retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski          27.01.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

ALINE

 


Gxus aperis nialingve la 2a eldono (la 1a en 1911) de la unua romano de la svisa verkisto C. F. Ramuz, kies originalo aperis en 1905 franclingve. La Esperantigon faris RenĂ© de Saussure, kiu en la tempo de la Ido-skismo ludis gravan rolon en la defendo de Esperanto per siaj profundaj klarigoj de la E-a gramatiko (principo de suficxo kaj neceso, ktp). 

Tiu traduko montras, kiel de Saussure mem aplikis la lingvon laux siaj konceptoj. 'La Revuo' siatempe komentis: "Eleganta traduko de bone elektita verko...". 
Kompreneble la 1a eldono estis jam de multaj jardekoj elcxerpita kaj ne havebla, pro tio la verko estas preskaux nekonata en E-ujo. 

Tiu cxi reeldono donas al vi la eblon konatigxi kun la eble plej granda franclingva svisa auxtoro kaj kun la "eleganta" traduko de Saussure. 

(Eldonita de MAS, 126 p., 11,34 euxroj + sendokostoj,
havebla cxe Flandra Esperanto-Ligo aux rekte cxe Eddy Raats <eddyesperanto@hotmail.com>) 

Paul Peeraerts
Retbutiko de FEL   http://www.retbutiko.net 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com