|
Nova podkasto, 7 numeroj de La Roko, Konkurso, Monda Muziko kaj pli
ENHAVTABELO
- Prova blogo de Radio Aktiva Podkasto funkcianta.
- Jam pretas kaj elsxuteblas la 5a podkasto de Radio Aktiva kaj la 7 unuaj numeroj de La Roko.
- Monda Muziko (eksa Dekminuta Podkasto) trapasas la 15an numeron.
- Intervjuoj al Radio Aktiva kaj U.E.S.
- Konkurso pri kuriozajxoj.
1 - Prova blogo de Radio Aktiva Podkasto funkcianta.
Kiel ni informis en la antauxa numero, la blogo dediita al la podkastoj de Radio Aktiva jam estas funkcianta. Bedauxrinde, post la gxisdatigo de la programo, kiun ni uzas por fari la blogon, aperis kelkaj misfunkciajxoj en la blogo, sed ili estas suficxe negravaj, kaj la blogo dauxras uzebla. Cxar temas pri prova retejo, kaj ni planas por cxi tiu jaro la translokigxo de la servilo de UES, tre eble la aspekto kaj funkciado de la blogo sxangxigxos post kelkaj monatoj (ni planas havi en la nova servilo la retejon de UES, la de Radio Aktiva kaj la de la podkastoj).
Dume, ni konsilas vin viziti la blogon de Radio Aktiva Podkasto
(http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com), Gxui gxin kaj elsxuti la enhavon.
2 - Jam pretas kaj elsxuteblas la 5a podkasto de Radio Aktiva kaj la 7 unuaj numeroj de La Roko.
Pro multo da laboro kaj malmulto da tempo, pasis multaj monatoj de la lasta podkasto de Radio Aktiva. Sed jam disponeblas por elsxuti la nova, 5a numero, de nia podkasto. Vi povas elsxuti gxin el la retejo de Radio Aktiva (http://radioaktiva.esperanto.org.uy) aux el nia podkasta blogo (http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com). En cxi lasta vi trovos ne nur la sonarhxivojn sed ankaux la priskibon de ties enhavo.
Cxar multa tempo pasis antaux la apero de cxi tiu 5a numero, ni decidis ke dum vi atendis gxin ni devus donaci al vi anstatauxan materialon, por ke vi ne perdu kontakton kun ni. Pro tio ni decidis liberigi la elsxutadon de la 15 numeroj de la unua sezono de nia rokmuzika programo La Roko. Tial, ekde septembro 2007 ni komencis disponigi al vi la diversajn numerojn de La Roko. Nune, jam elsxuteblas cxe nia podkasta blogo (http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com) de la 1a gxis la 7a numeroj de La Roko, kaj ni rakontas al vi ke la 7a estas speciala numero, tute dedicxita al la rokbando Persone. Kaj ni pretigas aliajn specialajn podkastojn; estu atenta...
3 - Monda Muziko (eksa Dekminuta Podkasto) trapasas la 15an numeron.
Ni dankas la dauxran kunlaboro de Mauricio Barbosa, el Brazilo, kun Radio Aktiva. Cxi vendredon ni dissauxdigis la 16an numeron de Monda Muziko, kie Mauricio enkondukis nin en la temo "Los Omaguacas kaj informoj pri Peruo kaj kecxua lingvo". Ni rekomendas vin auxskulti nian radion cxiuvendrede por gxui Mondan Muzikon.
4 - Intervjuoj al Radio Aktiva kaj U.E.S.
Jarfino kaj la nova jaro estis tre oportuneca por la disvastigado de Esperanto y de Radio Aktiva en nia lando. Je novembro kaj dum la sama tago, matene intervjuis nin raportisto de peronda urugvaja radiostacio Nuevo Tiempo (Nova Tempo) en la frekvenco de 1010 AM; kaj dum la vespero la intervjuon faris FM-a radiostacio. La 15a de decembro matene, alia radiostacio, Radio Carve (Radio Karve) en 850 AM intervjuois nin okaze de la datreveno de Zamenhof. Cxiuj cxi estis oportunajxoj por diskonigi Esperanton, nian societon kaj nian Radion inter la urugvajaj hispanoparolantoj.
Kaj por komenci gxoje la novan jaron, la 1a de januaro ni estis intervjuitaj de Givanildo Costa kaj Fabiano Henrique por Radio Rio de Janeiro, el Brazilo, por ke la esperanta kaj portugalparolanta auxskultantaro de tiu radio kiu elsendas per radiondoj kaj Interreto konu pli pri Radio Aktiva kaj la urugvaja movado. El cxi tie ni dankas al Givanildo kaj Fabiano la afablajn momentojn pasitaj.
5 - Konkurso pri kuriozajxoj.
Jam de antaux suficxe da tempo ni informis pri la pretigado de cxi tiu konkurso, kiu fakte estas nur preteksto por esti kaj amuzigi nin kune. Sed jam venas la tempo por scii pli pri la afero. La 1an de februaro ni diskonigos pere de nia retejoj (http://radioaktiva.esperanto.org.uy kaj http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com) serion da demandoj, kiujn niaj geauxskultantoj devas respondi. Por koni la respondojn, vi devas auxdi niajn podkastojn aux nian interretan elsendon, cxar per ambaux en la radispaco "Kuriozajxoj" ni diskonigas la necesajn informojn por respondi la demandojn.
La 1an de marto ni elektos la venkonton, per hazardo inter cxiuj kiuj respondis korekte cxiujn demandojn. La premio estos muzika KD, kiun la venkonto povos elekti inter listo da KD-oj kiujn ni diskonigos ankaux per niaj retejoj. Do auxskultu Radio-n Aktiva-n, cxu la interretan cxiutagan elsendon, cxu la podkastojn.
Memoru ke la sola maniero por ke ni sciu pri via auxskultado kaj viaj preferoj estas ke vi komunikigxu kun ni. Do ne timu nek hezitu, skribu nin!
Gxis la venonta informero!
Amike kaj samideane,
Daniel Bebelacqua
Retejo : http://radioaktiva.esperanto.org.uy
(auxskultado, elsxutado de podkastoj, novajxoj)
Blogo : http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com
(elsxutado de podkastoj kaj la programeroj de La roko, kaj informoj pri ili)
RetpoSxto: radioaktiva (Cxe) esperanto.org.uy
radioaktiva (Cxe) googlegroups.com
|