|
********************************************************* INFORMITALE 114 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio *********************************************************
Kie diable estas Groseto?
Kaj kio, do, estas Maremo?
Groseto (en la itala Grosseto) estas la urbo de la venontjara Itala Kongreso de Esperanto, de la 22-a gxis la 29-a de auxgusto 2008. Gxi estas en Toskano, la landoparto, kies c'efurbo estas Florenco.
Sed Groseto estas nekompareble pli interesa ol Florenco, cxar apud gxi estas la maro kun cxiuj strandaj eblaj agadoj. Krome en gxi oni trovas cxion, kion oni trovas en italaj urboj: praaj etruskaj urboj, rom-imperia restajxoj, katedralo de la 12-a jarcento, pentrajxoj de la renesanco (cxu Duccio da Buoninsegna /ducxo da buxoninsenja/ diras ion al vi?), statuo de Garibaldi, pico, italoj, ktp.
Maremo estas la teritorio cxirkaux Groseto. Gxi estis terura mara, marcxa regiono, kies rekonkero el la maro komencigxis jam en la renesanco kaj estis finfarita antaux jarcento pli mapli.
Komencu noti en via kalendaro, ke vi estos okupata en tiu periodo, cxar vi partoprenos la Italan Kongreson de Esperanto en Groseto. Ni nomas gxin Itala pro modesteco, sed fakte gxi estas tut-euxropa.
Informojn donas:
fei@esperanto.it
Itala Esperantista Junularo iej@esperanto.it
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
f.amerio@libero.it
Kompilanto: Francesco Amerio <f.amerio@libero.it>
|