoprenis tiam ankaux multaj pastroj polaj kaj eksterlandaj. Bedauxrinde pastro Henriko Paruzel, kiu pereis en la okcidento dum la revenvojo el Romo al Pollando rigardis la kongreson el la fenestro de la Patro kaj certe petis la benon de Bona Dio por la arangxo,
cxar la Kongreso okazis kun granda sukceso.
Pro la cxi-jara Pregxtago kaj la programo oni devas danki al s-ino Zofia Śmistek kaj s-ro Bohdan Wasilewski, kiu informis kaj invitis pastrojn ktp. Dum la kunveno s-ro Stanislavo Mandrak kaj pastro Forycki parolis pri UK, kiu okazos en 2009 jaro en Bialistoko. Temas pri tio, por ke katolikaj esperantistoj estu videblaj kaj ankaux aktive agu, laboru ktp.
Boguslaw Sobol
Kelkaj fotoj pri cxi-jara E-renkontigxo en pilgrimloko Hela Monto. Mi estas ege kontenta, ke denove akompanis gxin E-mesoj. Mi esperas, ke en venontaj jaroj pli de esperantistoj alvenos kaj mi preparos pli ricxan programon. Dimancxe dum meso kantis du junaj studentinoj el Muzika Akademio en Krakovo. Ili kantis belege, invitis ilin Ela Harężlak.
Zofia Śmistek
|