|
Estimata samideano (ino) !
Mi estas kunordiganto de projekto AKEL, t.e. "Alternativa Komunikado
inter Euxropaj Lernejoj", enkadre de Euxropa Esperanto Unio. Mi petas vin disvastigi la jenan mesagxon al E-instruistoj. Temas pri
projekto, kiu de kelkaj jaroj kolopodas kunligi euxropajn lernejojn
celante pliprofundigi euxropcivitanecon per Esperanto.
Pliaj informoj
troveblas cxe http://www.lingvo.org/akel/
la retportalo de la projekto. Mi dankas vian afablecon
Luis Ladeira, Portugalio
ludoviko@portugalmail.pt
* * *
Al instruistoj de Esperanto en Euxropo :
Saluton, gekolegoj!
Alternativa Komunikado inter Euxropaj Lernejoj, AKEL kiu celas
"pliprofundigi euxropan civitanecon per Esperanto" jam de jaroj klopodas
kunligi euxropajn lernejojn kun apogo de la eks-programo Sokrates
(nuntempe nomata "Dumviva Lernado".
Gxis la 29-a de februaro 2008 oni povas kandidatigxi al la programo
"Dumviva Lernado" de Euxropa Unio versio Comenius multflanka partnereco
por atingi apogon al tiaj projektoj. Per AKEL oni celas starigi grupojn de tri/kvar lernejoj el malsamaj
landoj, kaj kun apogo de Euxropa Unio veturigi lernantojn inter la
lernejoj de cxiu grupo.
Gxis nun du grupoj funkcias cximaniere. Temas pri Akel-1 kiu kunligas
lernejojn de Hispanio, Pollando, Rumanio kaj Portugalio (ankaux Ukrainio kiel observanta membro); kaj Akel-2 kunligante lernejojn de
Bulgario, Britio, Hispanio kaj Italio (krom Litovio).
Do, se vi laboras en euxropaj landoj ankaux vi povas "akelanigxi".
Tamen ne nur tiuj, kiuj apartenas al la nunaj landoj de Euxropa Unio.
Plulegu kaj pli informigxu cxe http://lingvo.org/akel/ la oficiala
retejo de la projekto enkadre de Euxropa Esperanto-Unio. Aligxu al la
projekto per la retejo por trovi partnerojn!
Korajn salutojn
Luis Ladeira (Luizo Ladejra)
kunordiganto de AKEL-projektoj
retadreso: ludoviko@portugalmail.pt
fonto: Ret-info:
http://www.eventoj.hu
|