retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Fabiano Henrique          30.01.2008

 

_______________________________________________________________________________________________________

 

Novajxoj pri la esperanto-movado de Rio-de-Jxanejro

 



IV Esperantista Forumo de Botafogo Esperanto-nukleo

La 9-an de decembro okazis en Rio-de-Jxanejro la IV Esperantista Forumo de Botafogo Esperanto-nukleo. Cxirkaux 40 personoj cxeestis. La kuracisto Elmir dos Santos Lima prelegis pri la 120-jarigxo de la internacia lingvo. Tuj poste, Sylla Chaves, Givanildo Costa, Jair Salles kaj Aloísio Sartorato debatis pri lernolibroj, vortaroj kaj instruado de esperanto. João da Silva Santos prelegis pri la precipaj trajtoj de la personeco de Zamenhof. Dum la arta programero sin prezentis Neide Barros Rêgo, kiu kantis kaj deklamis. La forumon organizis Botafogo Esperanto-nukleo, la plej elstara grupo de la suda regiono de Rio-de-Jxanejro. Apogis la eventon Kultura Kooperativo de Esperantistoj. 


Trafa renkontigxo en internlanda brazila urbo

La 2-an de decembro okazis en Paraíba do Sul, 123 kilometroj for de Rio-de-Jxanejro, la LXX Esperantista Renkontigxo de la Paraiba Valo. Cxeestis 57 homoj el 11 urboj. Dum suna dimancxo oni kunsidis por auxskulti entute 10 prelegojn pri literaturo, brazila kaj euxropa historio, matematiko, medicino kaj meditado. Katolikaj esperantistoj organizis specialan kunvenon. Membroj de Asocio Esperantista de Rio-de-Jxanejro pritraktis sian venontjaran kongreson. Oni krome kantis kaj estigis konversaciajn rondojn. La neesperantistaj vizitantoj konatigxis kun la esperantan kulturon. Gelernantoj de la Jxus finigxinta baza kurso en la najbara urbo Três Rios ricevis diplomojn. Tri lokaj gazetoj informis pri la evento. La proksima Esperantista Renkontigxo de la Paraiba Valo okazos en marto 2008, en la urbo São José dos Campos.


Esperantistaj spiritistoj kunvenis en Rio

Okazis en la 2-a de decembro la XIV Esperantista Spiritisma Renkontigxo de Sxtato Rio-de-Jxanejro. Proksimume 70 homoj cxeestis. De 9:00 gxis 17:00, Spiritisma Centro Amo al la Vero akceptis samideanojn el pluraj agxoj kaj urboj. Oni estigis programerojn speciale dedicxitajn al la infanoj kaj al tiuj, kiuj disvastigas esperanton en la spiritisma medio. Dum la posttagmezo la radioparolisto Givanildo Costa gvidis la artan momenton. La kantistino Neide Barros Rêgo sin prezentis kaj placxis al la rigardantoj. Laux la organizintoj la arangxo plene trafis la celon, nome integrigxi la esperantistaj spiritistoj de Rio-de-Jxanejro.

Fabiano Henrique

Niterói - Brazilo

Fotoj:

1) enc_esp_esperantista_do_RJ.jpg: Givanildo Costa prezentis la programerojn (IV Spiritisma Esperantista Renkontigho)

2) enco_vale_paraiba.jpg: Luiz Alberto Coelho instruas esperanton (Renkontigho de Paraiba Valo)

3) IV Forumo Botafogo - A_Sartorato.jpg: Aloisio Sartorato parolas pri instruado (IV Forumo de Botafogo E-Nukleo)

 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com