|
Karaj Geauxskultantoj,
1) Vendrede, la 26-an de oktobro 2007 en la podkasta E-elsendo de Pola Radio ni gastigas antaux nia mikrofono la Direktoron de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo en Vieno, Herbert Mayer, lige kun la okazinta pasintsemajne en Vieno kolokvo pri "Esperantaj bibliotekoj kaj arkivoj". La interparolo rilatas ne sole al la kolokvo mem, sed ankaux koncernas la nunan statuson de tiu grava centro kaj gxiajn servojn por esploristoj kaj por konservo de la historia memoro de la E-lingva komunumo.
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/esp_allg_es.htm
2) En nia sabata "Esperanto ekspreso" ni mallonge interparolas kun la Gxenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller en la kunteksto de la venontjara 100-jara jubileo de UEA kaj la Universala Kongreso de Esperanto en Rotterdamo.
Dimancxe, kiel cxiam, la "Leterkesto" donas al ni la okazon danke konfirmi la korespondajn reagojn venintajn al nia podkasta E-Redakcio de Pola Radio kaj reagi je la enestantaj en ili opinioj.
Venontsemajne pro la feriado de red. Gabi Kosiarska ne auxdigos aktualajxoj, sed ni jam antauxplanis - krom ripetaj temoj el nia arkivo - la prezenton de sonmaterialoj ligitaj kun la inauxguro de la 92-a UK de Esperanto en Jokohamo.
Karaj Radioamikoj! Por sengxene auxskulti kaj elsxuti la novformulajn, podkastajn E-programojn de Pola Radio vizitu niajn pagxojn:
http://www.polskieradio.pl/eo/
https://poczta.polskieradio.pl/exchweb/bin/redir.asp?
URL=http://www.polskieradio.pl/eo/ aux http://www.polskieradio.pl/.
Se temas pri tiu cxi lasta adreso bv. atenti, ke por atingi nian redakcian pagxon unue vi devas trovi la rubrikon WIADOMOŚCI W INNYCH JĘZYKACH kaj elekti el la listo la nomon "Esperanto-Redakcio".
Vi povas auxskulti nin ankaux vizitante la pagxon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
https://poczta.polskieradio.pl/exchweb/bin/redir.asp?
URL=http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Suficxas, se vi per la dekstra butono de via muso klikos la nomon de la elsendo kaj savos gxin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste sengxene reauxskulti gxin.
Ja eblas ankaux aboni niajn cxiutagajn E-elsendojn!
Dezirante do, ke nia E-programo atingu vin podkaste, alivorte auxtomate eblas ekzemple uzi la pagxon: http://www.apple.com/itunes/overview/ <https://poczta.polskieradio.pl/exchweb/bin/redir.asp?
URL=http://www.apple.com/itunes/overview/
La trovebela tie programo iTunes funkcias same sub Vindozo kiel ankaux sub Mac Os X. Per tiu cxi pagxo eblas gxin elsxuti klakante la vorton "download". Sekvante proponatajn pasxojn iTinus-programo instaligxos en via komputilo. Cxe la menuo de la elsxutita programo necesas elekti "Advanced" kaj alklaki gxin por atingi la submenuon "aboni podkaston". Klakante gxin suficas nun englui la adreson: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
https://poczta.polskieradio.pl/exchweb/bin/redir.asp?
URL=http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Se cxio okazis korekte, ekde nun - kiel dirite - la abonita E-programo mem cxiutage aperos en via komputilo.
Krom la nombro de vizitoj en niaj pagxoj, la nombro de abonoj de la podkastaj programoj dauxre tre gravas por ni la korespondaj kontaktoj kun la redakcio. La adreso samas: esperanto@polskieradio.pl Al tiu cxi adreso vi povas direkti ankaux fotojn pri via esperantista aktivado por ricxigi nian fotogalerion. Sed ilin devas akompani via konsento prezenti ilin publike en nia pagxo. Pro fojfojaj misfunkcioj de nia redakcia posxta retkesto prenu en konsideron, ke dauxre validas kroma retadreso: barbarinella@gmail.com, al kiu vi povas direkti viajn mesagxojn.
Kun koraj salutoj,
Esperanto Redakcio de Pola Radio
|