retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Martin Benoit           16.01.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Take7 novajxletero

 


Saluton,

Kvankam vintro apenaux komencis oficiale en Montrealo, ni jxus ricevis trian negxsxtormon, kun pli ol unu metro da falinta negxo entute! Dume, ni, la LKK-anoj, bone progresas en la organizado de la kongreso, sed ankoraux restas multe por fari. Jam restas nur ses monatoj antaux la malfermo de TAKE-7 en Montrealo!

Ni deziras anonci al vi, ke la informoj pri la ekskursoj antauxkongresaj kaj postkongresa estas disponeblaj en nia retejo cxe http://www.take7.ca/. Tiuj ekskursoj permesos al vi viziti plurajn urbojn proksime de Montrealo, kiel Otavon kaj Kebekon (cxi lasta festas sian 400-jarigxon cxi-jare!). Vi do povas aligxi nun al tiuj ekskursoj en la 'Kiel aligxi'-sekcio de nia retejo, samtempe aligxante al TAKE-7. Se vi jam aligxis al la kongreso, uzu la saman retan formularon, sed alklaku la kvadrateton titolitan "Mi jam aligxis aux ne volas aligxi".

Ekde la unua de januaro, la aligxkotizo de TAKE kreskis de 75 $CAD al 100 $CAD por la tutsemajna kotizo. Kiel interkonsentite kun la Esperanto-USA estraro, aligxo al TAKE aux al la E-USA kongreso ankaux permesos la partoprenadon al la alia kongreso, sen aldona kosto!

Gxis nun 70 homoj aligxis al TAKE-7! El tiuj, 29 estas de Kanado, 13 de Kubo, 11 de Usono, 8 de Euxropo, kaj 9 de aliaj landoj. Vi povas vidi la tutan liston en la 'Aligxintoj'-pagxo de la 'Kiel aligxi'-sekcio de nia retejo.

Alia novajxo: la fama esperantista multlingva kantisto JoMo (Jean-Marc Leclercq) anoncis sin, kaj kantos en nia kongreso!

Ni deziras al vi felicxan novjaron, kaj ni esperas vidi vin en 2008 dum TAKE!

Marteno BENOIT, nome de TAKE7-LKK

informo@take7.ca
http://www.take7.ca


Ke bekio rememoras la 10-an datrevenon de la 1998a glacipluvego. Dum kvin tagoj januare de tiu jaro, falis gxis 100 milimetroj da glacipluvo en la suda parto de Kebekio, cxefe sudoriente de Montrealo. La glatiso faligis multajn arbojn kaj latisturojn, kauxzante elektran malprovizadon en multaj urboj. Elektro mankis en Montrealo dum kelkaj tagoj, kaj preskaux mankis akvo. Tri semajnojn poste, ankoraux restis 700 000 personoj, kiuj dauxre ne ricevis elektron, kaj tial devis logxi ekster sia domo, cxe parencoj, amikoj, aux en portempaj sxirmejoj (ekz. bazlernejoj), kiuj provizis varmon, akvon kaj mangxon.

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com