retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Wu Guojiang           06.01.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Informilo de Gxemelaj Urboj   -  Jaro 6   N.ro  3  (22)  Septembro  2007

Reta revueto de UEA pri la projekto “Gxemelaj Urboj”

 

 

NOVAJXO 


La 4-a kunveno rimarkinda en Jokohamo


Inter la 4-a kaj 11-a de auxgusto, 2007, la 92-a UK solene okazis en Jokohamo, Japanio, kun temo: Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto, kaj 1901 aligxintoj el 57 landoj. La 4-a Kunveno de Ghemelaj Urboj oficiale okazis la 5-an de auxgusto je 13:30-14:30 en la salono Yamazoe de Pacifiko-Jokohamo, la cxefkongresejo de la UK. Gxin cxeestis pli ol 40 kongresanoj el Belgio, Cxehxio, Cxinio, Finnlando, Francio, Italio, Germanio, Japanio, Kubo, Koreio, Litovio, Nederlando,Pollando kaj Nov-Kaledonio (Francio). 

La komisiito prezidis la kunvenon kaj faris Jaran Raporton de la projekto “Gxemelaj Urboj” en 2006. Taksinte la projekton s-ro Renato Corsetti kaj s-ino Maritza Gutiérrez González en siaj paroladoj substrekis, ke Esperanto povis vigligi la agadon Gxemelaj Urboj pere de aktiva kontakto inter esperantistoj. El la paroladoj de s-ro Pieter Engwirda, s-ro Egawa Harukuni kaj s-ro Michael Cwik la akcento de la projekto falis je faciligo intersxanĝo inter instancoj de gxemelaj urboj kaj civitanoj, kaj konigi valoron de Esperanto el la projekto. S-ino Zsófia Kóródy el la Esperanto-urbo en Germanio kaptis tiun cxi sxancon kaj plie prezentis la Esperanto-urbon, precipe Esperanto-instruado, s-ro Sun Mingxiao, kiu profitas de la agado gxemelaj urboj, t.e. de helpo de s-ro Egawa Harukuni, sukcese vizitis Japanion kaj prezentis la 2-an Zaozhuang Feston de Esperanto okazota en la venonta oktobro. La kunveno finiĝis en amikeca intersxangxo.


Salutvortoj al Renato Corsetti 

Mi ne troigas la fakton, ke Renato Corsetti kaj planis kaj faris iniciatemajn laborojn por Esperanto. Dum sia ses-jara prezidanteco de UEA Li per sia personeca cxarmo unuigxigis kaj allogis vastajn esperantistojn, kaj per unika labora metodo gvidis diversajn laborojn kaj kiel ordinara esperantisto cxiurimede tenis intiman kontakton kun samideanoj, tion suficxe pruvis ekzemplo, ke preskaux cxiutage li ”dejxoris” cxe la retlistoj de Yahoogroups por peri informojn kaj respondi diversajn demandojn. Kun neretenebla sento oni sentas, ke la prezidanto cxiam estas cxe ili Ecx nun li elirinta el la estraro de UEA ne forlasas tiun kutimon kaj persistas en dejxoro cxe la retlistoj. Mi pensas, ke mi havas kvalifikon fari tian takson, cxar mi laboris kune kun s-ro Renato Corsetti sxultre cxe sxultro pro la projekto Gxemelaj Urboj.
Mi aperigis miajn salutvortojn en la retlistoj de Yahoogroups por la nova jaro 2002. En ili mi menciis Proponon al Esperantistoj en Gxemelaj Urboj. Estis aktivaj konsidero kaj reago de s-ro Renato Corsetti al tiu propono kiuj ekaperigis la projekton Gxemelaj Urboj en la laboroj de UEA. De naskigxo de la projekto al ellaboro de la laborplano, de tralego de la reta bulteno ”Informilo de Gxemelaj Urboj” al cenzurado pri la grava dokumento ” Publika Letero al Urbestroj” li enversxis sian zorgon kaj energion. Li montris la laborodividon de kvar funkciuloj de la projekto, t.e. la komisiito kunlaboras cxefe kun estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado kaj gxenerala direktoro de la CO de UEA, la prezidanto restas je dispono por eventuala helpo. Estis lia kuragxa elekto kiu povas igi min, cxina esperantisto, havi sxancon servi al la esperantistoj en la mondo kaj praktiki Esperanton en tiu laboro. El li mi vere komprenas la signifon de Esperanto-laboranto: Bezono de esperantistoj ja estas mia devo kaj tasko, bezono de esperantistoj ja estas la celo de la projekto.
Por aktivigi la movadon lokan kaj landan, inkluzive de la movado en gxemelurboj li starigis la liston lokaj-esperanto-grupoj@yahoogroups.com. Li cxeestis Kunvenon de Gxemelaj Urboj okazintan dum la 90-a UK en Vilno, Litovio, kaj faris paroladon en la sama kunveno dum la 92-a UK en Jokohamo, Japanio. En la pasintaj 6 jaroj la laboroj de UEA ricxigxis pro lia imagebla, iniciatema kaj diligenta laboro, la projekto Gxemelaj Urboj brilis pro lia subteno kaj partopreno. Renato Corsetti estas unu el fondintoj kaj konstruantoj de la projekto. 

Salutvortoj al Maritza Gutiérrez González

S-ino Maritza Gutiérrez González el Kubo estis elektita nova estrarano de UEA pri landa kaj regiona movado dum la 89-a UK okazita en 2004 en Pekino, Cxinio. Laux la laborodivido sxi spontane farigxis unu el kvar funkciuloj. Ni neniam vid-al-vide interparolis, ecx en la lasta Jokohama UK, sed sxi donis al la projekto specialan zorgon kaj subtenon. Kunveno de Gxemelaj Urboj entute kvarfoje okazis en la pasintaj kvinjaro, sed sxi cxeestis tri el ili, interalie prezidis du el ili kaj faris paroladon en unu el ili. Sxi serioze cenzuris la dokumenton ”Publika Letero al Urbestroj” kune kun Renato Corsetti kaj Osmo Buller, kaj donis multajn proponojn al la reta bulteno Informilo de Gxemelaj Urboj, anticipe mendi cxambron por garantii okazon de Kunveno de Gxemelaj Urboj kaj gxustatempe informis la komisiiton pri tio. Sxi ne nur peris koncernajn informojn, sed ankaux aktive helpis la komisiiton trakti ilin. Unu el bonaj ekzemploj estas trakti peton de Granma Esperanto-Filio en Bajamo en Kubo pri informoj en gxemelaj urboj. S-ino Maritza Gutiérrez González plibone klarigis la devon kaj taskon de estrarano pri landa kaj regiona agado per sia praktika agado. Sxi ludis gravan rolon en evoluo de la projekto.

Novaj funkciuloj de la projekto

Nova estraro de UEA naskigxis en la 6-a de auxgusto en la kunsido de la komitato. S-ro Probal Daŝgupto el Barato eniris en la postenon de nova prezidanto, s-ro Hori Yasuo el Japanio farigxis estrarano pri landa kaj regiona agado. Kiel oni klare sciis Kvar Funkciuloj de la projekto konsistas el prezidanto, estrarano pri landa kaj regiona agado, gxenerala direktoro de la CO kaj komisiito. Novaj funkciuloj de la projekto devas esti Probal Daŝgupto, Hori Yasuo, Osmo Buller kaj Wu Guojiang. Cxi tie mi elkore dankas s-ron Renato Corsetti kaj s-inon Maritza Gutiérrez González pro siaj gravaj kontribuoj al la projekto, kaj kredas, ke ili povu dauxre partopreni kaj subteni la projekton per diversaj metodoj.

Respondo de s-ro Probal Daŝgupto al la komsiito

”Kiel vi scias la projekto Gxemelaj Urboj estas parto de la laboroj de UEA, sed antaux 4 jaroj vi en via retmesagxo diris ’Ne plu sendu al mi Informilon de Gxemelaj Urboj, cxar mia laboro ne rilatas al gxemelaj urboj, do, kiel nova prezidanto de UEA, kiel vi partoprenas kaj subtenas la projekton?” tiu cxi estis demando, kiun la komisiito levis al al s-ro Probal Daŝgupto en la kongresa programo ” Nova estraro sin prezentas” okazita jxauxde je 9:00-10:30, la 9-a de auxgusto en salono Hodler. S-ro Probal Daŝgupto malkasxe respondis: ”En tiu tempo mi ne estis prezidanto de UEA”, kaj plue esprimis, ke li subtenos cxiun laboron de UEA inkluzive agadon de gxemelaj urboj ricevinte gratulon de la komisiito al lia prezidanteco post finigxo de tiu programo. Bedauxrinde en iuj ttt-ejoj tiu demando estis mallongigita, nome. Kiel Probal antaux 4 jaroj diris al mi ke lia laboro ne rilatas al gxemelaj urboj?

Propono el Simo Milojević al la projekto

Vespere la 10-a de auxgusto, ekster Salono Zamemhof (Minato Mirai) mi hazarde renkontis s-ron Simo Milojević, iama gxenerala direktoro de Centra Oficejo de UEA. Dum interparolado li gxojis infomigxinte, ke mi ja estis la komisiito de la projekto Gxemelaj Urboj, kaj opiniis, ke amikigxigi esperantistojn en urboj kaj teni oftan kontakton inter esperantistoj en gxemelaj urboj estu bazaj kondicxoj aktivigi la projekton. 

Gxemelaj Urboj, mia alia nomo

Dum la 92-a UK kun sep-taga dauxro mi ofte renkontis nekonatajn esperantistojn en restoracioj, hotelo, kongresejo, promenado, ecx survoje al kongresejo aux hotelo. Kiam mi prezentis mian nomon, kelkaj el ili rekte diris al mi: vi estas Gxemelaj Urboj. Refoje renkontinte tiujn samideanojn ili rekte diris : ”saluton, Gxemelaj Urboj.” Jes, Gxemelaj Urboj ne estas mia nomo, tamen mi tre sxatas tiun cxi nomigxon. Tio signifas, ke samideanoj akceptas min, akceptas tiun cxi laboron pri gxemelurboj.      Wu Guojiang

La projekto en kongresa kuriero

”Ondas Jokohamo” estas kongresa kuriero de la 92-a UK, ses numeroj kaj ekstera numero estis legebla dum la kongreso kaj posta numero aperis post la kongreso. En n-ro.4 Ondas Jokohamo estis raporto pri la 4-a Kunveno de Gxemelaj Urboj, kaj en ekstera numero aperis invito de LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Cxinio) al samideanoj en regionoj kaj urboj de Japanio, kiuj havas oficialajn gxemelajn rilatojn kun la provinco Liaoning kaj siaj koncernaj urboj, inkluzive du guberniojn Kanagawa kaj Toyama, kaj urbojn Tonami, Sapporo, Kawasaki, Obihiro, Maizuru, Tokushima, Iwaki, Yubari, Miyazaki, Nagao, Takaoka, Kitakyusyu ktp.

La listo de la cxeestintoj

Belgio: Michael Cwik. Cxehxio: Libuše Dvořáková, Viktor Dvořáková. Cxinio:Wu Guojiang, Sun Mingxiao, Liu Zhengkun, Wang Xigeng, Mu Chunlei. Finnlando: Sirkka Mattlin. Francio: Daniel Biro Walker, Michel Dethy. Italio: Renato Corsetti. Germanio: Zsófia Kóródy. Japanio: Okubo Shin’ichi, Hishinuma Naoko, Ookubo Yukiko, Tsuchiya Yoshiji, Kimura Akitoshi, Sato Yukiko, Egawa Harukuni, Hoŝida Acuŝi, Kuroda Masatoshi, Shimizo Hiroko, Hirose Mariko. Kubo: Maritza Gutiérrez González. Koreio:Im Han-u. Litovio:Alfredas Maruška. Nederlando: Pieter Engwirda. Pollando:Zdzislaw Glajcar. Nov-Kaledonio (Francio): Lena Leroy.
Ĉi tie ne aperis parto de kongresanoj, kiuj ne subskribis siajn nomojn sur la registro. 

Saluto de urbestro de la Esperanto-urbo al UK

Kiel Urbestro de Herzberg -- la unua urbo en la mondo kromnomita "Esperanto-urbo" -- mi transdonas al vi la plej varmajn bondezirojn de sukceso en la nomo de la enlogxantaro de la Urba
Konsilantaro kaj en mia propra nomo. Kun gxojo kaj fiero mi informas vin, ke en Herzberg jam de kelkaj jaroj Esperato estas instruata en kelkaj lernejoj ... La "Esperanto-urbo" estas via urbo: Tial mi invitas vin viziti kaj gxui gxin venontjare kunlige kun la Universala Kongreso en Roterdamo. Gerhard WALTER


URBA STILO KAJ TRAJTO

Jara Raporto de la projekto “Gxemelaj Urboj” en 2006

Inventarinte la laborojn de la projekto “Gxemelaj Urboj” en 2006, diferenca ordinareco aktuale estas la priskribo de gxia tuto.

1. Funkciuloj de la projekto
S-ro Renato Corsetti, s-ino Maritza Gutierrez Gonzalez, s-ro Osmo Buller kaj s-ro Wu Guojiang, kvar funkciuloj de la projekto, kune subskribis Publikan Leteron al Urbestroj kaj oficiale publikigis gxin en la revuo Esperanto (n-ro.7-8, 2006), organo de UEA. Se la konciza laborplano naskigxinta en la unuaj kvar funkciuloj estas la unua dokumento de UEA por starigi la projekton, do, tiu cxi letero devas esti la dua dokumento de UEA por efike antauxpusxi la projekton. S-ro Renato Corsetti peris kaj aperigis la priajn informojn en la listoj, s-ro Osmo Buller prenis multon da tempo cenzuri cxiun numeron de Informilo de Gxemelaj Urboj, s-ino Maritza Gutierrez Gonzalez organizis la 3-an Kunvenon de Gxemelaj Urboj okazita dum la 91-a UK en Florenco. Garantiinte regulan aperon de la reta bulteno Informilo Gxemelaj Urboj la komsiito faris aktivajn respondojn al kelkaj demandoj el esperantistoj,ekz. Kiel starigi gxemelan ritalon inter urboj? Kiel servi al gxemelaj urboj per Esperanto? Kiel iniciateme labori por tiu kampo? ktp.

2. Laborplano de la projekto

2.1 Reagoj
152 urboj aperis en la mesagxoj ricevitaj de 102 esperantistoj el 46 landoj en 2006. Post reta diskutado pri temo farita de la komisiito oni konfirmis, ke la unua paro da gxemelaj urboj fondita en la mondo estis la brita urbo Keighley/Yorkshire kaj la nordfranca urbo Poix-Du-Nord/Nord-Pas-de-Calais, kaj el tio sciis, ke la Esperanto-klubo de Keighley estis la unua Esperanto-organizajxo en Britio kiu fondigxis proksimume en 1905. La Revuo Orienta, organo de Japana Esperanto-Instituto, en sia 4-a numero aperis kiel speciala numero pri internacia influo rilate gxemelajn urbojn. La komsiito regule ricevis la paperajn eldonaĵojn: “Esperanto en Azio”( KAEM), “Vekilo” (Finnlando), “Bazaro” (Rumanio), “Verda Spiko” (Cxinio) kaj “Bulteno de Tianjin Esperanto-Asocio” (Cxinio), kaj la retajn: Informletero de Vinilkosmo (Francio) kaj Verda Informo (Germanio), KomACE (afriko), kaj ekde 2006 li povas legi koloran paperan kurieron “Mikrofone” de Esperanto-redakcio de Cxina Radio Internacia. Krome lin atingis la ekzemploj de “Esperanto-info” el Francio kaj “Bulteno de Tancheng-a Esperanto-Asocio” el Cxinio.
Pro la diligentaj laboroj de s-ro Giuseppe AFFATICATI en Italio kaj s-ro Robert Bogenschneider el Germanio cxiu numero de Informilo de Ĝemelaj Urboj estas legebla en la du ttt-ejoj http://www.internacia-gazeto.com/gxemelaj-urboj kaj http://aliaflanko.de/gxemelurboj.php

2.2 Atingoj
43 kongresanoj de la 91-a UK cxeestis la la 3-an kunvenon. UEA en sia organo Esperanto (n-ro.7-8, 2006) oficiale publikigis Publikan Leteron al Urbestroj, kiun kvar funkciuloj de la projekto kune subskribis. Gxi estas la plej grava dokumento de UEA pri tiu kampo depost fondigxo de UEA. S-ino Larisa Kuzmenko en la urboj N. Tagil (Ruslando), s-ino Tahira Masako en Kioto (Japanio), LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Cxinio), Facila Esperanto, revuo de PakEsA (Pakistana Esperanto-Asocio) tradukis gxin en la lingvojn rusa, japana, cxina kaj urdua. La urbestroj de N. Tagil kaj Kioto, kaj estroj de la koncernaj departementoj de la provinco Liaoning respektive ricevis kaj legis gxiajn tradukojn. Mongolaj esperantistoj ankaux preparis traduki la leteron en mongolan lingvon kaj enmanigi al urbestro de Ulanbatoro, cxefurbo de Mongolio Reage al tio la komisiito speciale skribis al urbestroj de Florenco, N.Tagil kaj Kioto.
La vocxdono farita de la urba konsilantaro de Herzberg, Germanio, en la 11-a de julio skuis Esperantujon kaj la mondon! Tio estas, ke la urbo Herzberg am Harz havas la novan oficialan nomon: die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo. La komsiito rete gratulis al tio, kaj tiujare esprimis longan saluton al la 100-a jubileo de Germana Esperanto-Asocio kies programo enhavis la agadon “Gxemelaj Ubroj”. Dank’l la kumuna penado s-ro Mario Amadei kaj s-ino Tahira Masako, por subteni la rolon de esperantistoj en la agado de gxemelaj urboj s-ro Yorikane MASUMOTO, urbestro de Kioto, Japanio, persone skribis kaj sendis gratulan leteron al s-ro Leonard Domenici, estro de sia Itala gxemelurbo Florenco, pro okazo de la 91-a UK; La urbodomo de Florenco oficiale akceptis reprezentantojn de kelkaj gxemelaj urboj dum la kongreso. Post longa klopodado s-ro HORI Yasuo, prezidanto de KAEM, finfine kontaktis la italan gxemelurbon Orvieto de Maebaŝi, kie li logxas, kaj dum la kongreso gxuis varman akcepton de la urbestro de Orvieto. 
56 gesamideanoj partoprenis la jaran kunvenon de gxemelaj urboj Alkmaar (Nederlando), Darmstadt (Germanio), Chesterfield (Britio) kaj Troyes (Francio) organizitan de la grupo Esperanto 10 inter la 25-a kaj la 28-a de majo en Troyes. 
De la 2-a gxis la 5-a de junio okazis la 100-jara Jubileo de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj la 83-a Germana Kongreso de Esperanto, kaj estis arangxita la temo “ Kontaktoj inter gxemelaj urboj por la estonteco de GEA. Inter la 22-a kaj 24-a de septembro Seatla Esperanto-Societo (Usono) festis sian la 100-an datrevenon kaj en la programo enkondukis planojn starigi Pacofosto(j)n kunage kun gxemelaj urboj cxirkaux la mondo.
En la 22-a de oktobro Kioto-Zagreba Asocio festis la 25- jarigxon de gxemeligxo de la du urboj. La invitita d-ro Drago Stanbuk por prelego, kroata ambasadoro en Japanio, bone scias Esperanton, cxar li bone konis esperantistojn, ekz. s-ino Spomenka Štimec, kaj havis infanlibron "Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ " tradukitan en japanan lingvon de japana esperantisto el Esperanto. 
Inter la 10-a kaj 12-a de novembro Milana Esperanto-Klubo (MEK) festis sian centjarigxon. La klubo de la germana gxemela urbo Frankfurto cxeestis gxin per sia prezidantino s-anino Monika Finnegan-Reuss kaj alia membro. La E-Kluboj de la gxemelaj urboj Leipzigo, Sankta Peterburgo kaj Ŝikago sendis oficialajn gratulojn kaj bondezirojn. Krome MEK ankaux tenas regulaj kontaktojn kun tiuj kluboj en gxemelaj urboj Barcelono, Sankta Paŭlo (Brazilo), Liono, Osaka kaj Israelo per korespondo, bultenoj ktp. 
La rilatoj inter la Internacia Societo de la Universala Paco (ISUP) kaj la Brundia registaro reakiris privilegian kadron de kunlaboro precipe tra la instruado kaj la difuzo de internacia lingvo Esperanto je cxiu niveloj kaj en cxiuj spiritaj kaj materialaj kampoj de diversaj homaj agadoj en Brundio.

2.2 La ekzistantaj problemoj

2.3 propagando
En 2006 kelkaj samideanoj en siaj mesagxoj diris, ke ili tamen ne sciis gxian enhavon kvankam ili en la revuo Esperanto kaj Jarlibro sciis, ke ekzistis la projekto “Gxemelaj Urboj” en UEA. Tio refoje reliefigis konsekvencon de la nesuficxa propagando. 

2.4 Informoj
Kun evoluo de la projekto plimultaj samideanoj rigardas gxin kaj esperas multon el gxi. Ili porekzemple tre volas scii kiuj urboj gxemeligxis kun la urboj en kiuj ili logxas, kaj en kiuj gxemelaj urboj estas esperantistoj aux Esperanto-organizajxoj ktp. Dume UEA kaj la komsiito ne povas havi suficxajn kaj plikompletajn informojn pri tiu cxi kampo.

2.5 Dokumento-formo starigi gxemelajn urbojn
Iuj samideanoj menciis en siaj mesagxoj dokumento-formon starigi gxemelajn urbojn. UEA ne havas tian ekzemplon uzatan kiel referencon.

2.6 La Publika Letero al Urbestroj
Gxis la fino de la jaro 2006 esperantistoj el nur kelkaj landoj al la letero reagis.
3. proponoj al laboroj en 2007

(1) konsideri eldonon de la libr(et)on “UEA kaj Gxemelaj Urboj” (2002-2007). Tio ne nur suplementas la nesuficxon, ke la projekto ne havas oficialan paperan eldonajxon depost sia starigo en 2002 kaj prezentas al esperantistoj informo-brosxuron pri gxemelaj urboj, sed ankaux kontribuas al la 100-jara Jubileo de UEA okazota en 2008.

(2) plenumi enketon pri gxemelaj urboj inter esperantistoj antaux la fino de 2007 kaj redakti tiun rezulton en la libr(et)on “UEA kaj Gxemelaj Urboj” kiel informon. Kelkaj mesagxoj el esperantistoj pruvis, ke la enketo estas necesa

(3) dauxre instigi la esperantistojn transdoni La Publikan Leteron al urbestroj por vastigi la influon de la projekto.

(4) konsideri provskribi dokumento-formon por starigi gxemelajn urbojn, sed nur kiel referenco por la uzonto, cxar cxiulando havas propran kulturon, regulon, legxon kaj eksterlandan politikon.


INTER ĜEMELAJ URBOJ

Vizito al la japana ĝemela urbo Kobe

Laux Invito de Kobe Esperanto-Societo s-ro Han Zuwu, prezidanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA), Cxinio, kaj s-ro Song Jingquan, generala sekretario de TEA kaj ankaux invito de invit-projekto de JEI por la 92-a UK, vizitis la japanan gemelan urbon Kobe antaux ol partopreni la 92-an UK en Jokohamo. Cxe la flughaveno ili estis akceptita de s-ro Kimura Ezi, prezidanto de Kobe Esperanto-Societo (KES), kaj s-ro Nakamiti Tamihiro, gxenerala sekretario de KES. Dum Kobe ili trifoje kunsidis kun tieaj esperantistoj. Ili donis en la kunsidoj tri proponojn: (1) plie intersxangxi informojn pri Esperanto-movado en ambaux urboj; (2) pli praktiki la reciprokan viziton laux la antauxe interkonsenta decido pri egala akcepto je nombro de vizitantoj, periodo kaj kampoj; (3) vastigi kampon de ambaux kunlaboro, t.e. la kunlaboro etendigxas de Esperanto-flanko al turismo, eduko, scienco kaj tekniko, kaj komerco ktp. S-ro Song Jingquan en nomo de TEA invitis KES plu viziti Tianjin en la venonta jaro. KES konsentis pri la supremenciitaj proponojn kaj decidis plue diskuti pri ili por studi kaj efektivigi ilin, kaj esprimis, ke ili sendos delegitojn plenumi la venontan viziton al Tianjin.
Dum Kobe ili estis varme akceptita de la urbestro de Kobe. Ili donacis memrarajxojn al la urbestroj, inkluzive standardon de TEA, Gvidlibron de Tianjin (Esperanta), posxtkartoj pri Tianjin, cxinstila pentrajon kaj Esperantan medalon. Ankaux la gvidantoj de Kyogo Internacia Asocio akceptis ilin. Post sukcesa vizito al Japanio ili opinis, ke montris la praktikan funkcion de Esperanto en apliko, kaj Esperanto ne nur estis uzata kiel lingva ilo en internacia interkomunikado, sed ankaux kunlabore kun aliaj kampoj povis plenumi akademiajn intersxangxojn de fakoj kaj efektivigon de aliaj koncernaj programoj. 

el raporto de Han Zuwu


Esperantistoj de la provinco Shandong en la gubernio Wakayama
La provinco Shandong, Cxinio, havas gxemelan rilaton kun la gubernio Wakayama, Japanio. Antaux la 92-a UK s-ro Egawa Harukuni arangxis al sia logxurbo Wakayama la viziton de s-ro Sun Mingxiao, vic-prezidanto de Shandong-a Esperanto-Asocio, kaj aliaj tri samideanoj. Ili vizitis Wagayama Medicinan Universitaton kaj gxian hospitalon, kaj Wagayama Internacian Centron. S-ro Fukomoto regalis ilin en Japanstila restoracio. Ankaux sub la gvido de s-ro Egawa Harukuni ili vojagxis en Kioto, iama cxefurbo de Japanio. 

el raporto de Sun Mingxiao

 

***


Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto “Gxemelaj Urboj”
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning Cxinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com