|
Unu tagon fruvespere la viro revenis hejmen de la laboro kaj trovis la tutan hejmon senorda.
Liaj tri infanoj, ankoraŭ en piĵamoj, ludis ekstere en la koto, ĉirkaŭitaj de saketoj de frandaĵoj dise forĵetitaj en la antaŭa korto.
La pordo de la aŭtomobilo de lia edzino estis malfermita, same kiel la hejma pordo.
Enirinte la hejmon li vidis ke la ĥaoso estis multe pli granda. La lustro estis forĵetita surplanke kaj la enireja mato kuŝis ie interne de la ĉambro. En la salono la televido funkciis tre laŭte kaj la ĉambro estis plena de infanludiloj kaj diversaj vestaĵoj.
La kuireja lavkuvo estis plena de manĝiloj. Sur la marmorplato kuŝis disigite restaĵoj de la matenmanĝo. La nutraĵoj de la hundo estis dissemitaj sur la planko kaj rompita glaso kuŝis sub la tablo. Krome, staketo de sablo troviĝis apud la malantaŭa pordo.
Li rapide supreniris la ŝtuparon, pretersaltante kromajn ludilojn kaj stakojn de vestoj, serĉante sian edzinon.
Li estis tre zorganta, timante ke eble ŝi malsanas aŭ eble io malbona okazis al ŝi.
Li eniris la dormejon kaj trovis ŝin kuŝanta en la lito, ĝuleganta romanon, ankoraŭ en piĵamo. Ŝi rigardis lin, ridetis kaj demandis kiel pasis lia tago.
La edzo estis plene konfuzita kaj demandis ŝin: "Kio okazas ĉi tie hodiaŭ?
Ŝi ridetis al li denove kaj respondis: “Ĉu vi memoras, ke ĉiutage, kiam vi revenas de la laborejo, vi demandas min: “Kion diable vi faris hodiaŭ?”
“Jes", respondis la viro plene ŝokita.
Diris la edzino: “Do, HODIAŬ mi NE faris TION.”
(Aperinta en la Interreto. Esperantigis: Josef Ŝemer)
|