retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Wu Guojiang           11.01.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Informilo de Gxemelaj Urboj   -  Jaro 6   N.ro  4  (23)  Oktobro  2007

Reta revueto de UEA pri la projekto “Gxemelaj Urboj”

 

 

NOVAJXO 


La projekto resumita per klara temo

En Estrara Raporto de UEA en 2006 aperinta en n-ro. 6 Esperanto la projekto “Gxemelaj Urboj” esits unuafoje resumita per klara temo. Tio ne nur esprimas emfazon de la estraro al tiu cxi laboro, sed ankaux montras suficxan konscion de vastaj esperantistoj al la projekto kaj fruktdonan klopodadon de praktikantoj por realigi celon de la projekto.

La Letero de la komisiito al urbestro de Jokohamo

[En majo s-ino Syozi Keiko reagis al mia ideo posxte sendi leteron al urboestro de Jokohamo kaj transendis tion al s-ino Tahira Masako. Sxi proponis, ke mi kontaktu s-ron Suzuki keiichiro, prezidanto de Jokohama Esperanto-Rondo. Poste mi tuj kontaktis lin kaj plue menciis mian ideon. Cxar s-ro Suzuki estis tro okupita en preparlaboro por la UK, gxis la la 24-a de julio li trovis tempon faris respondon al mia retmesagxo. Cxar mi ne ricevis respondon el li dum pli ol monato,
la 8-an de julio mi retsendis tiun leteron al urbestro pere de kontakta retadreso inquiries@city.yokohama.jp cxe la ttt-ejo de la urbo Jokohamo http://www.city.yokohama.jp.
Kaj plue sendis tiun leteron al li ricevinte respondon de s-ro Suzuki.  Mi ne scias cxu la urbestro ricevis aux legis tiun leteron. Por montri la laboron de la projekto serioza kaj sistema mi cxi tie reaperigis gxin.   ---la komisiito]

Estimata sinjoro NAKATA Hiroshi, urbestro de Jokohamo,
Antaux cxio mi permesas al mi esprimi la koran saluton al vi. En la venonta monato la 92-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en la bela urbo gvidata de vi. Kaj mi informigxis, ke vi plezure akcepti preni la lokojn de la honora prezidanto kaj la alta protektanto de la 92-a UK. Sinceran gratulon al vi.
   Ekde 2006 mi komencas skribi al la estro de la kongresurbo antaux malfermo de la UK por veki vastan atenton al la projekto “Gxemelaj Urboj”, unu el de la laboroj de UEA, kaj komprenigi la urbestron al gxia graveco kaj signifo. La projekto “Gxemelaj Urboj” starigita de UEA en 2002 gajnas komprenon, subtenon kaj partoprenon el amaso da esperantistoj, inkluzive la japanajn. Indas mencii, ke kelkaj urbestroj ankaux reagas al la projekto, ekzemple, la urbestro de la itala urbo Florenco, kongresejo de la 91-a UK, speciale akceptis la kongresanojn de gxemelaj urboj, kaj ricevis de la urbestro de sia japana gxemelurbo Kioto la oficilan leteron transdonitan de esperantistino. Tio grande akcelas ne nur aplikon de Esperanto, sed ankaux intersxangxon inter gxemelaj urboj.
Traleginte informojn pri Jokohamo mi scias, ke Jokohamo ne nur estas bela kaj moderna urbo, la haveno Jokohamo festos sian 150-an jarigxon en 2009, sed estas urbo kun bona eksterlanda rilato. Gxi gxemeligxis kun 8 urboj : San Diego (Usono), Lyon (Francio), Mumbai (Indio), Odessa (Ukrainio), Vancouver (Kanado), Maynila (Filipinoj), Shanghai (Cxinio), Konstanco (Rumanio). Krome gxi havas 5 gxemelajn havenojn: Oakland (Usono), Vancouver (Kanado), Shanghai (Cxinio), Hamburgo (Germanio). Tion mi prezentis en la reta bulteno “Informilo de Gxemelaj Urboj”. Tio estos alia kontribuo al tiu cxi kongreso kaj granda instigo al esperantistoj en gxemelaj urboj se vi povas trovi tempon konsideri informi pri la Jokohama UK la urbestrojn de viaj gxemelaj urboj, kaj inviti ilin kaj instigi tieajn esperantistojn al la kongreso. 
Krome mi tre eble propra-orele auxskultos vian paroladon en la malferma ceremonio de la UK-on, cxar mi estas unu el 23 oficialaj invitotoj elektitaj de Japana Esperanto-Instituto. Samtempe mi varme bonvenigos vin cxeesti la 4-an Kunvenon de Gxemelaj Urboj okazota dum tiu cxi kongreso. Mi bondeziras al vi sanon kaj felicxon, kaj al la urbo Jokohamo gvidata de vi pliprosperon. Plenan sukceson al la Jokohma Kongreso.



URBA STILO KAJ TRAJTO 


Per UK en Yokohamo mi konas Japanion

Invitite de mia malnova amiko Egawa Haruhuni, kiu logxas en Wagayama, la gxemela gubernio kun nia Shandong-provinco, mi vizitis Japanion okaze de la 92-a UK en Jokohamo.
La vizito al Japanio estas la unua fojo por mi, komprenebele la vizito donas al mi multajn impresojn kaj rezultojn. La plej granda rezulto estas, ke pere de nia lingvo mi bone konas Japanion modernan kaj civilizacian.
Antaux la UK ni kvar esperantistoj el Shangdong-provinco vizitis la urbon Wagayama la
ux arangxo de s-ro Egawa. Ni vizitis Wagayama Internacian Centron, Medicinan Universitaton en Wagayama kaj sxian hospitalon, kaj vidindajn lokojn. La bela kaj pura urbo donis al ni bonan impreson. Mi markis, ke nemultaj homoj estas sur strato, ecx en supera magazeno kaj stacio-domo. La vorto de s-ro Egawa pri la urbo “Kvieta” estas tre tauxga. Post svarmado oni sopiras kvietecon, tiu urbo estas bona loko por logxi taŭge kaj harmonie. En la centro ni vidis multjan artajxojn el diversaj landoj, en la domego de la centro ni vidis la tuton de la urbo tra la pura vitro. La altaj domegoj ne estas multaj, sed la urbo estas tre orda kaj verda kampo de rizo estas bela ekster la urbo. Ni ankaux vizitis la hejmon de s-ro Egawa, kie situas cxirkaux haltejo nomata Sesdek-valoj de la fervojo. La duetagxa domo estas tre bela kaj pura kun malgranda korto, kie kreskas diversaj floroj. Mirinte pri la beleco de la domo kaj korto ni cxiuj fotigxis tie. En la domo la favora edzino de s-ro Egawa preparas por ni la bongustan mangxajxon. S-ro Egawa kantis por ni japanan popolan kanton. Kvankam ni ne tute komprenas la enhavon de la kanto. Tamen danke al la stato de kantado de s-ro Egawa, ni jam eniras en la belan kaj bonan etoson de la kanto. Mi pensas, ke cxiuj popolanoj sopiras bonan kaj felicxan vivon kaj la kanto kiel poemo montras la bonan esperon kaj la belan senton. S-ro Egawa gxoje montris al ni la antauxan TV-programon pri vizito en nia provinco. En Wakayama la prezidanto de Verda Monteto s-ro Fukomoto regalis nin cxiun en fama japanstila restoracio kun belega kaj delikata korto, mi unuafoje mangxis la krudan fisxon kaj viandon. Kvankam la gusto estas pli bona, tamen doloras al mi la stomako ecx post reveno de Japanio, fakte tiu mangxajxo ne estas kutimata de ni.
Sub la gvido de s-ro Egawa ni vizitis kaj turismis en Kioto, la iama cxefurbo de Japanio, Ni piede sen suoj iris sur la tigna planko de la palaco,estimo al prahomo auxtomate venis al nia koro. Ilia diligenteco kaj sagxeco estas mirinda. Japanio bone protektas la stilon de antikva konstruajxon. La planko de korto ne estas moderne malmola, en la palaco ne estas lampo, ecx elektro. Mi pensas, ke originala stilo povas bone montri la valoron de la kulturajxo. En Kioto ni gxuis la plej bonan mangxajxon de Japanio en la moderna alta domego de la trajno-stacio.
Veninte en Yokohamo jam estis vespero de la 3-a de auxgusto. La bela kaj moderna urbo brakumas min kun vespero-rugxo. Kun la fermaj okuloj ni kisis je belecojn kaj purecon de la dua granda urbo de Japanio. Ni logxis respektive en du hoteloj la nomo de nia hetolo estas Tokyo-Yoko-In. Laux la montra signo sur la vojo oni ne povas facile trovi vian hotelon. Ecx s-ro Lee Hongjin, korea esperantisto, mistrovis lian hotelon kaj mi gvidis lin al lia hotelo. En nia hotelo logxis pli ol 150 japanaj esperantistoj kaj 21 blindaj esperantistoj. Cxe la Informejo de la hotelo laborantino disdonis al mi informojn pri la hotelo kaj helpajn informojn en Esperanto. En la informo mi vidis materialon por helpi blindajn esperantistojn. La afabla frazo donis al mi profundan signon, ke helpi blindulo nur estas eta afero. En Japanio cxie estas aparatoj por kripluloj. En metroo-stacio, hotelo kaj magazeno paralizuloj povas libere promeni kun sid-veturilo. Ili povas partopreni en socia agado. La publika socio akceptas ilin. tiu hom-rajto estas bone protektata de la sxtato. En UK mi vidis multajn paralizulojn kaj blindulojn, kiuj libere agis en deversaj programeroj. Pro tio kiel harmonia kaj moderne civilizacia lando Japanio akiras estimon de la mondo.
En dua tago trovinte min s-ro Isono Yosio diris al mi, ke s-ro Egawa Harukuni kusxis en Hospitalo pro urgxa malsano, ni tuj vizitis lin, sed dua vizito en nokto ne estas sukcesa. En Wagayama s-ino Jin gvidis nin vizitis la hospitalon de la medicina universitato. Mi jam bone scias la bonan ordon de la hospitalo. Nia malsukcesa vizito en nokto estas certa. La hospitaloj estas ege silentaj kaj kvietaj. Japanio jam farigxas lando de maljunuloj, maljunaj malsanuloj estas pli multaj. la kuracejoj apud la stratoj ankaux estas multaj en Japanio.
En Japanio mi vizitis kelkajn muzeojn. nome Edo-muzeon en Tokio kaj Tokian Sxtatan Muzeon. Esperantistoj klarigis al ni pri Edo- muzeo. Tiu muzeo ne donis al mi pli da impreso. Tamen en Tokia Sxtata Muzeo mi vidis, ke la Muzeo estas tre grandioza. En Cxambro de Azio mi vidis, ke multaj antikvajxo venis de Cxinio. Laux konigo de japana esperantistoj Japanaj sxtataj trezoroj trovigxas pli ol 1000 specoj. En la muzeo ja estas 87 trezoroj inter kiuj 18 venis de Cxinio. En la cxambro mi vidis multajn antikvaĵojn el Cxinio kiuj ne trovigxas en listo de sxtata trezoro. Mi ne scias, kiamaniere la cxinaj antikvajxoj venis tie. 
Japanio estas tre pura kaj orda lando. Mi demandis al franca esperantisto, kian impreson donas al li Japanio. li jese diris, ke Japanio estas tre pura lando.Tamen laux mi krom pureco kaj ordeco Japanio estas delikata lando. En gxardeno s-ro Egawa acxetis por ni kvar persikojn. La kesto kun la persikoj estas tre delikata. Sur strato kaj antaux la vendejo aux restoracio cxie estas delikataj floroj. Japana popolo estas delikata kaj diligenta. Kamparo kaj urbo estas puraj kaj delikataj, ecx rapidaj mangxajxoj ankaux estas delikataj. 
En Yokohama Parko mi ankaux vidis kelkajn maljunuloj, kiuj senhelpe dormis sub la arbo. La vizito de Japanio por mi estas mallonga, ke mi ne povas bone koni la profundan problemon en la japana socio. Mi pensas, ke post la moderno kaj civilizacio eble estas aliaj sociaj problemoj.
Danke al monsubteno kaj zorgo de s-ro Egawa mi vizitis Japanion kaj konis la belajn,civilizacian kaj modernan lando. ankaux mi dankas al nia kara lingvo Esperanto. Mi pli diligente laboros por nia lingvo kaj por interkompreno de la tuta mondo. 

Sun Mingxiao(Semio) delegito de UEA Vic-prezidanto de Shandong-a Esperanto-Asocio de Cxinio semio@tom.com, verdalimo@126..com ( la redaktoro faris necesan korekton al tiu cxi teksto)



INTER GXEMELAJ URBOJ

Kiel suficxe kaj efike utiligi Kunvenon de Gxemela Urbo?
Kiel akceli la projekton? Post la 92-a UK s-ro Egawa Harukuni retsendis al mi artikolon. En gxi kelkaj vidpunktoj kaj spertoj estas konsiderindaj, mi esperas, ke tiu cxi artikolo povu veki grandan atenton kaj aktivan eĥon de esperantistoj, ke samtempe vi povu malkaŝe doni viajn proponojn aux opiniojn por evoluo de la projekto.   ---la komisiito

Kio estas Gxemela Urbo por Esperanto-movado?

Mi cxeestis en la fakkunsido de “gxemela urbo” en la 92-a UK. Estis valora tempo sed limigita por diskuti kaj intersxangxi niajn spertojn. Tie ni bezonas ne banalajn raportojn sed efikan debaton por Esperanto-movado inter gxemelaj urboj. Por tio estus necese diskuti taktike, selektinte demandojn kaj celante pli bonajn manierojn
Gxenerale dirite, enlanda kaj internacia kontaktoj inter homoj estas agataj nature laux libera volo, kaj do tie ne trovigxas difino. Se mi auxdace difinas “gxemela urbo”, tio estus “internacie ligitaj urboj por intersxangxi kulturojn por amikeco, ktp.”, kiu celas pli disvolvi internacian komprenigxon per kontaktoj, pli aktivigi lokan ekonomion kaj konstrui pacan prosperon per gxemela rilato en proksime videbla stato por civiluloj.
En Japanio la unua gxemeligxo naskigxis en 1955 inter la urboj Nagasaki kaj St. Paul en Usono. De tiam gxemelaj urboj multigxis pli ol 1500. Tial lastatempe la asocio de gxemelaj urboj en Japanio montras necesajn tri kondicxojn por gxemeligxo.

1. Ekzistu gxemeligita kontrakto de ambaux urbestroj.
2. La interrilato ne devas esti fiksita nur por speciala kampo.
3. La aprobo de urba asembleo estas necesa en la premiso, ke urbo bezonas bugxeton por kontaki kun gxemela urbo.

Pensante pri tri kondicxoj, la interfluo kun gxemela urbo situas meze inter internacia kaj interpopola (transnacia) rilatoj. Sed reale en Japanio la afero estas gvidata cxefe de auxtoritatularo, ne tiel de memstara volo civitana. Kaj plue estas multaj gxemelaj urboj, kiuj gxemeligxis sensignife kaj ne laux civilula volo. Tial ecx aperas dubindaj fenomenoj, ke cxiujare urbaj delegitoj kaj auxtoritatuloj turisme vizitas siajn gxemelajn urbojn elsxparante la bugxeton sub bela nomo “gxemela amikeco”. Kaj malfelicxe iliaj raportoj preskaux ne estas publikigitaj al civiluloj.

Do, kio estas gxemela urbo por Esperanto-movado?
Ni, esp-istoj penadas por konstrui pacan kulturon en la mondo kiel terglobanoj malgraux ekzisto aux neekzisto de gxemelaj urboj. Sekve, se ni auxdace diskutas la gravecon inter Esperanto kaj gxemela urbo, ni devas meti gxin sur unu el taktikoj de nia movado per du punktoj;
1. Al malfermite videbla movado
Ni aktivigu la kontaktadon inter gxemelaj urboj sur interpopola (internacia) solidareco de esp-istoj kune kun civilula kunlaboro en aliaj grupoj.
2. Al pli efika informado per amaskomunikiloj
Enhavplena, lauxtema kaj longdauxra interfluo aux evento kun gxemela urbo povas esti atentata de civiluloj kaj interesa por publikinformaj organizoj. Iniciate krei tiun staton de nia flanko kune kun la kunlaboro de esp-istoj inter gxemelaj urboj estas bezotate por propagandi nian aferon. Por tio ni kutimas kontakti kun auxtoritatularo en urba oficejo kiel “Internacia Fako” en Japanio kaj prezenti nian agadon aktive al amaskomunikiloj.
Ni, esp-istoj kontaktas amike kaj reciproke komprenante kun amikoj (esp-istoj) en gxemelaj urboj. Tiu kontaktado estas natura al esp-istoj kaj tute adekvata al la celo de gxemela urbo. Sed bedauxrinde tia natureco malgraux nia penado ne estas videbla al civiluloj, kiuj versxajne vidas tiun kontakton fermita al ili. Pri tio ni devas esti atentaj kaj trovi bonajn rimedojn kaj ideojn kiel malsupre skribitaj du aferoj.
Nu, mi prezentu miajn spertojn rilate al tio.
Prezenti gxemelajn urbojn per interesaj temoj al civiluloj per jxurnaloj
Mia urbo Wakayama (Ŭakajama) gxemeligxis kun kvin urboj (en Usono, Mekisikio, Cxinio, Koreio kaj Francio). Sed multaj civiluloj ne konas, kun kiuj urboj nia urbo gxemeligxis kaj kiajn trajtojn ili havas, malgraux malofta surĵurnaligxo pri la urboj. Kaj la interfluo mem inklinas al la urbo angle parolata. Do, mi proponis al loka jxurnala eldonejo en mia urbo, ke gxi traktu la artikolojn pri gxemelaj urboj, kiujn ni, civilulaj volontuloj helpos kolekti artikolojn el gxemelaj urboj laux interesaj temoj, kiujn ni kaj la redakcio elektu. Gxi tre gxojis, cxar gxi rekonis pri la celo de gxemela urbo kaj pri sia devo informi ilin. Elektitaj temoj estis “Vizitindaj turismejoj en mia urbo”, “Eduk-sistemo en mia urbo” kaj “La bildo de festeno por nova paro en mia urbo”. Rilate al tiuj kvin urboj mi varbis la volontulojn en mia urbo por kolekti artikolojn el la ĝemelaj urboj kaj por traduki. Sed nur aperis la volontuloj lingve kapablaj rilati Usonon kaj Koreion. Do, pri Cxinio kaj Francio mi havis la rolon per Esperanto. En tiel malfermita procedo farigxis klare, ke kolekti artikolojn nur per angla lingvo estas malfacile, se ecx talentulo de angla lingvo ne havas amikan solidarecon trans landlimoj kiel esp-istoj, kaj do aliaj volontuloj tre admiris glatan kunlaboron de esp-istoj trans nacioj kaj ankaux jxurnalistoj komprenis tra tiu plenumenda tasko reale la praktikecon de Esperanto.
La artikoloj laux temoj kaj laux urboj aperadis dum duonjaro. Cxe la fino de cxiu artikolo aldonigxis la nomo de la kontribuanto. Mi cxiam aldonis tie ne nur la nomojn de esp-istoj sed la nomojn de ilia aligxintaj asocioj de Esperanto. Kelkaj legantoj sendis leteron al mi esprimante, ke niaj gxemelaj urboj farigxis intimaj al ili. Mi sendis la jxurnalojn al miaj kontribuantoj, esp-istoj en gxemelaj urboj, kiuj tre gxojis kontribui sur internacia esp-ista solidareco.
Sendi infanan koruson al la urbo Bonn en Germanio, kie estas la gxemeligita Bonn Unesko Grupo kun mia Ŭakajama Unesko Societo
Por pli fortigi amikecan rilaton Ŭakajama Unesko Societo decidis sendi infanan koruson el mia urbo al Bonn kaj alia urbo en Euxropo, kiu ankoraux ne spertis prezenti siajn kantojn eksterlande. Tamen tiu interkonsiligxo ne progresis glate pro lingva muro ecx inter gxemelaj rilatoj. Gxi demandis al mi, cxu esp-istoj ne povas helpi gxin kaj plenumi la taskon kunlabore. Mi volonte promesis la plenumon kun la kondicxo, ke la infanoj kantos ne nur en japana lingvo sed ankaux en Esperanto. Tio estis plenumita en sukceso kunlabore kun ambaux esp-istoj de mia urbo Ŭakajama kaj Bonn. Ambaux gxemeligitaj unesko-societoj tre dankis kaj admiris pri esp-ista solidareco plenumi la taskon trans landlimoj. Jxurnalistoj raportis la aferon, en kiu aperis multaj vortoj pri Esperanto. Esp-istoj en Bonn tre gxojis fari neatenditan propagandon al siaj civiluloj, kaj rekonigi la utilecon al uneskanoj en Bonn.
Konklude mi volas resumi pri gxemela urbo rilate al Esperanto-movado.
Se esp-istoj temas pri gxemela urbo, mi volas pensi, ke gxi ankaux estas unu el rimedoj por Esperanto-movado same kiel en aliaj kampoj. Por tio la rialto inter gxemelaj urboj devas esti ne nur kun sp-istoj sed kun aliaj civiluloj en aliaj grupoj en malfermita agado. Tiele nia agado estas vaste videbla kaj facile komprenata al civiluloj. Por tio ni, esp-istoj cxiam estu akra-sentaj pri social fluo, laux kiu ni iniciatu laborendan aferon per Esperanto kune kun civiluloj sur sp-ista solidareco trans landlimoj. Per tia praktika aktivado nia kapablo pri la movado kaj la lingvo estos hardata.    ---EGAWA Harukuni (la redaktoro faris etan korekton)


Esperantistoj de la provinco Liaoning en Takatsuki

Je la 10:00 de la 14-a de auxgusto, 2007, sub enkonduko de s-ro Ukita Masaharu kaj s-ro Nakatu Masanori, prezidanto kaj vic-prezidanto de Esperanto-Societo en Takatsuki (EST), Japanio, delegacio de LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Cxinio), vizitis la urbodomon de Takatuki. S-ro Morimoto, s-ro Nakamura, s-ino Iwasa, gvidantoj el Takatsuki Internacia Asocio (TIA) varme akceptis ilin. Antaux oficiala interparolado prezidanto Ukita unue prezentis la ambauxflankajn cxeestintojn kaj celo de tiu cxi vizito. S-ro Liu Zhengkun, prezidanto de LEA, prezentis la provincon kaj la lastajn laborojn de LEA, kaj en sia parolado emfazis kaj esperis, ke la ambaux Esperanto- organizajxoj devis aktive vastigi kunlaboron kaj intersxangxon pri kulturo, eduko, komerco, scienco kaj tekniko ktp inter la provinco kaj Oasaka-hu surbaze de amikeca kontakton kun Takatsuki. Poste s-ro Morimoto prezentis la urbon Takatuki kaj menciis la rolon de Esperanto inter Takatuki kaj la cxina gxemelurbo Changzhou. TIA kaj LEA donacis donacajxojn unu al alia. S-ro Nakatu Masanori kaj s-ro Wu Guojiang, vic-prezidanto de LEA kaj komisiito de la projekto, respektive ludis rolon de Esperanto-interpretistoj por ambaux flankoj. F-ino Mu Chunlei, vic-gxenerala sekretario de LEA, servis kiel protokolistino.
Por sukcesigi la viziton de la delegacio al Japanio EST faris detalan planon ekde tiu tago, en kiu gxi oficiale decidis gastigi samindeanojn de LEA. S-ro Ukita kaj s-ro Tagahara Kiyoshi, estrarano de EST, persone iris al Kansai Internacia Flughaveno por renkontigxi kun la samideanoj, kaj veturis kun ili al Jokohamo preninte Sinkansen-Rapidega Trajno. Pro aranĝo de EST la delegacio gxuis kaj progreson kaj civilizon de Japanio kaj tiean antikvan kaj modernan kulturon vizitinte Osaka, Jokohamo, Tokio, Kioto kaj Taktsuki. Krome ili cxeestis la banketon kaj semjanan kunvenon de EST. 
S-ro Takeuti Yosikazu forpasinta en 2005 estis konata en Esperantujo. Li estis fondinto de EST, la unua prezidanto de KAEM, honora membro de UEA kaj subteninto de la projekto, li kune kun sia edzino per Esperanto malfermis la intersxangxan pordon de Changzhou kaj Takatuki antaux ol oficiale gxemeligxi inter si ambaux kaj testamentis 64,000 Euxrojn al la Esperanto-movado. Dum Japanio la komisiito speciale vizitis kune kun s-ro Ukita, s-ro Nakatu, s-ro Takahara, s-ro Yukawa Masaki kaj Liu Zhengkun la bibliotekon de Nacia Muzeo de Etnologio en la urbo Suita, al kiu s-ro Takeuti kontribuis grandan kvanton da E-libroj. Ni tie trovis parton el tiuj libroj. 
Ankaux indas mencii, ke en la 11-a de auxgusto edzino (s-ino Mariko), filo (s-ro Shingo) kaj bo-filino (s-ino Kyoko) de s-ro Nakatu Masanori speciale preparis por la komisiiton japanstilan ricxan vesperan hejmbankedon. Tie la komisiito ne nur havis plezuran nokton, sed ankaux propraokule vidis felicxan kaj harmonian japanan familion, kaj vere sentis densan amikecon de japanaj popoloj al eksterlanda vizitanto. Tio cxi estas eksterordinara donacaĵo donita de s-ro Nakatu al la komisiito. La delegacio de LEA pasigis agrablajn kaj neforgeseblajn tagojn en Japanio. La hejmpagxoj starigitaj de s-ro Nakatu Masanori http://www.geocities.jp/fdtsh088/gaibu2007.html kaj http://www.geocities.jp/fdtsh088/nakatu-18.html montras kaj priskribas tiun cxi sukcesan viziton. 


PAROLAS LA REDAKTORO

Pro la ricxa enhavo de la 92-a UK rilata al agado gxemelrboj mi ne povas ne preni du numerojn da Informilo Gxemelaj Urboj kiel kongresajn numerojn. En la venonta numero vi legos informojn pri ĝemelaj urbojn de Roterdamo, kongresurbo de la 93-a UK, viziton de esperantistoj el la germana urbo Forcheim al la rumana gxemelurbo Gherla, historieton pri la gxemelurboj Tampere (Finnlando) kaj Tartu (Estonio) , kaj aliajn mesagxojn ricevitajn. Via kontribuajxo cxiam estas bonvena.

***


Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto “Gxemelaj Urboj”
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning Cxinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com