|
500 000 vojagxantoj eniras la boatojn de la Strasburga Sendependa Haveno
cxiujare. Pro tio, kaj celante utiligi Esperanton, ni proponis al la Haveno traduki la promenadon tra la urbocentro kaj la
euxropa kvartalo al Esperanto. La estro de la haveno akceptis la proponon, kaj transdonis la francan
tekston al ni. Post adaptigxo al la internacia publiko kaj traduko, helpitaj de Catherine Roux kaj Ginette Martin, la
strasburgaj klubanoj surbendigis gxin. Ni fine kontrolis longecon de cxiu sekvenco, kaj dank'al la cxina versio kiu estas ofte
longa, ni havis suficxe da tempo por paroli klare.
Nuntempe, Esperanto auxskulteblas cxe tegmentaj boatoj
" Nuée bleue ", " Belle Strasbourgeoise ", " Rouget de l'Isle " kaj " Petite France ". Venontjare, la lasta tegmenta boato
" Gustave Doré ", kaj la sentegmentaj boatoj ricevos gxin post adaptigxo de sia sonsistemo.
Esperanto nun farigxas la deka lingvo auxskultebla dum la vizito.
Antaux cxiu ekiro, la sxipestro anoncas cxiujn dek lingvojn per lauxtparolilo. Cxiuj cxeestantoj auxdos la frazon
" Por auxskulti la cxicxeronadon per la internacia lingvo Esperanto,
elektu numeron 10 ". Cxar eble vi ne havos tempon ensxipigxi, aux vi ne sxatas tiun rimedon
por malkovri la urbon, vi povas elsxuti la sondosierojn kaj auxskulti ilin per via mp3-ilo.
Vizitu http://www.esperanto-strasbourg.net aux
http://benecyril.free.fr .
Klubanoj aldonos poste aliajn dosierojn, kiuj rilatos al la katedralo
kaj placoj Kleber kaj Gutemberg. Nia plano estas nun organizi inauxguron de tiu nova uzebleco de
Esperanto, venigante gravulojn kiel Euxropaj Parlamentanoj. Ni planas filmi inauxguran paroladon, aldoni bildojn de la urbo, kaj
disvastigi ilin senpage al cxiuj televidkanaloj en Euxropo kiuj volos raporti pri la evento.
Cyrille Hurstel el Esperanto-Strasbourg
fonto: Ret-info: > http://www.eventoj.hu
|